PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO

A. Alfabeto.

Aa, Bb, Cc, Cxcx, Dd, Ee, Ff, Gg, Gxgx, Hh, Hxhx, Ii, Jj, Jxjx, Kk,

Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Sxsx, Tt, Uu, Uxux, Vv, Zz.

Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx,

ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B. Reguloj.

1) _Artikolo_ nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita

(la), egala por cxiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj

lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas

malfacilajxon, povas en la unua tempo tute gxin ne uzi.

2) La substantivoj havas la finigxon "o". Por la formado de la

multenombro oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du :

nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per

la aldono de la finigxo "n". La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo

de prepozicioj (la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo

per "per" aux aliaj prepozicioj laux la senco).

3) La adjektivo finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la

substantivo. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la

superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol".

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu,

du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj

kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la

signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon de la adjektivo; por

la multoblaj--la sufikson "obl", por la nombronaj--"on", por la

kolektaj--"op", por la disdividaj--la vorton "po". Krom tio povas

esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

5) Pronomoj personaj : mi, vi, li, sxi, gxi (pri objekto aux besto),

si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono

de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj.

6) La verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj. Formoj

de la verbo : la tempo estanta akceptas la finigxon "-as"; la tempo

estinta "-is"; la tempo estonta "-os"; la modo kondicxa "-us"; la modo

ordona "-u"; la modo sendifina "-i". Participoj (kun senco adjektiva aux

adverba) : aktiva estanta "-ant"; aktiva estinta "-int"; aktiva estonta

"-ont"; pasiva estanta "-at"; pasiva estinta "-it"; pasiva estonta

"-ot". Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda

formo de la verbo "esti" kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la

prepozicio cxe la pasivo estas "de".

7) La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la

adjektivoj.

Fundamenta Krestomatio · 第 47 / 218 题