(Rakonto de L. DILLING,
tradukita de EDUARD HALL el JOENSUU (Finnlando)).
Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj
kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignajxo de la segxoj estis
origita. Tie sin trovis ankaux multaj etagxaretoj, egale kovritaj per
blua sxtofo kaj ornamitaj per bluaj frangxoj, kiujn najletoj origitaj
firme tenis. Cxirkauxe en la cxambro estis distrita ankoraux multo da
sendifinaj puf-segxoj, aux kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj,
rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj
amaso da nekompreneblaj lacxajxoj kaj penikajxoj. En unu angulo de la
buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al
la interno de la cxambro. Kiam oni sidigxis al la piano, oni sidis tie
efektive kasxita, cxar grandaj foliokreskajxoj sur la ambaux flankoj de
la instrumento formigis vere tropikan lauxbon en tiu cxi malgranda Edeno
de la sinjorino.
Estis trankvile kaj pace en la buduareto, cxar neniu tie sin trovis;
kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta cxambro. Vere, la
origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super gxi, kiel
ankaux super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj sxirmiloj. La
blua silka pordokurteno estis tirita antaux la pordo, sed el la flankaj
cxambroj estis auxdata dancmuziko kaj viva interparolado; cxar tiun cxi
vesperon estis balo cxe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo.
La muziko silentigxis momente, la pordokurteno ekjxetigxis flanken,
kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro.
Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto
kaj la klakcxapelo sub la brako, cxirkauxis sxin; sed sxi forigis
ilin kun mieno de regxino, antauxtiris rapide la kurtenon antaux la
pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Sxia
vizagxo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj,
grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj a la Titus,
portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Sxia tre
dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu
el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj
bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kunigxis en mirinda bonordita
senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize
belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj
lokoj.
Sxi estis bela, kiel sxi kusxis tie, lace etendita sur la kanapo,
ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraux sxi estus, se sxia
vizagxo ne havus tiun malsxateman fieran esprimon. Sxi estis laca de la
bala muziko kaj vanila glaciajxo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta
flatajxo de la frake vestitaj sinjoroj kaj nauxzaj salonparfumoj.
Sxi estis fiera, cxar sxi estis cxiam kutiminta, ke oni sxin starigu
sur piedestalon, cxirkauxatan de genufleksantaj kavaliroj; sed sxi nun
estis jam tute laca de tiu cxi adorado, sxi estis laca esti diino de
balo. Vere, sxi bone sciis, ke sxi prezentis tre belan figuron sur la
piedestalo, cxar sxi estis bela statuo; sed sxi sciis ankaux, ke oni
admiradis la statuon pleje tial . . . ke gxi havis veran origajxon.
Stella Adler--tia estis sxia nomo--restis ne longe ne malhelpata.
La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn,
sed kiam sxi ekvidis, kiu envenis, gxoja rideto eklumis sur sxia bela
vizagxo. La eniranto estis belega sinjorino de cxirkaux tridek jaroj,
kun plena figuro kaj floranta gajema vizagxo. Sxiaj nigraj haroj estis
kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da
blankaj plumoj kaj rugxaj rozoj. Sxi havis sur si veston el vinrugxa
veluro kaj atlaso kun ricxa garnituro da kremkoloraj puntoj. Sxi estis
sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino
de tiu cxi eleganta domo.
--Mi sciis bone, ke mi vin tie cxi trovos, diris sinjorino Breine,
sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi gxojas, ke mi vidas vin cxe mi
tiun cxi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de
unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post
mia edzinigxo, vojagxis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraux en
pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili.
--Se ni nur ne faras maljustajxon al viaj aliaj gastoj, Fanny.
--Ne, nun mi estas absolute ekster dangxero, cxar nun la tuta
bestaro estas en la mangxejo por sin nutri, aux pli delikate esprimite,
por vespermangxi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaux
sur balo, cxu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia
edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektigxo nacia
kaj kusxis en Versailles! Kaj cxu vi ankoraux memoras, ke ni perdis unu
la duan en la premado kaj devis reveni hejmen cxiu aparte?
Stella ekgxemis kaj murmuretis duone por si mem :--Ha, jes! tiun
maskobalon mi ne facile forgesos!
