Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis
tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj sxajnis, ke la
stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaux ol gxi por cxiam
estingigxos. Cxio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis
hodiaux sin kolekti en la opero, cxar oni sciis, ke la imperiestro
intencas honori gxin hodiaux per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro
estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.
La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino
brilanta de beleco kaj diamantoj, jxus eniris en sian logxion; lia
sekvantaro en uniformoj de cxiuj koloroj de cxielarko staris en la
posto de la logxio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la
opero komencigxi. Sed en tiu sama momento, kiam cxiu retenis la spiron
en atendado, oni ekauxdis la bruon de vesto; la dua logxio, dekstre
de la logxio imperiestra, malfermigxis, kaj eniris la belega edzino
de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la
kurteno; ne miro, ke cxiu okulo kiel ensorcxita direktigxis sur la
virinon, kiu jxus okupis sian segxon kaj trankvile, kun aristokrata
malsxateco, rigardis cxirkauxen, cxar sur sxiaj brakoj, radiante kiel
fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe auxdis kaj
kiujn la imperiestro vane provis acxeti. Murmuro de admiro kuris tra
la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam
la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo
eniris en la logxion de la ambasadoro N.
--Sxia Imperiestra Mosxto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita
de admiro; sxi demandas, cxu sinjorino la dukino volos havi la bonecon
permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?
En momento la bela brako estis nudigita de la multekostajxo, kaj
kun ekkrio de ravigxo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la
logxio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da
frankoj.
La kurteno falis post la tria akto, levigxis denove al la kvara,
kaj cxiam ankoraux la edzino de la ambasadoro kun boneduka gxentileco
atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra
sin levis kaj foriris, kaj cxiam ankoraux la braceleto ne estis
redonita.
La duko fine farigxis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon
kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klarigxis, kaj la
duko konvinkigxis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton
kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuragxaj
sxtelistoj de la cxefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la
estro de la polico, kaj, antaux ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj
policaj oficistoj trasercxis la tutan Parizon pro la sxtelitaj juveloj.
La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino
en la domo maltrankvile atendis la reporton de sxia braceleto.
Jxus batis la sesa horo, kiam cxe la pordo de la palaco de la duko
forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun
la dukino. Profunde salutante, tiu cxi rakontis, ke oni kaptis la
sxteliston kaj trovis cxe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke
li ne estas sxtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas
en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke
sxi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la
ambaux.
Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la
policisto la duan braceleton. Tiu cxi kun profunda saluto forlasis la
cxambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj songxi pri siaj braceletoj.
Kiam la horlogxo batis la nauxan horon, la ambasadoro, laca de
maldormo kaj en malbona humoro, venis en la cxambron de sia edzino kaj
jxetis sin malespere sur segxon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj
kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.
--Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciigxi pri gxi.
--Kio! ekkriis la sinjorino, cxu vi gxin ne ricevis returne? La
oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la sxtelisto estas
kaptita kaj la braceleto trovita cxe li.
La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun rauxka
vocxo, ke sxi donu al li klarigon.
Sxi gxin faris, kaj gxemegante la duko falis sur la segxon.
--Mi cxion komprenas! li ekkriis. La friponoj sxtelis de vi ankaux
la duan braceleton, cxar ni neniun sendis tien cxi. La homo, al kiu vi
gxin donis, ne estis oficisto, sed ankoraux pli aroganta sxtelisto, ol
la unua.
Kaj tiel gxi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj,
kaj nur per gxemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon,
kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli ricxa, ol li estis, kiam li
sian belegan edzinon levis en la kalesxon kaj ordonis al la veturigisto
veturi al la opero.
* * * * *