La diversaj specoj de termitoj (ekzistas multaj specoj) konstruas
nestojn de tre diversa formo. Kelkaj konstruas tureton el tero, de
alteco iom pli ol 50 centimetroj, cxirkauxitan de elstaranta konusa
tegmento, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo; interne sin
trovas multego da cxeloj de diversa formo kaj grandeco. Aliaj preferas
staton pli altan kaj konstruas siajn nestojn, kiuj havas diversan
grandecon, de la grandeco de cxapelo gxis la grandeco de barelo de
sukero, kaj konsistas el kungluitaj pecetoj da ligno--en brancxoj
de arboj, ofte en la alteco de 20-25 metroj. Sed senkompare la plej
rimarkindaj logxejoj estas tiuj, kiujn konstruas la "Termes fatalis",
speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro
kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la "Phisos.
Transactions". Tiuj cxi nestoj estas farataj tute el tero, havas
ordinare la altecon de 3-4 metroj kaj respondan largxecon, tiel ke, se
amaso da tiaj nestoj sin trovas kune, kio ofte havas lokon, oni povas
gxin preni por vilagxo de la sovagxuloj; kaj efektive tiuj cxi nestoj
ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. En la komenco
ili konstruas du aux tri turetojn el tero, havantajn la altecon de
preskaux 30 centimetroj kaj la formon de konuso da sukero. Tiuj cxi
prezentas la trabaron de la estonta konstruo, ili baldaux farigxas pli
multaj kaj pli altaj, poste oni ilin malsupre pli largxigas, supre
ligas en kupolon, cxirkauxe fortikigas per dika muro el tero, kaj tiel
ili prezentas logxejon de la grandeco kaj formo de amaso da fojno, je
kiu ili en kelka malproksimeco estas tre similaj, kiam ili kovrigxas
per herbo, kio baldaux farigxas. Kiam la konstruo ricevis tiun cxi
lastan formon, tiam la internaj turetoj, esceptinte la suprojn, kiuj
en diversaj lokoj elstaras kiel cxambretoj, estas forigataj kaj la
tero estas uzata por aliaj celoj. Nur la malsupra parto de la konstruo
estas okupata de la logxantoj. La supra parto aux la kupolo, kiu estas
tre dika kaj fortika, restas malplena kaj servas precipe kiel defendo
kontraux la sxangxoj de la vetero kaj kontraux la atakoj de naturaj
kaj okazaj malamikoj, kiel ankaux por konservi al la malsupra parto
la necesan varmecon kaj malsekecon por la disvolvigxo de la ovoj kaj
por la flegado de la idoj. La parto logxata enhavas la palacon regxan
aux la logxejon de la regxo kaj regxino, la nutrejon por la idoj, la
provizejon aux konservejon de la mangxajxo kaj sennombrajn irojn, pasojn
kaj malplenajn lokojn, arangxitajn laux la sekvanta plano. En la mezo
de la konstruo, rekte sub la supro kaj pli-malpli sur egala alteco kun
la tero, sin trovas la regxa cxambro, arkajxo de duone ovala formo aux
simila je forno de bakado. Gxi estas ne pli longa, ol du centimetroj,
sed oni gxin pligrandigas gxis dekkvin centimetroj kaj pli multe, kiam
la regxino farigxas pli dika. En tiu cxi cxambro logxas la regxo kaj
la regxino konstante, kaj pro la malvasteco de la eniroj, kiuj apenaux
suficxas por tralasi la plej malgrandajn regatojn, le geregxoj neniel
povas eliri; tiel ili, simile je multaj niaj potenculoj, kare pagas
por la regxado per la perdo de la libereco. Tuj apud la cxambro de la
geregxoj, cxirkauxe de cxiuj flankoj en la spaco de tridek centimetroj
aux pli multe, sin trovas la cxambroj de la regxa kortego, konfuzita
labirinto da sennombraj cxambroj de diversa formo kaj grandeco, el kiuj
cxiu sin malfermas en alian kaj estas arangxita por oportuneco de la
soldatoj kaj servantoj, de kiuj cxiam kelkaj miloj atendas la ordonojn
de sia regxo kaj regxino. Post la cxambroj de la regxa kortego iras
nutrejoj kaj provizejoj; la unuaj cxiam estas plenaj de ovoj kaj idoj,
kaj en la komenco de la konstruado ili sin trovas tuj apud la regxa
cxambro; sed kiam la kreskanta grandeco de la regxino postulas pli
grandan cxambron kaj la apudaj cxambroj por la pligrandigita nombro da
servantoj postulas la forigon de la ovoj, tiam la malgrandaj cxambroj de
nutrado estas detruataj, kaj en kelka malproksimeco estas konstruataj
