* * * * *
EL LA UNUA LIBRO DE LA LINGVO
ESPERANTO
La nun proponatan brosxuron la leganto kredeble prenos en la manojn
kun malkonfido, kun antauxe preta penso, ke al li estos proponata ia
neefektivigebla utopio; mi devas tial antaux cxio peti la leganton, ke
li formetu tiun cxi antauxjugxon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike
la proponatan aferon.
Mi ne parolos tie cxi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus
por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia,
kiu prezentus egalrajtan proprajxon de la tuta mondo, apartenante
speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj. Kiom da tempo kaj laboroj
estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj, kaj malgraux cxio,
elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon
komprenigxadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj
materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu
literaturo estu aligitaj al cxiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino cxiu
el ni povas per tradukoj konatigxi nur kun la plej sensignifa parto
de fremdaj literaturoj; sed cxe ekzistado de lingvo internacia cxiuj
tradukoj estus farataj nur en tiun cxi lastan, kiel neuxtralan, al
cxiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian,
estus eble skribataj rekte en gxi. Falus la hxinaj muroj inter la homaj
literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj farigxus por ni
tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo; la legatajxo
farigxus komuna por cxiuj homoj, kaj kune kun gxi ankaux la edukado,
idealoj, konvinkoj, celado,--kaj la popoloj interproksimigxus kiel
unu familio. Devigataj dividi nian tempon inter diversaj lingvoj, ni
ne havas la eblon dece fordoni nin ecx al unu el ili, kaj tial de unu
flanko tre malofte iu el ni posedas perfekte ecx sian patran lingvon,
kaj de la dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaborigxi, kaj,
parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aux preni vortojn
kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aux esprimi nin neprecize kaj ecx
pensi lame dank' al la nesuficxeco de la lingvo. Alia afero estus, se
cxiu el ni havus nur du lingvojn,--tiam ni pli bone ilin posedus kaj
tiuj cxi lingvoj mem povus pli ellaborigxadi kaj perfektigxadi kaj
starus multe pli alte, ol cxiu el ili staras nun. Kaj la lingvo ja
estas la cxefa motoro de la civilizacio : dank' al la lingvo ni tiel
altigxis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli
rapide progresas la popolo. La diferenco de la lingvoj prezentas la
esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj, cxar tio
cxi antaux cxio falas en la okulojn cxe renkonto de homoj : la homoj
ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraux
la alia. Renkontigxante kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn
konvinkojn ili havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskigxis,
kie logxis iliaj prapatroj antaux kelke da miljaroj : sed tiuj cxi
homoj ekparolas, kaj cxiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili
estas fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis logxi en urbo, en kiu logas
homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis sendube,
kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo internacia, kiu,
_ne entrudigxante en la doman vivon de la popoloj_, povus, almenaux
en landoj kun diverslingva logxantaro, esti lingvo regna kaj societa.
Kian, fine, grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco,
komerco--per unu vorto, sur cxiu pasxo--pri tio mi ne bezonas vaste
paroli. Kiu almenaux unu fojon serioze ekmeditis pri tiu cxi demando,
tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus per gxi
akiri al ni lingvon komunehoman. Tial cxiu ecx la plej malforta provo
en tiu cxi direkto meritas atenton. Al la afero, kiun mi nun proponas
al la leganta publiko, mi oferis miajn plej bonajn arojn; mi esperas,
ke ankaux la leganto, pro la graveco de la afero, volonte oferos al gxi
iom da pacienco kaj atente tralegos la nun proponatan brosxuron gxis la
fino.
