Suferante de senpacienco, sxi pasigis la tagon kaj la sekvantan
nokton, kaj matene frue sxi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraux
iris nenia vagonaro : timante malfrui, sxi atendis du horojn la tempon
de forveturo,--kaj, enirinte fine en la vagonon, sxi sidis kvazaux
sur pingloj, cxiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la
neelporteble malrapidan, laux sxia opinio, iradon de la vagonaro kaj la
masxiniston kaj la konduktoron kaj entute cxiujn servantojn de fervojo,
forgesinte en sia malpacienco, ke sxia Arturo ankaux servas sur fervojo.
Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono
sxi ekauxdis la longe atendatan vokon de la konduktoro "stacio B., la
vagonaro staras dekkvin minutojn!" Kun eksterordinara viveco, kiun eble
envius ecx dekkvinjara knabino, sxi elsaltis el la vagono,--kaj sxi
tuj ekvidis Arturon, kiu ankaux sxin rimarkis kaj jam rapidis al sxi
renkonte. Li sxin cxirkauxprenis kaj karese kisis.
--Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis gxoje. Sinjorino
Anneto de ekscito ne povis ecx paroli. Sxi auxtomate sin apogis sur la
brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge sxin
sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kalesxon, li mem sidigxis
kaj delikate cxirkauxprenis sxian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto
sentis kapturnon de ravo. La maljuna cxevalo uzis cxiujn siajn fortojn,
por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu cxiuminute batadis
gxiajn malgrasajn flankojn,--gxi svingadis la voston, spirblovadis
kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kalesxo kun
lauxta krakado ruligxadis sur la malbona pavimo kaj fine, laux la montro
de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis
al sinjorino Anneto elrampi el la kalesxo kaj kondukis sxin tra malpura
malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante
al sxi, ke la cxefan parton de la domo oni en tiuj cxi tagoj komencos
rebonigi kaj ke, dank' al tiu cxi cirkonstanco, li devas dume "iel"
lokigxi en flankajxo.
--Por mi, diris Arturo, kiel por frauxlo, estas tute egale, kie ajn
mi logxas,--vi do min ne mallauxdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis
fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistajxo--
viro aux virino, tre malfacile estis ekkoni--malpurigita, cxifona.
Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan
cxambreton kun desxiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu cxi
cxambreto prezentis kredeble la gastocxambron, cxar apud la muro inter
la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra sensxeligita vakstolo,
antaux la kanapo estis ronda tablo kaj apud gxi de unu flanko segxo tute
ligna, de la dua flanko--segxo kun leda kuseno; ankoraux unu segxo, en
kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj cxi en
la tuta cxambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis
cxirkauxen.
--Vi ne atendis vidi min en tia malricxegeco? demandis Arturo.
--Malricxeco ne estas malvirto, respondis Anneto.
--Jes, sed gxi estas pli malbona, ol malvirto, kun gxemo diris
Arturo : almenaux mi plivolus esti ricxa. En la nuna materiala tempo
ricxeco estas unu el la plej necesaj kondicxoj de felicxo, cxar nur gxi
donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera felicxo.
Sinjorino Anneto singardeme sidigxis sur la kanapon, kaj Arturo
eliris, por ordoni tagmangxon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj
sidigxis apud sinjorino Anneto. Sxi karese prenis lian manon kaj diris
kun sincera partopreno :
--Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo,
post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiligxi al via nuna
sorto! . . .
--Jes, mia amikino, kun profunda gxemo respondis Arturo : komence
estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia
ekzistajxo, ke sxajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi :
mi mem tion cxi spertis. Nun mi tiel kunvivigxis kun mia situacio, ke
mia tuta pasinta vivo, al mi sxajnas, estis nur ia mirinda songxajxo,
sendita al mi de iu sorcxisto.
--Kaj cxu efektive vi neniam bedauxris tiun cxi songxajxon? Kaj
la ricxegeco, kiun posedis via patro, cxu efektive vi ecx gxin ne
bedauxris?
--Antauxe mi neniam pensis pri ricxeco, cxar gxi ne estis al mi
necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .
--Kial do nun estas alia afero?
--Arturo pasie cxirkauxprenis sinjorinon Anneton kaj komencis
senfine sxin kisi.
--Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon,
kiun mi povas atingi nur ekricxigxinte,--tial mi nepre devas ricxigxi,
nepre, nepre! . . .
--Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per
honesta vivo estas tre malfacile ricxigxi.
--Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion cxi atingi.
--Ne, mia amiko, tion cxi vi ne povos fari.
--Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaux la espero min ne forlasas.
--Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe
ekinteresite.
--Mi ecx jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli
bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.
--Sed kia do estas tiu cxi entrepreno.
--Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre
bonan bienon, kiu estis vendita pro sxuldoj. Tiun cxi bienon acxetis unu
mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaux nelonge eksciis, pruntis
de mia patro kvindek mil rublojn laux kambioj. Tiujn cxi kambiojn mia
patro, ankoraux antaux sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la
Moskva Granda Jugxejo, kiu decidis, ke tiu cxi enkasigo estis komencita
tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li
pagi tiun cxi sxuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton;
poste li baldaux forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun cxi
sxuldon : almenaux al mi li nenion parolis pri gxi. Mi eksciis pri tio
cxi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero,
ke tiu cxi afero gxis nun ankoraux trovigxas en la Moskva Jugxejo. Kaj
jen mi decidis relevi tiun cxi aferon. Sed jam cxe la unuaj pasxoj mi
renkontis preskaux nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton
kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed
al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .
Arturo ne finis sian penson, cxar lin interrompis sinjorino Anneto,
fajre lin ekkisinte.
--Karulo mia, sxi diris : plenumu mian unuan peton!
--Ho, jam antauxe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis
Arturo : por vi mi estas preta cxion fari,--nur ordonu!
--Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas ricxa,
sed mi gxoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi
bezonas?
Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antauxe
doninte vorton, li sxajne ne sciis, kion li devas respondi.
--Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas
la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .
--Sed via vorto?
--Pardonu, mia amiko, mi donis gxin en rapideco, mi ecx ne povis
pensi, ke vi min petos pri tio cxi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne
povas! . . .
--Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi
min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne
donacas al vi tiun cxi monon, mi gxin pruntas. Cxu estas al vi pli
agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon?
Kaj fine--cxu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi
entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaux
por vi mem,--tiu cxi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru,
kiom vi bezonas?
Arturo ankoraux sxanceligxis, sed post kelka tempo, cedante al sxiaj
admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino
Anneto kvankam ne atendis auxdi pri tia tre granda por sxi sumo, tamen,
vidante, ke sxia Arturo sendube gajnos la aferon, sxi tute ne domagxis
la monon,--kontrauxe, sxi estis ecx gxoja, ke sxi povas helpi al
Arturo, kiun sxi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis
en viva gaja parolado pri la estonteco,--sed venis la vespero, kaj
sinjorino Anneto forveturis en K-n.
En tiu sama semajno Arturo ricevis per la posxto mil rublojn, kaj
de gxojo li ecx iom pli, ol ordinare, dibocxis en unu el la B-aj
restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.
V
Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne
provis kompreni la kauxzon de tiel longedauxra silento kaj forte
maltrankviligxis. Fine Arturo skribis al sxi longegan leteron, en kiu
li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris
antauxen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena
sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu
kauxzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis ecx unu minuton
liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi
eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la
letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis,
kaj petis sian "belan angxelon" alsendi al li ankoraux mil rublojn, por
ke li povu prepari diversan necesajxon por la edzigxo.--Sinjorino
Anneto estis tre kontenta, ke sxia honesta amiko estas tiel senceremonia
rilate sxin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte
kune kun tio cxi plej aman, plej karesan leteron,--kaj sxi mem solene
anoncis al cxiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke sxi jam estas fiancxino.
Cxiuj sxin gratulis, cxiuj tre ekinteresigxis kaj demandis sxin, kiu
estas sxia fiancxo, kie sxi konatigxis kun li, kie li logxas k. t. p.
