EL LA POSXTO

La Bremena vaporsxipo "Lloyd" staras en la haveno de Nov-Jorko, preta

al forveturo; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo,

kiu admonas cxiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la sxipon. La

kaldronoj de la sxipo kun mugxo kaj bruo ellasas vaporon, la piloto

estas sur la sxipo, la amerika havena komisio jxus per la transjxetita

ponto forlasas la sxipon, trovinte cxiujn paperojn en ordo kaj doninte

la permeson por elveturo el la haveno.

Jen supre sur la bordo de la haveno en la lasta minuto rapide

alkuras ankoraux kelkaj kalesxoj. Sakoj de diversa grandeco estas

rapide jxetataj malsupren kaj poste kun granda rapideco portataj sur la

sxipon kaj internen, kaj post kelkaj minutoj la sxipo en plena veturado

forkuras de la havena ponto kaj, lasante la grandegan monumenton de

la libereco sur la insulo Bedloe dekstre, elveturas el la golfo de

Nov-Jorko.

Tiu lasta pakajxo, kiu venis ankoraux en la lasta minuto sur la

sxipon, estis la posxto. La vaporsxipo portas sur la posta flanko la

germanan standardon, nigra-blanka-rugxan, sur la antauxa masto la

standardon de Bremeno, blanka-rugxan, sur la meza masto la standardon de

la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan sxlosilon krucigxantajn

sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana

posxto, tute similan al la standardo de la milita sxiparo, nur havantan

en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de posxto.

Se ni sekvos post la posxta pakajxo, kiu tra la malfermoj estis

transportita en la malsupran parton de la sxipo, ni venos en suficxe

grandan salonon, kiu estas arangxita tiel same elegante, kiel la unua

kaj dua kajutoj de cxiuj Lloyd'aj vaporsxipoj. Granda, per verda drapo

kovrita tablo kun multaj fakoj super la skriba platajxo, apud kiu

oportune povas labori kvar homoj, prezentas la cxefan meblon de tiu

cxi salono, almenaux la moveblan. Unu el la muroj lauxlongaj estas

okupita de polurita masiva breto, kiu enhavas grandegajn fakojn, kies

fundoj cxiuj estas klinitaj malrekte al la muro. Kelkaj sxranketoj por

konservado de formularoj, stampiloj, kolorigajxo, fadenoj, sxnuretoj,

sigelvakso k. t. p. plenigas la meblaron de tiu cxi nagxanta posxta

oficejo. Sxova pordo kondukas en grandegan cxambron najbaran, kiu tuta

estas plenigita de paketoj; tiuj cxi lastaj estas tiel firme kunmetitaj

kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili cxe cxiu movo de la

sxipo ne ruligxas tien kaj reen, sed ecx en granda ventego, kiam la

sxipo saltas kaj batas, ili ne tre multe dissxutigxas; en alia okazo ne

multaj el ili venus Euxropon.

Se ni eliros en la koridoron, ni venos en elegante arangxitan

cxambron kun du litoj unu super la dua kaj alia meblajxo, simila al tiu,

kiun havas la vojagxantoj de la dua klaso. La cxambro estas difinita por

la du posxtaj oficistoj, la germana kaj amerika. Malpli eleganta, sed

tre praktike meblita apudcxambro estas difinita por la du suboficistoj,

la germana kaj amerika.

De la komenco de la jaro 1891, post longaj kaj detalaj traktadoj

inter Nord-Ameriko kaj Germanujo, oni fine decidis, ke cxiu vaporsxipo

devas esti akompanata de amerika kaj germana posxta oficisto kaj po

unu helpanto pro cxiu el ili, por ke oni povu ankoraux en la dauxro

de la septaga transveturo tiel prepari la posxton, ke gxi, veninte

Bremenon aux Nov-Jorkon, povu tuj esti dissendata pluen, sen perdo

de duontago aux de tuta tago por la specigado. Antauxe la sxipestro

aux la unua oficiro akceptadis la posxton; sub lia observo gxi estis

enportata de la amerikanoj, poste la cxambroj estis sxlosataj kaj la

sxipestro prenadis la sxlosilon, kiun li transdonadis poste nur al

la germana posxta estraro en Bremeno aux en Nov-Jorko al la amerikaj

posxtaj oficistoj.

Per tiu cxi plej nova posxta progreso, la arangxo de nagxantaj

posxtaj oficejoj kun germana kaj amerika oficisto, oni atingas en

la dissendado de la posxtajxoj plifruigon de preskaux tuta tago. La

oficistoj kaj suboficistoj, tiel la amerikaj kiel ankaux la germanaj,

estas "borduloj", t. e. homoj, kiuj konas la marajn cirkonstancojn,

faris marajn veturojn kaj estas suficxe harditaj kontraux la mara

malsano. Tiu cxi cirkonstanco estas tre grava, cxar en auxtuno kaj

vintro la transveturo de la vaporsxipo estas ofte tiel malkvieta, ke

kredeble la tuta posxto restus nepreparita, se la posxtaj oficistoj

estus atakitaj de mara malsano.