Mi ne analizos tie cxi la diversajn provojn, faritajn kun la celo
krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la legantoj
al tio, ke cxiuj tiuj cxi provoj aux prezentis per si sistemon da
signoj por mallonga interkomunikigxo en okazo de granda bezono, aux
kontentigxis je plej natura simpligo de la gramatiko kaj je anstatauxigo
de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per vortoj aliaj, arbitre
elpensitaj. La provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj
kaj tiel nepraktikaj, ke cxiu el ili mortis tuj post la naskigxo; la
provoj de la dua kategorio jam prezentis per si _lingvojn_, sed da
_internacia_ ili havis en si _nenion_. La auxtoroj ial nomis siajn
lingvojn "tutmondaj", eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu
persono, kun kiu oni povus komprenigxi per tiuj cxi lingvoj! Se por la
tutmondeco de ia lingvo estas suficxe, ke unu persono gxin nomu tia, en
tia okazo cxiu el la ekzistantaj lingvoj povas farigxi tutmonda laux
la deziro de cxiu aparta persono. Cxar tiuj cxi provoj estis fonditaj
sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun gxojo kaj unuanime
donos al ili sankcion, kaj tiu cxi unuanima konsento gxuste estas la
plej neebla parto de la afero, pro la natura indiferenteco de la mondo
por kabinetaj provoj, kiuj ne alportas al gxi senkondicxan utilon,
sed kalkulas je gxia preteco pionire oferi sian tempon,--tial estas
kompreneble, kial tiuj cxi provoj renkontis plenan fiaskon; cxar la
plej granda parto de la mondo tute ne interesis sin je tiuj cxi provoj,
kaj tiuj, kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon
por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom la auxtoro;
"antauxe la mondo", ili diris, "aux kelkaj milionoj da homoj ellernu
tiun cxi lingvon, tiam mi ankaux gxin lernos". Kaj la afero, kiu povus
alporti utilon al cxiu aparta adepto nur tiam, se antauxe jam ekzistus
multego da aliaj adeptoj, trovis nenian akceptanton kaj montrigxis
malvive naskita. Kaj se unu el la lastaj provoj, "Volapuek", akiris,
kiel oni diras, certan nombron da adeptoj, tio cxi estas nur tial, ke
la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga, ke homoj,
kiuj havas la inklinon entuziasmigxi kaj dedicxi sin al pionireco,
oferas sian tempon en la espero, ke _eble_ la afero sukcesos. Sed la
nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj haltos, kaj la
malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian tempon por tio, ke gxi
povu komunikigxadi kun tiuj cxi nemultaj,--kaj tiu cxi lingvo, simile
al la antauxaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon.
[Piednoto: Tiuj cxi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro
1887, kiam Volapuek havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege
progresadis! La tempo baldaux montris, ke la antauxdiro de la auxtoro de
Esperanto ne estis erara.]
La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe; sed sentante
min nek pli talenta, nek pli energia, ol la auxtoroj de cxiuj senfrukte
pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis min nur per revado kaj
nevola meditado super tiu cxi afero. Sed kelke da felicxaj ideoj, kiuj
aperis kiel frukto de tiu cxi nevola meditado, kuragxigis min por plua
laborado kaj igis min ekprovi, cxu ne prosperos al mi sisteme venki
cxiujn barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo
internacia.
Sxajnas al mi, ke tiu cxi afero iom prosperis al mi, kaj tiun cxi
frukton de longatempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la prijugxo
de la leganta mondo.
La plej cxefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la
sekvantaj :
I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni
gxin ludante.
II) Ke cxiu, kiu ellernis tiun cxi lingvon, povu tuj gxin uzi por
la komprenigxado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale cxu tiu cxi
lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aux ne,
--t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra
konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikigxoj.
III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj
igi gxin kiel eble plej baldaux kaj amase komenci uzadi la proponatan
lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun sxlosilo en la manoj kaj en okazoj
de ekstrema bezono.
El cxiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj al
la mondo, ofte sub la lauxta, per nenio pravigita nomo de "lingvo
tutmonda", neniu solvis pli ol _unu_ el la diritaj problemoj, kaj ecx
tiun cxi nur _parte_. Krom la supre montritaj tri cxefaj problemoj, mi
devis, kompreneble, solvi ankoraux multajn aliajn, sed pri ili, cxar ili
estas ne esencaj, mi ne parolos tie cxi. Antaux ol mi transiros al la
klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas
peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj cxi problemoj kaj ne
preni tro facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, cxar ili aperos
al li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion cxi tial, cxar mi scias la
inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli da estimego,
ju pli gxi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj
personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron kun plej simplaj kaj por
cxiu plej kompreneblaj reguloj, povas preni la aferon kun ia malestima
malsxato, dum gxuste la atingo de tiu cxi simpleco kaj mallongeco,
la alkonduko de cxiu objekto el la formoj komplikitaj, el kiuj ili
naskigxis, al la formoj plej facilaj--prezentis la plej malfacilan
parton de la laboro.
