KORESPONDADO KOMERCA

(de L. de BEAUFRONT)

Sinjoro M . . ., en Briancon.

Kun la rekomendo de honorinda negocisto de via regiono, mi permesas

al mi adresi al vi mian prezaron gxeneralan kaj samtempe kelkajn

specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas

ordinare en mia magazeno. Mi esperas, ke vi sxatos la kvaliton tute

rimarkindan de la komercajxoj, kiujn mi proponas al vi, kaj ke la

kondicxoj profitaj, en kiuj mi povas liveri ilin al vi, decidigos vin

doni al mi viajn mendojn.

Vi povos ankaux vidi en mia katalogo, ke, krom la paperoj, mi

ankaux makleras pri cxiuj komercajxoj de la urbo Roubaix, speciale

pri la drapoj kaj teksajxoj cxiuspecaj. Miaj malnovaj kaj konstantaj

interrilatoj kun cxiuj firmoj cxi-tieaj donas al mi la eblon trakti la

negocojn de miaj mendantoj kun la tuta kompetento dezirinda kaj per tia

maniero, ke ili estu plene kontentaj.

Esperante, ke vi favoros min per viaj mendoj, mi petas, Sinjoro, ke

vi akceptu mian sinceran saluton. R.

Sinjoro R . . ., en Roubaix.

Mi ricevis vian leteron de la 10-a de la kuranta monato kun viaj

proponoj pri liveroj kaj la anonco pri viaj specimenoj, kiuj ankaux bone

alvenis al mi. En aliaj cirkonstancoj fari uzon el tio estus malfacile

por mi, cxar mi ne havas motivon por forlasi miajn kutimajn liverantojn,

kiuj kontentigas min. Tamen, cxar la prezoj, kiujn vi prezentas al mi,

estas iom pli malkaraj, mi mendas de vi, por provo, cent rismojn da

papero konforma je specimeno n-ro 1, kaj tiom same da n-ro 2.

Se viaj liveroj estos kontentigaj, kiel mi esperas, mi sendos al vi

pli grandajn mendojn.

Por la pago volu prezentigi kambion al mia kaso, post tridek tagoj,

kun 2 0/0 da diskonto, konforme je viaj kondicxoj.

Koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedauxras, ke mi ne povas

profiti gxin, cxar mi tute ne okupas min je tiuj komercajxoj.

Atendante vian raporton pri la ekspedo, mi prezentas al vi, Sinjoro,

mian sinceran saluton. M.

Sinjoro H . . ., en Marseille.

Ni havas la honoron sciigi vin, ke ni ekspedas al vi hodiaux,

malrapidire, keston enhavantan 60 botelojn da vinoj diversaj, konforme

je la mendo, kiun vi donis al nia vojagxisto, S-ro L. Vi trovos tie

cxi enfermitan la detalan fakturon. Volu akcepti gxin kiel gxustan kaj

enskribi la sumon en nian krediton.

Cxiam sindonemaj por viaj mendoj, ni petas vin, k. t. p.

Sinjoro K . . ., en Parizo.

Ni sendas al vi tie cxi aldonite la staton de via kalkulo fermita cxe

la fino de decembro. Ni petas, ke vi ekzamenu gxin kaj diru al ni, cxu

ni konsentas.

Sinjoro B . . ., en Lille.

Mi rapidas respondi je via letero kaj doni al vi la petitan informon

pri la firmo N. Gxi gxuas tie cxi la plej bonan reputacion. Mi pensas,

ke vi povas liveri al gxi en plena trankvilo. Sen garantio nek

respondeco, kiel kutime.

Tre sincere via. . . .

Fundamenta Krestomatio · 第 38 / 218 题