III

Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaux forgesis sian vojan

aventuron, kaj ecx la vizagxo mem de sxia voja kolego komencis iel

mallumigxi en sxia memoro,--kaj jen subite sxi ricevis leteron. Sxian

koron kvazaux io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitigxo sxi

dissxiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, sxia antauxsento

ne trompis sxin : la letero estis de li! Sxi avidege komencis legi. Jen

kion skribis Arturo : "Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun cxi nevolan

senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris

ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel

plej sanktan legxon. Sed mi korege petas pardonon, mia angxelo, se tiu

cxi malgaja historio vin malgxojigos. Mi devas komenci de malproksime.

Mi naskigxis en la cxirkauxajxo de Moskvo en genta patra bieno. Mia

patro estis tre ricxa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed

bedauxrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi--lia sola filo

kaj heredanto de lia tuta grandega ricxeco. Li ekiris vojagxadi kaj

prenis kun si ankaux min, tiam ankoraux dekkvinjaran knabon. Kiam ni

estis en Parizo, li enamigxis en unu belan kantistinon, edzigxis je

sxi kaj acxetis por sxi ricxan bienon en la cxirkauxajxoj de Parizo,

kie ni ankaux enlokigxis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla :

mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna logxado komencis

min malami kaj baldaux ekscitis kontraux min mian patron, kiu sxin

senfine amis kaj plenumadis cxiujn sxiajn kapricojn. Post duono da

jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same,

kiel sxi kondutis, estante ankoraux kantistino, en li do sxi vidis

ne edzon, sed simple homon, kiu devas sxin provizadi : sxi sencxese

postuladis de li monon, kiun sxi elspezadis eksterordinare rapide,

dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Sxi preskaux cxiutage

mendadis por si cxiam novajn ornamojn kaj cxiusemajne devigadis mian

patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kalesxistoj,

orajxistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia

ricxeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon

kaj decidis serioze interparoli kun la edzino,--sed sxi tiel bone

lin renkontis, ke li por cxiam forlasis la deziron interparoli kun

sxi kaj, eksilentinte tute, humiligxis al sia sorto. Per tia maniero

lia tuta ricxeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia

malfelicxa patro flnis la vivon per memmortigo,--kaj lia edzino

farigxis kromvirino de iu bankiero.--Post la morto de la patro mi,

dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraux

unu nia genta bieno, en kiu mi enlokigxis kaj komencis min okupi per

vilagxa mastrajxo. Tiel pasis du jaroj, en la dauxro de kiuj mi, tute

ne sciante mastrumi, tiel malbonigis cxiujn miajn aferojn, ke fine

mia bieno pro sxuldoj estis vendita per publika vendo, mi farigxis

preskaux almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon

sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . .

Kiam mi havis la agxon de dudek du jaroj, mi edzigxis je unu bela juna

frauxlino . . . Ho, kiel doloras mia malfelicxa koro cxe tiu cxi sxargxa

rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne

estis al mi sorto longe gxui tiun cxi felicxon . . . Post du monatoj de

nia edzigxo (per cxiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun cxi teruran

momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla

amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu cxi loko la plumo elfalas el miaj

manoj, mi ne havas forton dauxrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu

tiun cxi teruran pentrajxon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de

tiu cxi malnobla virino, kvazaux de pesto, kaj de tiu tempo mi jam sxin

ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke

sxi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de sxia amanto, kiun sxi

trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia

disrompita vivo.--Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe

da felicxo. Varmege vin amanta via Arturo."

Traleginte tiun cxi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian,

kion sxi mem komence ne povis kompreni. Tiu cxi sento ne estis ordinara

partopreno en la sorto de proksimulo, gxi ne estis ankaux sento de

kompato al malfelicxa homo,--ne, gxi estis io multe pli forta : gxi

estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraux sia propra volo en

la profundajxo de la animo tion cxi konfesis. Sxi decidis tuj respondi

la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro

signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun sxi ricevis, kiel

heredon, ankoraux de sia avino. Jen sxi en tiu sama tago vespere sin

ensxlosis en sia cxambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da

posxta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, sxi en la komenco priskribis

sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke ecx sxi mem ekploris,

tralegante la produkton de sia libera fantazio,--kaj poste jam sxi

alpasxis al vasta klarigo de sia amo, kiun sxi esprimis senfine pli

bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj

la atente cxirkauxkudrita multekosta sendajxo estis forportitaj en la

posxtan oficejon,--kaj post tri aux kvar tagoj matene sxi ricevis jam

de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco gxis la fine estis

plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj

ekkrio kune kaj simple de demandoj,--sed ordinaraj punktoj kaj komoj

preskaux tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en

B-n, por "per sia apero cxirkauxlumigi kaj sanktigi la malluman neston

de malfelicxa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon" . . .

Traleginte tiun cxi leteron, sxi decidis la sekvantan tagon kun la

matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo sxi sciigis pri tio

Arturon, por ke li povu sxin renkonti.

Fundamenta Krestomatio · 第 26 / 218 题