I
La unuan problemon mi solvis en la sekvanta maniero :
a) Mi simpligis gxis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu
flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke gxi povu
facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko--neniom deprenante
per tio cxi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. _La
tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la dauxro
de unu horo._ La grandega faciligo, kiun la lingvo ricevas de tia
gramatiko, estas klara por cxiu.
b) Mi kreis regulojn por _vortofarado_ kaj per tio cxi mi enportis
grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole
ne deprenante per tio cxi de la lingvo gxian ricxecon, sed kontrauxe,
farante la lingvon--dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn
kaj esprimi cxiujn eblajn nuancojn de la penso--pli ricxa ol la plej
ricxaj naturaj lingvoj. Tion cxi mi atingis per la enkonduko de diversaj
prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo cxiu povas el unu vorto formi
diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Pro oportuneco al
tiuj cxi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj
vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro.) Ekzemple :
1) La prefikso "mal" signifas rektan kontrauxajxon de la ideo;
sekve, sciante la vorton "bona", ni jam mem povas formi la vorton
"malbona", kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo "malbona" estas
jam superflua; alta--malalta; estimi--malestimi k. t. p. Sekve,
ellerninte unu vorton "mal", ni jam estas liberigitaj de la lernado de
grandega serio da vortoj, kiel ekzemple "malmola" (sciante "mola"),
malvarma, malnova, malpura, malproksima, malricxa, mallumo, malhonoro,
malsupre, malami, malbeni k. t. p., k. t. p.
2) La sufikso "in" signifas la virinan sekson : sekve, sciante
"frato", ni jam mem povas formi "fratino", patro--patrino. Sekve
superfluaj jam estas la vortoj "avino, filino, fiancxino, knabino,
kokino, bovino" k. t. p.
3) La sufikso "il" signifas instrumenton por la donita farado.
Ekzemple trancxi--trancxilo; superfluaj estas : "kombilo, hakilo,
sonorilo, plugilo, glitilo" k. t. p. Kaj similaj aliaj prefiksoj kaj
sufiksoj.
Krom tio mi donis komunan regulon, ke cxiuj vortoj, kiuj jam farigxis
internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo
internacia nesxangxataj, akceptante nur la internacian ortografion;
tiamaniere grandega nombro da vortoj farigxas superfluaj por la lernado;
ekzemple : lokomotivo, redakcio, telegrafo, nervo, temperaturo, centro,
formo, publiko, platino, botaniko, figuro, vagono, komedio, ekspluati,
deklami, advokato, doktoro, teatro k. t. p., k. t. p.
Dank' al la supre montritaj reguloj kaj ankoraux al kelkaj flankoj de
la lingvo, pri kiuj mi trovas superflue tie cxi detale paroli, la lingvo
farigxas eksterordinare facila, kaj la tuta laboro de gxia ellernado
konsistas nur en la ellernado de tre malgranda nombro da vortoj, el
kiuj laux difinitaj reguloj, sen apartaj kapabloj kaj strecxado de
la kapo, oni povas formi cxiujn vortojn, esprimojn kaj frazojn, kiuj
estas necesaj. Cetere ecx tiu cxi malgranda nombro da vortoj, kiel oni
vidos malsupre, estas tiel elektita, ke ilia ellernado por homo iomete
klera estas afero eksterordinare facila. La ellernado de tiu cxi lingvo
sonora, ricxa kaj por cxiuj komprenebla (la kauxzojn vidu malsupre)
postulas sekve ne tutan serion da jaroj, kiel cxe la aliaj lingvoj,--
por gxia ellernado suficxas _kelke da tagoj_. Pri tio cxi cxiu povas
konvinkigxi, cxar al la nuna brosxuro estas aldonita _plena lernolibro_.
[Piednoto: En la originalo de la unua libro pri Esperanto en la fino
estis presita la tuta gramatiko kaj vortaro el cxirkaux mil vortoj.]