LA NIGRA VIRINO

(El la lingvo sveda tradukis B. G. JONSON EL OESTERSUND)

En la vojagxo, kiun mi entreprenis antaux nelonge de Cxikago al

Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormigxis en la mateno, ke la vagonaro

haltis. La kelnero rakontis, ke gxi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis

min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas cxe malgranda stacio

sur la kampo. Mi eniris en la mangxosalonon kaj matenmangxis kaj poste

promenadis sur la perono.

Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis

kaj babilis kun li kelkan tempon pri la masxino. Kiam mi proponis al li

cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan

kaverneton de lia lokomotivo.

La estro, bela, granda viro en la agxo de 40 jaroj, klarigis al mi,

kiel oni uzas la apartajn partojn de la masxino. Cxio, kio nur povis

esti briligita, radiis kiel la suno; cxar la lokomotivestroj estas egale

fieraj, kiam iliaj masxinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam sxiaj

cxambroj estas ordigitaj.

--Kia ornamo tio cxi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu

estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la

mureto. La estro ridis. Gxi estas malpli ornamo ol memorajxo, li diris;

mi gxin pendigis tien cxi, cxar gxi savis mian vivon kaj la vivon de 250

aliaj homoj.

--Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.

--Mi gxin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaux la

forvojagxo.

Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis

min al la auxskultado.

--Gxi okazis antaux nelonge, komencis la estro, antaux nur unu jaro,

en printempo. Mi vojagxis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun

saman masxinon, kiel nun,--la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama,

kiun mi havas nun,--Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema

kredi spiritojn, songxojn kaj antauxsignojn. Komence mi ridadis je lia

malprudenteco, sed nun mi jam ne sxercas tiel multe pri li,--de tiu

tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.

Mi devis forlasi M. cxirkaux la unua horo matene kaj esti en S. je

la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis

per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la

lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.

Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li

diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam

felicxe en S.

Mi ridis kaj demandis :--kio tiel malkuragxigas vin en tiu cxi

nokto?

--Mi sentas, ke io okazos, li diris.

Por diri la veron, mi ankaux sentis min iom malkuragxa mem.

La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj

konsistis preskaux nur el personvagonoj. Mi farigxis nerva cxe la penso

havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj.

Mi ridis je mi mem pro mia malkuragxo, kiam mi unuigis la lokomotivon

kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke cxio estas preta. La

signo eksonis, kaj ni ekvojagxis en la blovegadon. La mallumo estis

netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antauxajxo de la lokomotivo

estis distrata antauxen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron

kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antauxen,

kiel furioj.

Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis

precize, cxu cxio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Cxio

estis bona, kaj ni veturis pluen.

La mallumo farigxis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis

ankoraux per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan

antaux ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran

mantelon, kiu flugis en la blovado. Sxi jxetis siajn brakojn posten kaj

antauxen, gxis sxi nevidebligxis.

Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu

staris antaux la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo,

Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj!

Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro,

kiun mi vidis.

Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super

profunda rivero.

Mi farigxis pli nerva ol antauxe. Ni veturis rapide, kaj signo estis

donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima

de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi auxdis, ke Jim ekkriis.

Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en

la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem.

Tie sur la reloj montrigxis tiu sama giganta virino, kiel antauxe,

jen trankvila, jen en la plej sovagxa danco.--Frank, murmuretis Jim

kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la cxielo, ne faru tion cxi!

Ne iru, antaux ol vi scias, ke cxio estas en ordo!

Mi ne povis kontrauxstari al la penso haltigi la vagonaron kaj

malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaux ni haltis, mi

povis auxdi la akvon, kiu mugxis en Rock Creek rekte antaux ni. Kiam mi

eliris el la masxino, la konduktoro venis al mi renkonte.

--Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita.

Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli

malproksime ol unu metron aux du antauxen super la reloj. Mi nenion

vidis, sed diris :--Mi ne scias, kio estas, sed sxajnis al mi, ke mi

vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi

signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita.--Cxu vi

estas freneza, Frank? li diris.--Oni gxin preskaux povus kredi. Sed ni

estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori.

Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antauxen. Jim ricevis la ordonon

gardi la masxinon. Sed apenaux ni faris kelkajn dekojn da pasxoj, ni

haltis, rigidigitaj de teruro. Antaux niaj piedoj estis profunda fauxko,

kie la rivero mugxis, sxveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin

returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovagxaj

turnoj. La konduktoro rigardis antauxe la fauxkon, poste min.

--Cxu tion cxi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?

--Jes.--Io alia, ol felicxo, nin savis tiun cxi nokton.

Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja

animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis

dekokjara junulo el Cxikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el

ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj

enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie.--Tie cxi estas nia

nigra virino! diris la Cxikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu

sama insekto, kiun vi vidas sub tiu cxi vitro. Kiam mi malfermis la

lanternon, gxi flugis kontraux la reflektoron.

Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis

antaux la elektra lumo, gxi jxetis ombron, kiu similis virinon,

svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel gxi eniris, sed kredeble gxi

eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel

ajn gxi estis, gxi savis nian vivon per tio, ke gxi min timigis per tiu

nigra virino.

Jen estas la kauxzo, ke tiu cxi malgranda insekto estas sub vitro kaj

en kadro. Tio cxi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per

tiu cxi insekto. Jes, vi nomas gxin okazo,--mi kredas, ke gxi estis

sendajxo de Dio.

--Cxio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa

stacio, portante paperon en la mano.

Jim, la hejtisto, venis en la masxinon kaj mi en mian vagonon.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 28 / 218 题