La oficistoj ricevas tablon oficiran, kompreneble je la kostoj de

Germanujo kaj de la Unuigitaj Sxtatoj de Ameriko, kaj mangxas kune kun

certa grupo da sxipaj oficiroj. La suboficistoj en rilato de tenado kaj

mangxado estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. homoj

starantaj en rango inter sxipsoldatoj kaj sxipoficiroj.

En la veturo al Germanujo, sekve en tiu, en kiu ni en spirito

partoprenas, la amerika oficisto estas la kondukanto. La posxto, kiu

estas transveturigata, estas ja amerika proprajxo gxis la momento,

en kiu gxi en Bremeno estas transdonata al la germana regna posxto;

kontrauxe, en la veturo al Nov-Jorko la germana oficisto estas la

kondukanto kaj komandanto en la oficejo.

Ni rigardu iom pli proksime la posxton, kiu estas transportata

de Nov-Jorko al Bremeno. Gxi enhavas antaux cxio la tutan posxton,

kiu kolektigxis en Nov-Jorko kaj en gxia cxirkauxajxo, kaj tio cxi

estas ne malgranda, cxar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj

komunikigxoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj

cxiujare. Al tio cxi venas la tuta posxto de la okcidentaj Unuigitaj

Sxtatoj gxis San-Francisko kaj plu ankoraux parto de la posxto Azia kaj

Auxstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per sxipoj al San-Francisko,

de tie cxi iras en la dauxro de kelkaj tagoj per la fervojoj al

Nov-Jorko kaj tie estas sxargxata sur la vaporsxipojn, por esti

transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda

estas la komerca komunikigxo de Germanujo kun la Unuigitaj Sxtatoj

de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj cxiujare iras

Amerikon, restante ja cxiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj

parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile

komprenos, ke la posxta komunikigxo estas grandega kaj ke gxi konstante

kreskas.

Sed tiu cxi posxto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed

ankaux transire por Polujo, Rusujo, Auxstro-Hungarujo, Turkujo,

Svedo-Norvegujo, ecx por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da

gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Euxropon, ne alportante

grandan gxojon al la germanaj posxtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn cxi

gazetajn sendajxojn "bastonoj". La amerikanoj ordinare ne faldas la

gazetojn kvarangule, kiel la euxropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste

cxirkauxigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj cxi rulitaj,

rondaj, bastonformaj posxtajxoj estas pli facile pakeblaj, sed la

adresoj estas legataj cxe la specigado tre malfacile, kaj sperta

oficisto specigas egalan nombron da "bastonoj", t. e. amerikaj rulitaj

gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn ecx kun suficxe malklaraj

adresoj.

Krom leteroj, banderoloj kaj jxus nomitaj posxtaj paketoj, oni devas

ankoraux prilabori la leterojn rekomenditajn, t. e. enskribitajn, kaj

leterojn sxargxitajn, t. e. enhavantajn monon kaj kostajxojn. Cxiuj

pecoj kune, kiujn unu sola nagxanta posxto transportas, prezentas la

nombron de cxirkaux 400 000 posxtajxoj de diversaj specoj; sed ofte tiu

cxi nombro altigxas gxis pli ol miliono da pecoj. La devo de la posxtaj

oficistoj, kiuj veturas kun la sxipo, estas dividi la posxtajxojn laux

la apartaj posxtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la

trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj,

kaj kiam la sxipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la

apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la

fundo estus plata, tiam cxe cxiu levigxo de la sxipo cxiuj posxtajxoj

elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksigxus inter si, kaj

la tuta laboro estus vana.

Krom la transira komunikigxo, kiu iras tra Berlino, se la afero

ne tusxas Holandon aux Svedo-Norvegujon, devas ja antauxe jam esti

pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Cxefa diskrucigxejo por la

norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana

posxto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie cxi en la dauxro de kelkaj

minutoj, dum la krucigxo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la

amerikaj posxtajxoj devas esti disdividitaj en la posxtajn vagonojn de

la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu

specigi ilin laux la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas

scii preskaux pri cxiu loko en Germanujo, kie gxi sin trovas kaj al kiu

posxta kurso gxi apartenas. Sako post sako el la amerikaj posxtajxoj

estas malfermata, la enhavo estas sxutata en korbojn kaj nun dividata

en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aux duone plena, tiam

oni pakas la leterojn, posxtajn kartojn, posxtajn asignojn, banderolojn

k. t. p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj

monajn sendajxojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaux portas sur si la

surskribojn de la respondaj posxtaj kursoj.

Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La

amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato

la straton kaj numeron, dum ni gxin skribas ordinare sub la nomo de la

urbo. Al tio cxi gxuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas

hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon

kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la

diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone

angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas

tiam helpi en la decxifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaux la

enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li

faras kune kun la germana kolego.

Se la vetero estas bona kaj la preparado de la posxto iras bone, tiam

la posxtaj oficistoj ofte havas ankaux tempon, por iri sur la ferdekon

kaj gxui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur

por la mangxado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la

oficira salono aux en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte

labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas

traveturita kaj oni alproksimigxas al la kanalo, tiam parto de la posxto

devas esti tute preta, cxar ja ankaux anglaj posxtajxoj por Southampton

estas alportitaj el Ameriko.