Cxiujn tiujn cxi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio cxi estas
sxia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la felicxa,
gaja sinjorino Anneto komencis pretigxadi al la edzinigxo. Sxi kuradis
de unu magazeno al alia, sxi acxetadis sxtofon por vestoj, tolon; sxi
mendis edzigxofestan veston, acxetis edzigxofestajn kandelojn. Post du
semajnoj sxi jam cxion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis
atendi sian fiancxon. Sed la stranga fiancxo denove nenion skribis.
Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio cxi nenian signifon,
pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraux unu monato, pasis
dua,--sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion
respondis. Sxi jam forte maltrankviligxis. En sxia imago sin prezentis
plej teruraj pentrajxoj : jen sxi vidis, ke sxia Arturo estas malsana
--eble ecx mortas, kaj apud li neniu alestas; jen sxi pensis, ke li
perfidis al sxi kaj ekamis alian virinon. Sxi per cxiuj fortoj penis
forpeli de si tiujn cxi mallumajn pensojn, kaj cxiam konsolis sin per
tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al
sxi, aux eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta
atendado pasis ankoraux du monatoj, en la dauxro de kiuj la malfelicxa
fiancxino ne havis ecx unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la
paciencon, sxi mem forveturis en B-n.--Alveturinte tien, sxi venis
al la konata dometo. Kia do estis sxia mirego, kiam sxi ekvidis, ke la
fenestroj en tiu cxi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur
la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis
skribita : "tiu cxi domo estas vendata". Sxi staris senmove kaj eble jam
centan fojon legis tiun cxi mallongan anoncon. Subite sxi ekauxdis ies
fortan malagrablan vocxon kun hebrea akcento :
--Eble vi volas acxeti tiun cxi dometon? Bone, tre bone, la dometo
estas inda, ke vi gxin acxetu.
Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaux sxi staris ia hebreo,
li ridetis kaj pincxis sian akran barbeton.--Cxu iu logxas en la
flankoparto? sxi demandis la hebreon.
--Ne, nun tie logxas nur la gardisto, sed antaux du aux tri monatoj
tie logxis unu sinjoro . . .
--Kie do estas nun tiu cxi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis
lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .
--Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li ecx ne estas
sinjoro, sed fripono, sxtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .
Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Sxi staris,
kvazaux frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Sxia Arturo . . .
Dio, Dio! . . . Sxi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.
--Cxu vi povas al mi priskribi lian eksterajxon?
--Eksterajxon? Malbonan eksterajxon li havas, respondis la hebreo,
kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj
sxtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . .
La hebreo rakontis al sxi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis
du aux tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj
malaperis, oni ne scias kien.
En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun
dispremita koro, revenis en K-n. Sxi multe kaj longe suferis : en la
dauxro de kelkaj monatoj sxi preskaux tute ne eliradis el sia cxambro,
malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis sxian amon, kaj bedauxrante
sian senrevene perditan monon.
*
* *
Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre sxangxigxis : sxi farigxis pli
maljuna, sxia vizagxo flavigxis, kaj sur gxi aperis multaj maljunulaj
sulkoj; en la busxo mankis multaj dentoj; sxi gxibigxis; sxia kapo kaj
manoj cxiam tremadis, la okuloj malfortigxis. Du malgrandaj cxambraj
hundetoj farigxis la escepta objekto de sxia amo kaj aldoniteco.
Cxiutage post la tagmangxo sxi kondukadis siajn amatajn bestojn
promenadi.
Unu fojon sxi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj,
enforgxitaj per katenoj kaj cxirkauxitaj de forta grandanombra gardo.
Vidante en tiu cxi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam
reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj sxi ekauxdis konatan mokan
vocxon :--Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis.
Kiam do estos nia edzigxo? Sxi ekrigardis kaj kun plej granda teruro
ekvidis Arturon! . . .
Sin mem ne komprenante de tumulto, sxi alkuris hejmen, kaj de tiu
tempo sxi jam por cxiam cxesis promenadi, plivolante restadi dome kaj
amuzigxadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.
* * * * *