--Sed vi ne volus iom mangxi, Stella?
--Ne, mi dankas, mi ne estas malsata.
--Jes, malkasxe dirate, vi ne multon perdas per tio cxi, cxar tie
estas nek birdo, nek fisxo, aux pli gxuste, estas de la ambaux specoj.
Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensajxo! Oni pakas kune cxiujn
eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni sxargxas el
cxiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni
tion mangxas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi
povas tamen trinki?
--Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi.
--Sur viaj lauxroj, jes! Ha, kian felicxon, aux pli gxuste
malfelicxon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas
disjxetitaj koroj, kiujn la malfelicxaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi
ilin elbalai, antaux ol ni komencos danci, cxar alie oni povas faleti
sur ili! La sinjoroj flugetis ja cxirkaux vi . . .
--Jes, kiel musxoj cxirkaux sukero aux teologo cxirkaux parohxo!
diris Stella kun malsxatema trajto cxirkaux sia bela busxo. La vivopano,
mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edzigxocxasantaj
sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro
mia mono!
--Malsagxulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan
frapon per la ventumilo; cxu vi estas do tiel malbela, aux cxu vi
pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias cxiam, ke juvelo
estas duoble pli bela, kiam gxi estas enkadrigita en oro.
--Ili estas por mi tute indiferentaj.
--Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera.
--Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj
kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj.
--Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas
tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la felicxa
homo sin nomas? Cxu mi lin konas?
Stella mallevis la kapon.
--Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin
revidos neniam!
--Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj
skuis la kapon. Sed oni devigas sin cxiam havi ion por sin turmenti! Se
oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed
cxu vi permesos al mi demandi. . . .
La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris
dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis cxiam
melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfelicxa amo,
kaj ambaux doloroj naskigxis de lia penema partoprenado en la societa
vivo; cxar li trinkadis cxiam grandan kvanton da restoj de vino en la
nokto, kaj tio cxi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da
belaj sinjorinoj, kaj tio cxi malsanigis lian koron. La lastajn estis
permesate al li nur rigardi, sed ne tusxi, kaj tion li nomis "vandalaj
turmentoj", volante diri "Tantalaj turmentoj".
--Cxu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun
malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj
sxultroj de sinjorino Breine.
--Alportu al mi porcion da glaciajxo, diris Fanny.
--Post kvin minutoj mi gxin metos cxe viaj piedoj, sinjorino.
--Mi preferas, ke vi gxin metu tie cxi, sur la tablon!
--Tuj, sinjorino, tuj.
Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.
--La interkomunikigxo estas infekta, sxi diris. Nun la kelneroj ecx
volas esti kavaliroj.
--Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam cxiuj miaj
kavaliroj volas esti kelneroj por mi!
Sxi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj
silkaj kusenoj. En tiu cxi sama minuto la pordokurteno estis jxetita
flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.
La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj
lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto,
kiel sxajnis, ne estis en bona humoro.
--Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia
vizagxo komplezan esprimon.
--Ho, bonege! respondis Stella.
--Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia
edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel jxetata el la
brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!
La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.
--Vi estas, kiel sxajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite.
--Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis
Stella ridetante.
--Kontrauxe, mi estas en la plej brilanta humoro . . .
--Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laux lia
nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien cxi nur por arangxi
disputojn.
--Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.
--Vi ja komprenas, ke mia edzino nur sxercas?
--Mi devas tamen iri en la salonon. Mi sxuldas, jes, la dioj scias,
kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn sxuldojn tiel baldaux
kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto.
Sxi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.
--Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne gxenu vin!
Mi estas preparita por la plej malbona.
--Sed, Fanny kara, mi ne diris ecx unu vorton.
--Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laux via
nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.
--Fanny!
--Mi estas tro bela tiun cxi vesperon, ne vere?
--Vi estas jam tro modesta!
--Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro
jxetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin
tiel bonguste esprimis!
--La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.
--Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.
--Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentigxo estas vidi sian
edzinon, prematan al la brusto de alia, cxirkauxprenatan de lia brako,
sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj!
