Originale verkita de J. GROHN, privata instruisto.
Rigardu tiun cxi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la
maldekstra mano,
[Ilustrajxo: fingroj.png]
(la literoj estas konektitaj per strekoj lauxalfabete)
B C
fingro-pintoj: A D
F E
fingro-artikoj: G
sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj
per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj cxi sep punktoj prezentas la
sep tagojn de semajno. Cxiu devas sur sia propra fingro signi tiujn cxi
punktojn en penso per tiuj cxi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni
vidas sur la figuro.
Antaux ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere
la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran
kalendaron :
Alta Dia Dono,
Granda Ben', Espero!
Gvidu CXion Firme
Al Dezira Fino.
Tiu cxi frazo estas kunmetita el dekdu vortoj, kies unuaj literoj
montras al ni, de kiu punkto sur la fingro cxiu monato komencas kalkuli
siajn tagojn.
Jen estas la sistemo monata :
1a monato (Januaro) -- A (Alta)
2a -- (Februaro) -- D (Dia)
3a -- (Marto) -- D (dono)
4a -- (Aprilo) -- G (granda)
5a -- (Majo) -- B (ben')
6a -- (Junio) komencas de E (Espero)
7a -- (Julio) la punkto G (gvidu)
8a -- (Auxgusto) -- C (cxion)
9a -- (Septembro) -- F (firme)
10a -- (Oktobro) -- A (al)
11a -- (Novembro) -- D (dezira)
12a -- (Decembro) -- F (fino).
Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel
kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la
monato Januaro, havanta 31 tagojn, komencigxas de la punkto A (Alta),
gxi finigxas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn
(en jaro simpla) komencigxas de la punkto D (cxar la 31a de Januaro
estis c) kaj finigxas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli
siajn tagojn de la punkto D, k. c. (Pri superjaro, t. e. jaro 366-taga
ni parolos poste.)
Rimarko. Cxe kalkulado cxirkaux la fingro oni povas facile vidi, ke
la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de cxiu monato cxiam falas sur tiun saman
punkton, de kiu la monato komencigxas.
Ekzemplo 1. De kiu punkto komencigxas Aprilo?--Solvo : Aprilo, la
kvara monato, komencigxas de la punkto, kiu estas signata per la unua
litero de la kvara vorto de la frazo (G).
Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro?
--Solvo : Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto
de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la
tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro.
Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio?--Solvo : Al
Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj
tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la
monato Junio.
Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna cxiu punkto de la fingro
devas havi :
Ekzemplo 4. Ni elsercxu la punkton de la hodiauxa tago, supozante, ke
hodiaux estas jxauxdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas
tiun cxi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro
kaj monato, cxar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por
ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos
sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo).--Solvo : Al Majo, la
kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben'), kaj tiel la
punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj cxar ni scias, ke tiu cxi tago
estas jxauxdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas jxauxdo, C--
vendredo, D--sabato, E--dimancxo, F--lundo, G--mardo kaj A--
merkredo. Tiuj cxi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu cxi tuta
jaro 1890.
Rimarko. Por ne sxargxi la memoron, estas suficxe nur memori la
punkton de dimancxo, kaj el la antauxiranta solvo ni vidas, ke por tiu
cxi jaro (1890) la punkto E estas la dimancxo.
En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la
antauxirantajn punktojn, kaj gxi farigxas pro jena kauxzo : se la simpla
jaro havus nur precize 52 semajnojn, gxi komencigxus de la punkto A
(en nia jaro--merkredo) kaj finigxus sur la punkto G (mardo), kaj la
estonta jaro komencigxus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus
tiuj samaj sen sxangxo; sed bedauxrinde la jaro ekster 52 plenaj
semajnoj havas ankoraux unu superfluan tagon, sekve gxi ne povas
finigxi sur la punkto G (mardo), sed gxia fino estos A (merkredo) kaj
la estonta jaro devas komencigxi de la sekvanta tago (jxauxdo), sed ne
de la sekvanta punkto B, cxar la sistemo monata postulas por la monato
Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn cxi du postulojn (ke
la estonta jaro komencigxu de la punkto A kaj de jxauxdo), oni devas
diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la
punktoj de la fingro cxesigxas kaj komencigxas nova ordo, tio estas : la
punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B gxis tiu tempo
havis. Sekve, vidante ke en tiu cxi jaro 1890 B estas jxauxdo, ni scias,
ke kun la komenco de la estonta jaro A estos jxauxdo kaj la punkto
dimancxa anstataux E en la estonta jaro estos D.
Nun estas ankaux facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro
en superjaro devas veni tia sama sxangxo de la nomoj de tagoj por
la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por
jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel,
komencigxante sur la punkto D, tiu cxi monato finigxas sur C kaj la
sekvanta monato Marto komencigxas de la punkto D. Sed cxar en superjaro
Februaro havas ankoraux unu tagon, sekve gxi ne povas finigxi sur C,
sed devas finigxi sur D kaj la sekvanta monato devas komencigxi de la
sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, cxar la sistemo monata
postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por
konsentigi tiujn cxi 2 postulojn (ke la monato Marto komencigxu de la
punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de
Marto la antauxa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro
cxesigxas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas
la nomon de la tago, kiun la punkto E gxis tiu tempo havis. Sekve,
transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 sxangxojn
de la nomoj de tagoj por la punktoj : unu fojon por Januaro kaj Februaro
kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu cxi jaro 1890 la
dimancxo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 gxi estos sur D
kaj en la superjaro 1892 la dimancxo estos sur C por la unuaj du monatoj
kaj sur B por la lastaj dek; tio estas : la nomoj de tagoj sin sxovas
posten en returnita ordo de la alfabeto.