aliaj, iom pli grandaj kaj ankaux en pli granda nombro. Per sia sxtofo
ili diferencas de cxiuj aliaj cxambroj : ili estas konstruitaj el
pecetoj da ligno, kiuj estas gluitaj inter si kredeble per rezino. Amaso
da tiuj densaj, neregulaj kaj malgrandaj lignaj cxambretoj, el kiuj
neniu atingas la largecon de du centimetroj, estas de sia flanko fermita
en komuna tera cxambro, kiu ofte estas pli granda, ol kapo de infano. La
provizejoj sin trovas intermiksite kun la nutrejoj kaj prezentas cxiam
terajn cxambrojn plenajn de provizoj. La provizoj konsistas el pecetoj
da ligno kaj el densigitaj sukoj de kreskajxoj. Tiuj cxi provizejoj kaj
nutrejoj estas apartigitaj unuj de la aliaj por malgrandaj malplenaj
cxambretoj kaj pasoj, kiuj komunikigxas inter si aux iras cxirkauxe,
apartigitaj unuj de la aliaj, havas de cxiuj flankoj sian dauxrajxon en
la ekstera muro de la konstruo kaj atingas tie gxis du trionoj aux tri
kvaronoj de la alteco. Tamen ili ne okupas la tutan malsupran parton
de la monteto, sed trovas sin nur en la flankoj, kaj en la mezo sub la
kupolo ili lasas liberan kampon, kiu estas tre simila je la mezospaco
de malnova pregxejo; gxia tegmento sin apogas sur tri aux kvar grandaj
gotaj arkajxoj, el kiuj tiu, kiu sin trovas en la mezo de la kampo,
ofte havas la altecon de unu metro kaj la aliaj de cxiu flanko estas
cxiam pli malataj, kiel serio da arkajxoj en perspektivo. La cxambroj,
nutrejoj k. t. p. estas kovritaj de plata sentrua tegmento, por reteni
la malsekecon en la okazo, se la kupolo estus difektita; kaj la libera
kampo, kiu estas iom pli alta, ol la cxambro de la regxo, havas ankaux
netraflueblan plankon kaj estas tiel arangxita, ke la tutan pluvon, kiu
povus enpenetri, gxi forkondukas en la subterajn irojn. Tiuj cxi iroj
estas tre grandaj, kelkaj havas tridek centimetrojn en la diametro, tute
cilindraj, kaj servas en komenco, simile al la katakumboj de Parizo,
kiel la rompejoj, el kiuj estas prenataj la materialoj konstruaj, kaj
poste ili servas kiel grandaj eliroj, tra kiuj la termitoj faras iliajn
rabojn, kiujn ili entreprenas en kelka malproksimo de sia logxejo.
Ili iras en malrekta direkto sub la fundamento de la monteto en la
profundecon de cxirkaux unu metro, brancxigxas poste en cxiun flankon
kaj tiras sin sub la suprajxo de la tero tre malproksime. Cxe ilia eniro
en la internajxon ili komunikigxas kun aliaj pli malgrandaj iroj, kiuj
sin levas spirale en la interna parto de la ekstera kovro, iras ronde
cxirkaux la logxejo gxis la supro, cxe kio ili tratrancxas unu la alian
sur diversaj vojoj, kaj cxiu en diversaj lokoj sin malfermas senpere en
la kupolon kaj en la malsupran parton de la konstruo aux komunikigxas
kun cxiu parto de tiu cxi lasta per aliaj, pli malgrandaj, rondaj aux
ovalaj iroj de diversaj diametroj. Ke la subteraj cxefaj iroj devas
esti tiel grandegaj, venas kredeble de tio, ke ili estas la grandaj
traveturejoj, per kiuj la logxantoj enkondukas sian teron, lignon, akvon
aux provizojn, kaj ilia spirala aux sxtupara levigxo esta necesa por
oportuna aliro de la termitoj, kiuj nur kun granda malfacileco povas
sin levadi vertikale. Por eviti tiun cxi malfacilecon en la internaj
vertikalaj partoj de la konstruo, ili ofte faras vojeton de centimetro
de largxeco, kiu sin levas sxtupare, kiel monta vojo, kaj per tio cxi
ili tre facile sin levas sur altajxojn, kiujn ili sen tio ne povus
atingi. La sprita penado mallongigi sian vojon elvokis, kiel sxajnas,
ankoraux pli eksterordinaran elpenson. Tio cxi estas speco de ponto
kun grandega arkajxo, kiu iras de la planko de la kampo al la supraj
cxambroj en la flanko de la domo, respondas al la celoj de sxtuparo kaj
mallongigas la interspacon cxe la forportado de la ovoj el la regxaj
cxambroj al la supraj teraj cxambroj, kiuj en kelkaj montetoj sin trovas
unuj de la aliaj en malproksimeco de 1--1 1/2 metroj, kalkulante la
vojon plej rektan, kaj ankoraux multe pli malproksime, se ni kalkulos
per la kurbaj kaj turnitaj iroj, kiuj kondukas tra la internaj cxambroj.