--Sendanka! kaj tamen gxi estis sur unu el tiuj cxi baloj, ke vi
trovis vian felicxon! Cxu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono
jaro antauxe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita logxejo kaj tamen sen
la plej belega meblo en domo--juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi,
ke esti tute sola en ok cxambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la
homo. Kie tio cxi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?
--Jes, estis sur balo.
--Kaj kie gxi estis, ke vi petis mian manon?
--Ankaux sur balo.
--Tial vi havas nenian kauxzon plendi. Ni vivas bone kune.
--Ho, oni vivas tre bone, kiam oni cxiam veturas al baloj!
--Mi estas laborema edzino.
--Jes, vi mangxas vian panon en la sxvito de via frunto sur cxiuj
baloj de la urbo.
--Sxercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for!
--Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la
komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun sxi
estis metinta sur la tablon.
--Hodiaux vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante
ofendite. La komercegisto sin levis ankaux.
--Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie cxi devos farigxi alia
danco! Li prenis la ventumilon en ambaux manojn kaj disrompis gxin en du
pecojn.
--Vi farigxas cxiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se
vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.
--Mi estus suficxe inklina por tio cxi.
--Ne gxenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna
fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la
porcelanajn vazojn kaj la malgrandajxojn!
Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino,
la komercegisto forjxetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj
volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la
kabineton junan sinjoron.
--Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie cxi.
Li estis altkreska, bela frauxlo kun kuragxa, fiera vizagxo, buklaj
lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aligxanta
pinta barbo.
--Mi ne malhelpas?
Breine sin returnis vive.
--Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis
nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej
bona amiko, leuxtenanto Georgo Felsen, jxus reveninta hejmen el la
eksterlando--Fanny, mia edzino.
--Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas.
--Estas por mi ankaux plezuro farigxi via konato, mia sinjorino!
--Mi auxdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton.
En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun cxi
vesperon sxi estas okaze hejme, cxar sxi donas mem balon.
--Ne auxskultu lin, sinjoro leuxtenanto, li estas nur tiel malica.
--Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaux mia
veturo Parizon.
--Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo;
mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la
antauxa jaro.
--En tiel grandega urbo ne estas mirinde.
--Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris
Fanny.
Georgo sin returnis vive.
--Vi estis en la opera balo, sinjorino?
--Ne, kial . . . kial vi povas tion supozi?
--Tiu maskobalo, kiel sxajnas, faris eksterordinaran impreson sur
vin, diris Breine.
--Sinjoro Felsen estas tiel flamigxema.
--Tio . . . tio estis nenio!
--Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe
malsxati miajn aliajn gastojn . . .
--Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino.
--Malfelicxe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi
frauxlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la sxangxo. Sxi estas
juna, bela, kaj ricxa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj
sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldaux.
Felsen apenaux auxdis sxiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj
pensoj kaj vekigxis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis
sur la sxultron kaj lin premis malsupren sur la sofon.
La komercegisto, metinte siajn ambaux manojn sur la sxultrojn de la
leuxtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn.
--Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo cxe vi,
kiam vi farigxis tiel ekscitita?
--Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone
kiel fiancxigxis kun frauxlino, ne vidinte ecx sxian vizagxon.
--Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi?
--Dum mi promenadis cxirkauxe en la premado de la maskoj, mi
ekauxdis frauxlinan vocxon post mi, dirantan en pura norvega lingvo :
--Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan
figuron en nigra domeno kun nigra masko antaux la vizagxo. Ke sxi estis
juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la
marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidigxis inter la puntoj
de la masko, kaj la brilantaj okuloj--cxiuj tiuj malgrandaj cxarmaj
detaloj estis suficxaj por mi, por autauxsenti ravantan tutajxon.
Mi iris kuragxe antauxen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo,
proponis, ke mi estos sxia kavaliro. Sxi akceptis kun danko mian
brakon : mi estis ja senmaska. Eble sxi konis min el Kristianio. Mian
nomon sxi ne demandis. Ni iradis cxirkauxe, por retrovi sxian amikinon,
kiun sxi estis perdinta en la premado. Ili ambaux havis nigrajn domenojn
sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj.
Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en logxio. Sxi
estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo,
cxampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaux enspiradis per plenaj pulmoj la
aromon de romaneco, kiu trovigxis en nia tuta aventuro. Mi prenis sxian
manon en mian kaj petegis sxin levi la maskon, sed sxi estis nemovebla.
--Ne dissxiru la misteran vualon, kiu estis jxetita sur nian renkonton
kaj kiu aldonis al gxi gxian cxarmon. Ni renkontigxos en Kristianio la
venontan vintron, sxi diris.--Lasu min nun iri, akompanu min nur al
veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, aux sekvi min. Mi konfidas al
via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj
metis gxin sur sxian manon.--Per tiu cxi ringo mi vin katenas, mi
diris; kiam mi vin revidos, ni disigxos neniam. Cxu vi volas gxin porti?
--Jes, cxiam! sxi respondis. Kiam sxi estis en la veturilo, sxi sin
klinis super min kaj kisis min sur la frunto.--Ni renkontos nin en
Kristiano, estis sxiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien cxi venis. Mi iros
en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermangxoj, kaj la diamanta
ringo sur sxia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la
Bethlehemo de la amo."
--Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante.
Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la
sinjorinoj foriris? Cxu ni ne iros al ili?
--Mi preferus resti en paco tie cxi. Estas tiel agrable en tiu cxi
buduaro.
--Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie cxi estas la
plejsanktejo de Fanny, tien cxi venas nur la endedicxitaj!
Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de
cxiuj belaj malgrandajxoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj cxirkauxe en
la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en cxiuj tiuj elegantaj,
kokete distritaj luksajxoj la delikatan manon de edukita virino. Li
haltis antaux la piano.
--Kia bongusta arangxo, li murmuretis. La piano en la angulo estas
cxirkauxata de tropikaj kreskajxoj.
Li sidigxis sur la segxo antaux la piano kaj komencis transturnadi la
foliojn en la notolibro.
Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris.
--Tie cxi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone.
--Mi estas certa, ke li placxos al vi, diris Fanny vive. Li estas
juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la
alilando.
--Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por
trovi ion, per kio li povus dauxrigi vivi! Li farigxos kredeble unu el
miaj plej varmaj adorantoj!
--Kia senhonteco! murmuris Felsen.
--Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris
Fanny incitita.
--Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil
kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de
sia edzino!
--Fi, Stella!
Felsen levigxis, pala, kun kunpremitaj dentoj.
--Nu, diris Stella, irante al la tablo, elsercxu la pekulon, konduku
lin tien cxi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja
leuxtenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn!
Felsen elpasxis.
--Mi estas jam tie cxi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, farigxos
por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon.
Cxe la sono de lia vocxo Stella turnis la kapon. Sxi estis mortpala
kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Gxi estis li, la idealo
de sxia vivo, sxia sekreta fiancxo, kiun sxi nun tiel dolore insultis
kaj por cxiam forpusxis! Sxi rigardis mehxanike sian manon. Felicxe sxi
portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kasxita.
--Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed
mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron.
Sinjorino Breine sagxe decidis rigardi la tutan aferon kiel sxercon.
--La situacio estas vere malagrabla, sxi diris ridetante. Nun estas
jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj sercxas mian
rifugxon en la ventumilo. Kiam gxi estas malfermita, gxi faras la servon
de kurteno, kiu estas antauxtirita, dum la vizagxo faras tualeton. Nu,
nun mi pensas, ke gxi pli-malpi rehavas la gxustan esprimon! Lasu min
prezenti : leuxtenanto Felsen--frauxlino Adler . . . Sed, kara Stella,
vi tiel tremas . . . Sidigxu!
--Tio baldaux pasos. Mi estas iom nerva.
--Mi bedauxras, diris Georgo, ke mi estas la kauxzo . . .
--Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie
cxi kaj flegi la frauxlinon, gxis vi povos konduki sxin, perfekte
refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj sxuldoj de
mastrino min vokas.
Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris
malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu segxo. Stella levis la
kapon kaj diris kun devigita trankvileco :
--Sidigu vin, sinjoro Felsen.
--Mi dankas.
--Diru al mi, cxu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aux cxu ni
estos sinceraj?
--Kiel al vi placxos.
--Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?
--Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia frauxlino. Se
mi vin komprenis gxuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel
malamikon.
--Sed tiam mi jugxis ne konante. Nun, kontrauxe . . .
kontrauxe . . .
--Nun, vi min konas egale malbone.
--Jes, vere, sed . . .
--Sed?
--Sed . . .
--Cxu vi estos efektive sincera, frauxlino?
--Mi deziras nenion pli volonte.
--Sed, trovinte, ke mi estas suficxe malhonta ne tuje fali sur miajn
genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan cxe viaj piedoj, por
poste havi la plezuron--min forpusxi.
--Sinjoro leuxtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia
segxo.
--Cxu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta vocxo post
sxi. Gxi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun
staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciajxo en la mano.
Stella rejxetis sin sur la segxon kaj kasxis sian vizagxon en la
manoj.
--Ne, iru nur!
--Mi alportis nur tiun cxi glaciajxon al sinjorino Breine.
--Metu gxin tie cxi sur la tablon kaj alportu al mi ankaux unu
porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li
murmuretis al si mem.
--Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?
--Ne.
Stella sidis dauxrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, sxia
blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo
rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj
sur sxia sxultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda.
--Frauxlino!
Sxi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj
okuloj.
--Cxu vi havas ankoraux ion nediritan?
--Mi estis tro ekflamigxa, mi estis rapidema, mi volus nur . . .
--Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin
mem, leuxtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!
--Frauxlino!
--Mi kuragxis preni vin por cxasisto de edzigxo, vi kuragxis jxeti
en mian vizagxon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per
enjungado de malfelicxaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Cxu ni nun
estas kvitaj?
--Mi povas nenion diri por mia pravigo.
--Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni
tiun cxi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraux pli malmulte, kial
ni gxin . . . dauxrigus.
--Jes, vi estas prava, frauxlino. Mia efektiva intenco estis inviti
vin por la sekvanta danco.
--Mi dankas. En tiu cxi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom
ripozi.
--Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.
Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.
Stella levigxis. Kiam li estis ekster la pordo sxi falis sur la
sofon, jxetis sin en unu angulon kaj kasxis la kapon en la klarbluaj
silkaj kusenoj.
Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum sxi kusxis
tie kun la vizagxo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua
renkonto, kiun sxi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj
tamen--la sxuldo estis ja sxia propra. Sed eble li ecx ne memoris
ilian malgrandan aventuron,--kaj sxi, kiu konsideradis tiun cxi
ringon, kiun li metis sur sxian fingron, kiel ringon de fiancxigxo,
sxi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj gxin
nutris per sia revado . . . kia malsagxulino sxi estis! Kaj sxi povis
vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraux povus ekzisti!
Sxi levigxis, kaj, detirinte la gantojn, sxi longan tempon rigardis la
ringon. Sxia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu cxi diamanto. En ties
kvieta fajro kusxis mira sorcxo, cxar gxi pruntis sian brilon el la
poezio de la animo. Tiun cxi vesperon gxi ne brilis kiel kutime. Eble la
roso en sxiaj okuloj kauxzis, ke gxia brilo perdigxis. Nun gxi estis nur
la lasta larmo sur la tombo de sxia amo!
--Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la
balo, sxi murmuretis. Sxi ja tenis en sia mano la sxlosilon de la
enigmo, sxlosilon, pri kiu sxi kredis, ke gxi malfermos al sxi la teran
paradizon. Neniu gxin vidis, des pli bone, ecx ne Fanny.
--For, for!
Sxi kuris al la fenestro, por jxeti la ringon sur la straton, sed
sxi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordigxis en sxian
koron, ke sxi ne povis suferi, ke gxi estu dispremata sub la piedoj de
la preterirantoj. Kiam sxi revenis de la fenestro, sxia rigardo falis
okaze sur la porcion da glaciajxo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam
subite venis al sxi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion
da glaciajxo; sxi lasos lin ricevi gxin--kune kun la ringo. Sxi sin
sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, sxi skribis la sekvantajn
liniojn :
Tiun signon portu
Sur mano via!
En mistero restu
La nomo mia!