En la lastaj horoj komencigxas la fermado de la sakoj da leteroj.

Cxiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo

migris en la sakojn germanajn. Cxiu sako estas fermita per sxnuro,

kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu cxi suficxe dika sxnuro oni

tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli

la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu cxi pladeto staras

la surskribo "U. S. Mail", t. e. posxto de la Unuigitaj Sxtatoj. La

finojn de la sxnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun

fandas sigelvakson, kiu tute kovras la sxnuron, kaj poste oni premas

sur gxin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon : "U. S.

German Sea Post" (Mara posxto de la Unuigitaj Sxtatoj al Germanujo).

Nun la posxtajxoj estas kvankam jam specigitaj laux la germanaj

kursoj, sed ili cxiam ankoraux estas amerika proprajxo kaj la Unuigitaj

Sxtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj cxi objektoj.

La fajra sxipo en la Weser farigxas videbla. La vaporsxipo

alproksimigxas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas cxiuj

sakoj, ankaux la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj

kaj specigis ilin laux la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo

de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda

vaporsxipo laux la Weser, gxis gxi venas al la granda alvetura ponto

de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur

la sxipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia posxto,

kiuj tuj iras en la sxipan oficejon, kaj tie cxi en la apudesto de

la ambaux germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili

transprenas de la amerikaj oficistoj la sendajxon. La diversaj pozicioj

en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas

trans la havena ponto la posxtajn sakojn el la sxipo sur la bordon,

kie jam staras la grandaj flavaj kalesxoj por la akceptado de la

sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aux al la posxta oficejo en

Nordenham, aux al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas

enarangxitaj apartaj posxtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran posxton

portas al Bremeno. Tie cxi oni disapartigas la posxtajn kursojn, kaj

parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto

iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aligxas en Bremeno, pluen al

Hannovero, kie cxe la alveno de la transmara posxto denove disvolvigxas

viva posxta movado. El la Bremenaj posxtaj vagonoj elflugas la sakoj

kaj paketoj, ili estas sxargxataj en la posxtajn vagonojn de la aliaj

vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj

minutoj elveturas preskaux laux cxiuj direktoj la posxtaj vagonaroj,

kiuj disportas la transmaran posxton por Germanujo kaj la alilando.

La Berlina posxto sendas cxiutage Hannoveron specigistojn, por ke

ili la leterojn difinitajn por Berlino tuj specigu laux la posxtaj

oficejoj. En la tagoj, kiam venas la transmara posxto--kaj tio cxi

nun havas lokon kelkajn fojojn en la semajno--tiuj cxi specigistoj

ricevas helpantojn, kaj dum la vagonaro kuras de Hannovero Berlinon,

ili uzas sian tutan forton kaj sian mirindan sciadon de la Berlinaj

stratoj kaj domoj, por tiel pretigi la posxtajxojn, ke ili en Berlino

jam de la stacidomo povas esti disdividitaj per kalesxetoj al la apartaj

posxtaj oficejoj, kie tuj post la alveno komencigxas la disportado de

la posxtajxoj. La posxtajxoj, kiujn oni ne havis tempon pretigi, kiel

ankaux la posxtajxoj difinitaj por la eksterlando kaj por transita

trairo, per la grandaj kalesxoj de la stacidomo estas alportataj rekte

al la Berlina cxefa urba posxtejo en la Regxa Strato, tie cxi ili estas

specigataj kaj iras kun la plej proksimaj kurieraj vagonaroj pluen al la

orienta kaj suda Germanujo.

En tia maniero estas eble, ke letero, kiu en Nov-Jorko estis donita

sur la posxton en la tago de forveturo de Lloyda vaporsxipo, la plej

malfrue post ok tagoj trovas sin jam en la manoj de la adresato ecx en

la plej malproksima anguleto de Germanujo. Se oni al tio cxi konsideros

la malkaran posxtan pagon de dudek pfenigoj, tiam oni efektive devas

miregi pro la progresoj de la posxtaj aferoj, precipe se oni ekmemoros,

ke ankoraux antaux cxirkaux sesdekjaroj letero el la suda Germanujo

al la orienta Prusujo iris tiom same longe, kiel hodiaux letero el

Nov-Jorko gxis cxia urbeto en Germanujo, ke tia letero tiam kostis

cxirkaux unu talero kaj ke ordinare nur unu fojon en semajno iris

posxto, kiu prenis kun si leterojn, tiel ke la respondo povis veni ne

pli frue ol post dek kvar tagoj.

La komunikigxoj inter la Unuigitaj Sxtatoj de Nord-Ameriko kaj

Euxropo, precipe Germanujo, kreskas kun cxiu tago, tiel ke jam nun

farigxas malfacile pretigxi kun la posxta komunikigxo. Baldaux oni

devos pensi enporti ankoraux plibonigojn, kaj kredeble la tutmonda

ekspozicio en Cxikago helpos al tio, ke novaj faciligoj kaj rapidigoj

estos enkondukitaj por la transsendado de la posxtajxoj inter Ameriko

kaj Euxropo. [El "Das Buch fuer Alle".]

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 36 / 218 题