Smeathman mezuris unu el tiaj pontoj; gxi havis la largxecon de unu
centimetro, la dikecon de duono da centimetro, la longecon de dudek
centimetroj, kaj prezentis la flankon de elipsa arko de responda
grandeco, tiel ke oni devas miri, ke gxi ne rompigxis per sia propra
pezo, antaux ol gxi estis ligita kun la supre staranta kolono. Cxe la
fundamento gxi estis fortigita per malgranda arko kaj havis lauxlonge
de sia supra platajxo sulkon, aux arangxitan intence por pli granda
sendangxereco de la irantoj, aux per si mem elbatitan per la tro ofta
irado. Rilate tiun cxi ponton grandan miron meritas tiu cirkonstanco,
ke la gotajn arkajxojn kaj entute cxiujn arkajxojn de la diversaj iroj
kaj cxambroj la termitoj ne kavernigas, sed dissxiras. Por krei tiujn
cxi efektive gigantajn konstruojn, tiuj cxi malgrandaj bestetoj devas
uzi la plej nekredeblan diligentecon, la plej sencxesan laboradon kaj la
plej senlacan lertecon. Ke tiaj malgrandaj insektoj, kiuj havas apenaux
la longecon de duono da centimetro, povas en tri aux kvar jaroj pretigi
konstruon de kvar metroj de alteco kaj de responda dikeco, ornamitan per
multego da turetoj, kun miriadoj da cxambroj de diversa grandeco kaj el
diversaj materialoj, konstruitaj sub gxiaj grandegaj arkajxoj; ke ili en
diversaj direktoj kaj diversa profundeco elfosas sennombrajn subterajn
vojojn, el kiuj multaj havas dudek kvin centimetrojn en la diametro,
aux dissxiras arkajxon el sxtono super aliaj vojoj, kiuj kondukas de
la cxefurbo en la malproksimecon de kelkaj centoj da metroj; ke ili
arangxas en la cxirkauxajxo kaj en la internajxo grandegajn sxtuparojn
aux pontojn, kaj fine, ke la milionoj, kiuj estas necesaj por tiaj
herkulesaj laboroj kaj sencxese iras kaj reiras en diversaj direktoj,
neniam malhelpas unu al la alia,--estas mirindajxo de la naturo, aux
pli gxuste de la Kreinto de la naturo, kiu multe superas la plej glorajn
kreitajxojn kaj konstruojn de la homo; cxar se tiuj cxi bestetoj estus
egale grandaj, kiel li, kaj konservus sian ordinaran instinkton kaj
laboremecon, tiam iliaj konstruoj atingus la miregindan altecon de tuta
kilometro, iliaj trakondukoj prezentus belegan cilindron kun diametro
de cent metroj, per kio la piramidoj de Egiptujo kaj la akvokondukoj de
Romo perdus sian tutan gloron kaj farigxus nuloj. La plej alta piramido
ne havas pli ol ducent metrojn, kio, se ni kalkulos, ke la homo havas
la altecon de nur 1 1/2 metroj, prezentos nur 133 fojojn la altecon
de la homo. Dume la nesto de la termitoj havas la altecon de almenaux
kvar metroj kaj tiuj cxi insektoj mem la altecon de ne pli ol duono da
centimetro, la logxejo sekve estas okcent fojojn pli alta, ol gxiaj
konstruantoj.
* * * * *