Kunvolvinte la papereton, sxi sxovis la ringon super gxin kaj
enpremis gxin en la glaciajxon. Sxi lasis la telereton stari sur la
tablo kaj eniris en la salonon, por elsercxi la kelneron.
Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri
kiu la kelnero Olsen diris al sxi, ke tie la glaciajxo staras sur la
tablo. Jxus kiam sxi volis porti la kuleron al sia busxo, sxi rimarkis
la papereton kun la ringo, elprenis gxin el la glaciajxo kaj legis la
versajxon. Traleginte gxin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj
skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian
fingron, prenis la glaciajxan telereton en la manon kaj iris en la
mangxejon al la kelnero.
--Kiu donis al vi tiun cxi glaciajxon?
--La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.
--Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Cxu gxi staras longan tempon en
la kabineto?
--Mallonge, sinjorino. La bela leuxtenanto--mi pensas, ke li estas
nomata Felsen--petis min gxin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi
foriru, kaj sendis min sercxi por li mem porcion da glaciajxo; sed jam
nenio restis.
--Li povas ricevi tiun cxi.
--Cxu mi gxin devas porti al li?
--Ne, mi gxin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj.
--Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata gxentileco! Sed post
tiel mallonga konateco! Gxi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por
lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li
vidu, ke mi ricevis la ringon.
Sxi eniris en la salonon kaj alproksimigxis al Felsen, kiu staris
sola en unu angulo de la cxambro.
--Vi deziris glaciajxon, diris la kelnero. Permesu al via humila
servantino doni gxin propramane al vi.
--Vi estas tro bonega!
Sxi antauxportis al li kokete la glaciajxon kaj lasis samtempe la
diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaux faligis la telereton, dum
liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta sxtono. Neniaj duboj plu! Li
trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj
revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura!
--Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Gxi estas
bela, ne vere?
--Jes . . . jes . . . gxi estas . . . tre bela.
--Gxi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam
mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos cxiam tiun cxi
memorajxon kaj mi cxiam gxin alte sxatos, sxi diris, forirante kun
koketa klineto de la kapo.
Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.
Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la
glaciajxon al Felsen.
--Li gxin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun gxi en la mano.
Jen li estas.
Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj sxajnis esti
ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte
sur sxia mano. Sxi portis ordinare nur sian fiancxigxan ringon. Kion tio
signifas?
Nun sxi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Sxi estis haltigita sur
la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj
lokis sin post la piano, kie sxi sidis, kasxata de la cxirkauxstarantaj
grupoj da kreskajxoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante
sub la lustro, sxi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis gxin. Stella
rigardadis sxin tra la kreskajxoj.
Jes, estis tute certe. Gxi estas sxia ringo; sed kiel Fanny gxin
ricevis? Cxu li vere gxin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton?
Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke sxi ne
rimarkis la eniron de sia edzo.
--Nu, Fanjo, cxu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Cxu vi
estas aukoraux kolera?
Li prenis sxian manon, kiun sxi penis fortiri.
--Vi ja scias, ke se mi estas ankaux iafoje iom viva kaj jxaluza,
tio estas cxar mi vin tiel amas kaj cxar mi timas, mi maljuna urso, ke
mi ne povas fari vin tiel felicxa, kiel vi meritas.
Li karesis sxian manon, sed subite ektremis.
--Kia . . . kia ringo estas tio?
--Gxi . . . gxi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.
--Kiu gxin donis al vi?
--Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny
petole.
--Sed mi lin konas. Cxu diri al vi tiun nomon?
--Vi scias do?
--Gxi estas Georgo Felsen. Mi scias cxion.
Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Cxu Felsen vere estas enamita en
Fanny'n, kaj cxu li, ne oferante ecx unu solan penson al ilia renkonto,
ne penante elsercxi, el kie la ringo venis, senpere gxin metis sur
sxian fingron? Aux cxu Fanny trovis la ringon kaj metis gxin sur la
fingron, por pensigi lin, ke sxi estas la elektita? Sed ne, tio cxi
estis malsagxa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo,
sxi neniam gxin vidis. Oni povus frenezigxi.
La komercegisto falis malespere sur segxon.
--Kaj gxi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min
trompas!
--Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin
trompi! diris Fanny trankvile.
--Ne elturnu vin per malkaraj sxercoj! mi scias nun cxiujn viajn
sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo
en Parizo?
--Ha, Stella babilis?
--Stella nenion diris, sed tiu cxi malfelicxa ringo malfermis miajn
okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.
--Diru al mi, kara Breine, cxu vi efektive ne trinkis tro multe post
la mangxo?
--Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?
--Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas
trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni cxion.
En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado
komencigxis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.
--Cxu sinjoro Felsen estas tie?
--Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaux kelkaj
minutoj, diris Olsen.
--Ne dirinte adiaux al mi! Sed kion do signifas cxio cxi? murmuris
Fanny.
La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la
sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermangxo. Fanny
prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.
La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga segxo. Stella
sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado
kaj sxovado de piedoj.
--Jes, gxi estas efektive animita balo kaj luksa vespermangxo, kiujn
komercegisto Breine donas tiun cxi vesperon, li gxemis. Tiel vigla
dancado dauxrigxas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie
cxi sur la ruinoj de sia felicxo!
Li kasxis la vizagxon en siajn manojn.
--Cxu ekzistas en la mondo pli malfelicxa homo ol mi? li gxemis
lauxte.
Mola mano estis metita sur lian sxultron. Stella staris apud lia
flanko.
--Ekzistas ankoraux unu alia, sxi diris.
--Cxu vi estas ankaux malfelicxa, frauxlino?
--Ho, jes!
--Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.
--Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kauxzo de nia malfelicxo.
--Felsen?
--Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min
forpusxis kaj forgesis pro Fanny, kaj cxio tio post konateco de nur
duono da horo. Cxio estas tiel freneze malsagxa, ke mia kapo preskaux
turnigxas.
--Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri
tio.
--Edzinigita virino--kia senfunda maltauxgeco!
--Gxi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?
--Mi? mi almenaux neniam edzinigxos!
--Mi ankaux neniam faros gxin plu, diris la komercegisto. Mi petos
eksedzigxon.
--Sed eble Fanny estas senkulpa?
--Ne, mi scias, kiel facilanime sxi komencis tiun cxi rilaton, kaj
mi neniam povas havi plu konfidon al sxi.
--Cxio povos farigxi ankoraux bona, sinjoro.
--Neniam, neniam.
Li donis al sxi signon, ke sxi sidigxu. Sxi sin sidigis kontraux li.
--Diru al mi, cxu mi ne estas suficxe maljuna, por povi esti via
patro?
--Mi vin ne komprenas . . .
--Mi opinias, ke ni ambaux staras tute sole en la mondo. Vi ne havas
plu gepatrojn. Cxu vi ne volus farigxi mia adopta filino?
--Tiu cxi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaux
devas precize pripensi gxin.
Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj
Stella'n en viva kaj konfida interparolado, starigxis en la mezo de la
cxambro.
--Vidu, dauxrigis la komercegisto, kiam la eksedzigxo kun Fanny
estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.
--Cxu ni nun eksedzigxos! pensis Fanny.
--Kiel felicxa mi estus tiam, se amika angxelo volus vivigi mian
malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.
Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.
--Nun ili do kune vivos!
Stella donis al li sian manon.
--Estos cxiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via felicxo,
sed . . .
--Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros
mem al li la felicxon, kiun li bezonas.
Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :
--Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Gxi
estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri
mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun cxi vesperon vidas la unuan fojon
antaux miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi gxin faris? Pro malamo al mi
gxi ne povas esti, cxar mi neniam faris malbonajxon al vi; kaj pro amo
al Breine gxi ankaux ne povas esti, sxi dauxrigis preskaux plorante,
cxar cxu iu alia ol mi mem povus esti suficxe malprudenta, por ami tian
sovagxan beston, kiel mia edzo?"
--Fanny, auxskultu min, diris Stella.
--Sed nek al vi, nek al alia prosperos forsxiri lin de mi,--mi
amas lin tro forte, sxi diris kaj jxetis la brakojn cxirkaux lian kolon.
--Lasu min, mi volas disigxi!
--Jes, sed mi ne volas!
En tiu minuto eniris Georgo Felsen.
--Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis
komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi
busxan klarigon.
--Mi foriros, diris Stella.
--Ne, mia frauxlino, kion mi diros, vi povas libere auxskulti. Gxi
eble klarigos mian konduton kontraux vi. Cxar kiam mi nun ree forlasos
mian patrujon, kaj kredeble por cxiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi
kun tro granda maldolcxeco.
--Vi forveturos? demandis Fanny.
--Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti
pli longe tie cxi.
--Kio okazis inter ni . . .?
--Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine.
--Tiu historio ne estas tamen tiel dangxera, respondis Fanny
trankvile.
--Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel sxercon,
diris Georgo. Mi rigardas gxin tute alie. Mi estis tusxita de la
romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figurajxon de
vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun cxi
fantazian portreton.
Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie cxi estis ia
malkomprenigxo kaj ke sxi estis maljusta kontraux ambaux, Georgo kaj
Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti sxajniga.
--Sed, granda Dio, kio min tusxas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis
Fanny surprize.
--Sxajnas, ke vi cxion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento,
kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun cxi fatalan ringon,
mi decidis ankaux forgesi cxion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo
estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis.
--Ho, kiel eksterordinare malgxoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes,
ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio
estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro
Felson, ke via supra etagxo ankaux estas iom en malordo.
--Sed cxu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu cxi diamanta
ringo . . .
--Jes, tiu cxi malfelicxa ringo estas la kulpo de cxio, diris Fanny.
Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi gxin redonas al Vi. Mi gxin
ricevis en porcio da glaciajxo kune kun versajxo. Mi metis la ringon
sur la fingron, kaj de tiu cxi momento cxio estas freneza. Breine estas
freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem
farigxos baldaux ankaux freneza, tio estas kredeble la plej prudenta,
kion mi povas fari.
--Mi neniam sendis al vi ian glaciajxon aux ian versajxon. Vi scias
tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaux unu jaro.
--Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.
Stella elpasxis pli proksime.
--Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun cxi senordigitan
aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo.
--Vi?
--Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi gxin rigardadis kun tiaj
samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj
mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la
vanilan glaciajxon, kaj gxi nun erare venis en la manojn de Fanny.
--Tiel, tamen . . . Ha, frauxlino, kiel vi min faras felicxa!
--Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.
Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la
balan salonon kaj ne plu malsxatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel
bona amuzi frauxlinon Stella dume . . .
Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis
kredeble tre viva kaj interesa, cxar kiam la gastoj cxiuj jam estis for
kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella
sidis ankoraux en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka
kanapo--tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj
sur la sxultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis
nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis gxin vidi, cxar Felsen
tenis sxian manon en la ambaux siaj.
--Nu, diris Breine, sxajnas, ke ni povas gratuli.
--Jes, nun estas cxio en ordo.
--Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente
la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos
ekstran festenon.
Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono.
--Alportu al ni botelon da cxampano.
--Kun glacio?
--Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni cxiuj ricevis jam suficxe de tiu
cxi artikolo. Tiu lasta glaciajxo estis tiel bruliga!
La cxampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la
novaj gefiancxoj trinkita.
--Mi petas ankaux la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero
Olsen; mi estas ankaux fiancxigita!
--Ho, kun kiu?
--Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.
--Kiam tio farigxis?
--Antaux kelkaj minutoj, sed ni konatigxis unu kun la dua jam antaux
longe, cxar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune cxe invitajxoj.
--Sed tiun cxi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.
--Jes, sxi staris en la kuirejo, kaj sxi estis tiel dolcxa, kaj tiam
mi diris, ke mi sxin amas, kaj tiam sxi min cxirkauxprenis, kaj tiam mi
tiel blankigxis, cxar sxi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan.
Ho, estis tiel Die bonege!
Olsen mallevis la okulojn kun dolcxa melankolia rideto kaj flugetis
en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.
Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison
sur sxian manon kun la brilanta sxtono, kiu nun farigxis la stelo de lia
felicxo.
Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la sxultrojn pro la
romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos
en la mondo--kaj gxi ekzistos tie gxis la mondo pereos--tiel longe
ankaux la romaneco vivos.
* * * * *
V