Rimarko. El tiu cxi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas
sercxi ian tagon en pasinta tempo, oni devas sxovi la nomojn de tagoj
por cxiu jaro en rekta alfabeta ordo : tio estas, se en tiu cxi jaro
1890 la punkto dimancxa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 gxi estis
F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimancxa estis G por la lastaj dek
monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k. c.
Cxiuj gxis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon,
se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos
la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple : hodiaux estas vendredo en
Oktobro,--kian daton ni donos al tiu cxi vendredo, sciante, ke cxiu
tago ripetigxas kvar aux kvin fojojn en la monato?
Tiel sciu : se iu en la dauxro de longa tempo ne rigardis la daton,
tiu ankaux el presita kalendaro ne scios la daton por la demandata tago,
cxar la kalendaro al ni ne povas diri, kiu vendredo en Oktobro gxi
estas; sed se li memoras, ke en unu el la lastaj tagoj ni havis ekzemple
la nauxan de Oktobro, tiam al li estos facile resercxi tiun cxi daton
sur la fingro kaj poste trovi la plej proksiman vendredon. En tia okazo
ni divas : Oktobro, la deka monato, komencigxas sur la punkto, kiu estas
signata per la unua litero de la deka vorto de nia frazo (Al), t. e. : A
estas la 1 kaj 8, B--la 9 de Oktobro; kaj cxar E en tiu cxi jaro 1890
estas dimancxo, tial B aux la 9 de Oktobro estos jxauxdo kaj la sekvanta
vendredo estos la 10.
Okazas iafoje, ke oni volas difini la tagon por ia dato en
malproksima jaro, por kiu difini la punkton de dimancxo estas ne facile
kaj ecx lacige. En tia okazo (konsiderante, ke cxiu simpla jaro havas
unu superfluan tagon super la nombro de semajnoj kaj la superjaro havas
ilin du) ni devas la nombron de cxiuj tiuj cxi superfluaj tagoj, kiuj
sin trovas en la intertempo inter la kuranta jaro kaj la sercxata,
dividi je sep, t. e. tiujn cxi tagojn turni en x semajnojn, kaj la resto
al ni montros, je kiom punktoj ni devas sxovi la punkton dimancxan (laux
ordo alfabeta). Se la divido farigxis sen resto, tiam la punkto dimancxa
en la sercxata jaro estas tiu sama, kiel en ia kuranta jaro.
Rimarko 1-a. Rilate la lastan regulon por difini la tagon en
malproksima jaro (cxe kiu ni diris, ke ni devas dividi je sep la
nombron de la superfluaj tagoj, kiuj sin trovas en la intertempo
inter la kuranta jaro kaj la sercxata) ni devas fari la rimarkon, ke
se ni trovigxas en la lastaj dek monatoj de superjaro, ni devas, cxe
la elkalkulado de la superfluaj tagoj, aldoni ankoraux unu tagon por
la 29-a Februaro de la kuranta jaro. Tiel same oni devas agi, se la
sercxata dato trovigxas en Januaro aux Februaro de ia superjaro.
Rimarko 2-a. Sercxante ian daton en pasintaj centjaroj, ni devas
meti atenton sur la lastan jaron de la centjaro, kiu, malgraux ke la
nombro de la jaro estas dividebla je 4, nur tiam estas superjaro, kiam
la nombro de la centjaro dividas sin je 4. Sekve la jarojn 1700, 1800
kaj 1900 ni devas kalkuli al la jaroj simplaj kaj ne al superjaroj, cxar
la nombro 17, 18 kaj 19 ne estas divideblaj je 4.
Cxiuj reguloj de nia fingra kalendaro povas esti uzataj tiel same por
la Julia kalendaro (malnova stilo), nur kun tiu diferenco, ke la punkto
de dimancxo falas cxiam sur la duan sekvantan punkton post tiu, kiu en
la kalendaro Gregoria (nova stilo) signifas la dimancxon; se tiel laux
la kalendaro Gregoria D signifas la dimancxon por la kuranta jaro 1891,
la dimancxo laux la malnova stilo estos sur la punkto F. Sed ni devas
sciigi niajn karajn legantojn, ke la lasta rimarko (pri la lastaj jaroj
de centjaroj) tie cxi ne povas havi lokon.
Nun, estimataj amikoj de nia lingvo, se vi komprenas cxiujn regulojn
de nia kalendaro, tiam ne estos al vi malfacile solvi la sekvantajn du
temojn :
1-a Difinu la tagon de la morto de Koperniko, kiu mortis la 12an de
Februaro de la jaro 1473.
2-a Trovu, en kiu tago naskigxis Kristo?
Rimarko. Cxe la ambaux temoj devas esti uzata la kalendaro Julia,
cxar la Gregoria komencigxis de la jaro 1583.
* * * * *