(Noveleto de L. E. MEIER.)
Estis la mateno post dancado. Tio cxi dauxris gxis la kvara horo;
tiam ankoraux oni kunesidigxis, por trinki nigran kafon gxis cxirkaux la
kvina horo. Post tio cxi oni disiris hejmen.
Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraux la
ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; ecx suficxe maljunaj
sinjoroj estis ensxiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la
diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el
la mondo sinjora estis la gxentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj
frauxlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, cxar
la mateno cxiam apartenas al la junularo.
Tiel ankaux Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding,
felicxe venis al la pordo de la gepatra logxejo, kaj sxi estis kune kun
la patro kaj patrino, cxirkauxita de amaseto da junaj herooj de danco.
Oni sxercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja,
kaj la patrino havis sian "bonan tagon".
La disigxado iom longigxis : cxiu el la sinjoretoj penis diri ion
aparte agrablan, kaj cxiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de
mano aparte signifan,--cxiu kredis, ke li estas sole preferita.
Cxu cxiuj?
La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis gxis cxiuj
antauxirintoj ricevos sian "maneton"; tiam ankaux li mem povus diri
adiaux al Ella.
Tio estis la doktoro Gering, juna jugxisto. Li estis tre trankvila
kaj modesta. "Trankvilaj akvoj estas profundaj", diras proverbo germana,
kaj modesteco ofte kasxas firman certecon.
Kiam la lasta antauxstaranto diris adiaux--la konsilano kun lia
edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun
brulanta kandelo--Gering iris antauxen, por komenci sian preparitan
parolon de adiaux. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti
Ella'n, tiu cxi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj :
--Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!
Kaj de tie voko eksonis :
--Certe ne, mia frauxlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!
--Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino
konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun cxi en
la domon.
--Bonan nokton! ankoraux ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la
amaseto. Gering ankoraux staris kun levita mano--Ella jam eniris en
la domon, la pordo fermigxis--jen li staris sen "maneto" kaj sen
adiauxdiro, kaj la parolo restis neparolita!
Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian logxejon.
Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Cxiuj aliaj jam de longa
tempo estis foririntaj.
Veninte en sian logxejon, li fine memorigxis je si mem. Li ekgxemis
kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia jugxo mortiga :
--Nur unu vorton--nur unu vorton se sxi dirus al mi! La jugxisto
Gering ankoraux la duan fojon ekgxemis kaj poste ekdormis en la veninta
mateno.
Estis luma tago, kiam Ella maldormigxinte vidis la sunon brilantan
tra la kurtenoj de la cxambro.
Sxi pripensis la faritajxojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente.
Sed jen per unu fojo sxi malgajigxis. Jen unu rememoro malagrabla. Sxi
rememoris la disigxon, rememoris la jugxiston Gering, kiu estis la sola,
kiu ne diris al sxi ecx unu vorton! Cxiuj sinjoroj premis sxian manon,
cxiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li ecx sxajne intence
restis poste!
--Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris sxia plej bona
amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella'n en la vespero, sidis kun sxi en
la cxambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta.--Vi scias, ke
tro alproksimigxi estas tute kontraux la karaktero de Gering--kvankam
mi devas konfesi, ke tio cxi estas eco stranga cxe jugxisto; sed kiu
scias, cxu li ne estos tute alia en lia jugxa servado?
--Tro alproksimigxi? respondis Ella. Inter tro alproksimigxi kaj
_intence retirigxi_ estas ja granda diferenco!
--Certe! Sed . . .
--Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Cxu
mi ne kun li dancis la unuan valson? Cxu ne li sidis kune kun mi cxe la
vespermangxo? Kion pli mi povus fari? Cxu mi mem devas alforgxi lin per
ia aparta atento? Cxu ecx ne estas lia propra afero diri . . . kio devos
esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam
cxio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton!
--Kara mia Ella! Ne cxiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia
viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru
mem : kio hodiaux pli multe devigas la virinojn plendi : la modesteco
aux la tro granda proksimigxado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas
escepto el la regulo, kaj tio cxi distingas lin!
--Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la
vorton liberigontan, kaj li mem--estas tro modesta!
Ella parolis iom kolere : sxiaj vangoj rugxigxis, kaj Mathilde vidis,
ke la okuloj de la amikino malsekigxis.
--Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj
pripensadis, kiel sxi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos
al la celo, sxi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi!
Tiuj cxi vortoj videble reanimis Ella'n.--Walter, sxi respondis,
jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaux matene disigxis, mi
diris al li : "Sed ne forgesu, kion vi promesis!
--Kaj kion li diris?
--Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton!
Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fiancxo de Mathilde, kaj
pro tio li estis ankaux la konfidulo de la du amikinoj. Li konigxis
kun la jugxisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte
akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis sxi mem kaj per sia
amikino : certigxi, cxu Gering efektive amas Ella'n.
Post tagmangxo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en
restoracio, la oficiro--fidela al sia principo ne longe pripensi, sed
rekte aliri al la celo--komencis sen ia antauxparolo pri Ella.
Stetten estis rekte la kontrauxajxo de sia amiko. Dum tiu cxi pro
multa pripensado kaj granda modesteco sxanceligxadis frapi al la pordo
de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun cxi pordon.
--Kiam do estos via fiancxigxo? li demandis la amikon.
Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.
--Sen ia sxerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon!
La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al
la celo! Vi estas enamita en Ella'n--vi mem min tion sciigis. Sxi
ankaux amas vin. Tion mi scias, kaj vi gxin scias ankoraux pli bone!
Gering lin auxskultadis ne ferminte la busxon.
--Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine!--Stranga
jugxisto vi estas--al vi mankas la parolo por defendigxi! Cxiam nur
ian unuan vorton vi bezonas por komenci!
--Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial sxi ne decidigxas
paroli?
--Jen! diris nun kvazaux miregante Stetten, la unuan parolon cxiam
devas diri vi! Cxu la frauxlino eble devus sin turni al vi : Sinjoro
jugxisto, mi intencas havi vin,--cxu vi volas, jes aux ne!
--Tion mi ne pensas, ne!
--Kion do?--Mi vin ne komprenas : Nun vi du jam unu kun la dua
konigxis antaux kelkaj monatoj; cxiu homo ellegas el viaj vizagxoj, ke
vi amas unu la duan--sed nek vi nek sxi decidigxas gxin konfesi! Vi
mem ankoraux pli malmulte ol Ella--kvankam vi estas viro! Mi estas
tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon--kaj vi mem gxin scias pli bone
ankoraux.
--Mi?--Ho, se mi gxin scius! Vi mem diru : kian certecon mi havas
por gxi? Cxu Ella parolis nur unu solan fojon ecx plej malgrandan
vorteton, kiu min certe esperigus? Ecx ne unu solan vorton! Kaj mi timas
esti rifuzita!
--Grandegan estimon mi sentas por jugxisto, kiu tiel malmulte konas
la pruvojn efektivajn!--Ni ne sxercu, Herman,--la afero devas
esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via
felicxo?
--Nur unu vorton!
--Tion saman Ella atendas de vi!
--Ho!
--Mi certigas vin per mia honoro!
--Ej! Tiam . . .
--Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan
vorton? aux pli bone vi ambaux devos diri unu vorton--tio estas tiel
komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!
Gering restis pripensanta : jen li staras antaux tiu foso, kiun li
devus transsalti! Lia malgaja vizagxo ridigis lian amikon.--Mi nun
bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.
--Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero
reanimis lian vizagxon.
--Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj
Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi
unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona
rezultato, de kiu ajn flanko gxi venos!
Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.
Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la mangxejo.
--Mi vin sciigos pri la sekvantajxo, estu certa! diris Stetten,
premante la manon de Gering kaj disigxante kun li.
Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia jugxejo. Li
tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan
parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel
vane sercxis nur unu vorton!--
Post kelkaj tagoj--estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la
vetero estis plej bela--Herman Gering sidis antaux siaj skribajxoj.
Estis cxirkaux la sepa horo de vespero, kaj la jugxisto sin preparis
eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la cxambron kaj donis al
Gering ian leteron. Tiu cxi letero venis de Stetten, kiu per gxi invitis
sian amikon fari kun li promenon en la morgauxa dimancxo. La lastaj
vortoj de tiu letero estis la jenaj :
--Diru al la transdonanto nur unu vorton : "jes" aux "ne" estos
suficxe.
Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur "Jes", kaj li
eliris el la jugxejo.
Je la mateno de la veninta dimancxo la du amikoj kune promenis tra
la kampoj en la cxirkauxajxo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron.
La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj fresxeco.
Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering
ankaux gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj.
Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tusxis ecx per unu vorto
la aferon de kelkaj tagoj antauxe.
--Stranga gxi estas, interne pensis Gering; li do komencu!
Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tusxi la aferon, sed
Stetten sxajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj.
Tiel ili ambaux fine venis al loko, kie la arbaro estis iom
travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaux ili du
sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antauxen. Li ne povis ilin rekoni, sed
io nekonata faris pli rapide bati lian koron.
Stetten ne diris ecx unu vorton, sxajnis, ke li ne vidas la virinojn.
Gering intence silentis. Post kelkaj pasxoj la sinjorinoj ne estis
pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis
sur la nelargxa vojo post sia amiko, kiu, dissxovante ie kaj ie la
brancxojn, nelauxte kantadis la kanton de Heine : "Mi ne scias, kion
signifas . . ."
Fine Gering rekomencis paroli :
--Tie cxi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densajxo
antauxmonda!
--Jes, respondis Stetten, estos ankoraux pli interese, kiam fine la
arbaro finigxos. Estis beleta vojo, certe!
La arbaro iom post iom maldensigxis, kaj kiam Stetten dissxovis la
lastajn brancxojn, montrigxis herba loko cxirkauxita de la arbaro, kaj
en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista.
--Cxu tie cxi ne estas belege? demandis Stetten.
--Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis :
--Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraux ion pli belegan!
--Kion do li intencas? sin demandis Gering.
La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin
turnis al la dekstra flanko.
--Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel cxirkauxiris
la dometon tra la arbaro kaj proksimigxis al gxardeno. Stetten estis
kelkan pecon pli antauxe.
Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj.
--Ho! kontrauxvole ekkriis Gering, cxar li rekonis la samajn du
virinojn, kiujn li antauxe vidis en la arbaro.
Kiam la du sinjorinoj eliris el la gxardeno, Stetten rapide
alproksimigxis al ili, salutinte ilin gxentile.
Gxi estis Mathilde kun Ella.
Stetten mallauxte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu cxi
rugxigxis.--Certe! diris Stetten lauxte, demandu do lin vi mem!
Gering dume alvenis. Antaux ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella
alpasxis al li kaj diris :
--Cxu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis?
--Jes aux ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton--
jes aux ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu cxi ne
povus respondi ion alian krom "jes".
La rigardo de Ella nun ekbrilis. Gxi estis tia rigardo, ke Gering
gxin sentis en sia koro--tiel magnete Ella nenie ankoraux lin
rigardis! Sxi atendis la respondon; sxajnis al li, ke li vidas kaj
sentas, ke sxi atendas nur la unu vorton : "jes". Kaj tamen li ne sciis,
pri kio propre sxi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li
komprenis tre bone; sxi gxin elparolis per sia malseka rigardo; sxia
brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen sxia mano estis donita al li.
--Cxu estas vere, Herman? ekparolis sxi nun tiel karese kaj plene je
amo, ke Gering tute forgesis la cxirkauxajxon. Li vidis pli nenion krom
sxi, li auxdis nur sxian vocxon; la tuta mondo sxajnis foresti. Li nun
sentis felicxon, tiu cxi sento lin venkis, li prenis sxian manon. Tiel
varme kiel nenie ankoraux li ekparolis al sxi, li respondis :
--Jes, Ella, jes!
Kaj la du amantoj sin cxirkauxprenis.--Jen! ekkriis Stetten. Cxu mi
ne plenumis mian promeson? Mi plenumis ecx pli ol tion, cxar mi promesis
nur unu vorton, sed Gering nun elparolis ecx tri vortojn!
Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la logxejon de sia amiko,
li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj
blankaj.
Stetten ne bezonis longe demandi.
--Cxu vi iras al la komerca konsilano Balding?
--Jes.
--Kaj kion vi respondos, kiam tiu cxi vin demandos sinjoro jugxisto,
kion vi deziras?
--Nur unu vorton, Stetten!
--Kaj tiu cxi vorto estos?
--Ella'n!
* * * * *