Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la
malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre
oportunan kanapeton, sxi volis ekdormi, dezirante almenaux per tio cxi
sin liberigi de sxin premanta sxargxa impreso de morto,--sed subite,
rigardinte okaze la plankon, sxi vidis ian libron, forgesitan kredeble
de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis gxin kaj malfermis : tio
cxi estis franca tradukita romano sub la titolo : "Terura sekreto".
Sxi estis tre gxoja je tiu cxi neatendita trovajxo kaj komencis avide
legi pagxon post pagxo. La romano estis tre interesa : en gxi estis
teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfelicxa amo, per unu
vorto, en gxi estis cxio, kio devas esti en gxusta romano,--kaj
entute en la romano estis tia miksajxo, ke sinjorino Anneto nur kun
granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun cxi mirindan
produktajxon de la genia auxtoro. Tiu cxi malfacila laborado de la kapo
lacigis la malfelicxan legantinon, kaj sxi ekdormis . . .
Jen sxi songxas, kvazaux sxi estas ankoraux tre juna knabino. Sxi
senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie sxin amas.
Sed la kruela patro elektis por sxi malbelegan, maljunan, senharan
baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de sxia patro kaj
per tio cxi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimigxas :
jam estas difinita la tago de edzinigxo kun la barono . . . La patro
sxin ensxlosis en malgrandan cxambreton kaj alstarigis al sxi maljunan
diablistinon servantinon, kiu atente sxin gardas kaj ne permesas al
sxi ecx pasxon fari libere,--kaj sxi, malfelicxa ofero de la patra
krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas ecx sciigi lin,
sian amatan, pri sia terura situacio! . . . En malespero sxi sxiras
siajn harojn, sin jxetadas en la cxambro, kaj fine, tute frenezigxinte,
sxi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj . . . ho
mirindajxo! . . . sxi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas,
flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorcxa kalesxo al la rando
de la mondo, al plej felicxa Arkadujo . . . Jen jam estas proksime, al
sxi jam blovetis felicxo . . . Sed subite post ili farigxis forta bruo.
Ili rigardas kaj . . . ho, teruro : persekuto! . . . Sur nigra flugila
cxevalo rapide flugas la barono! . . . Minace brilas liaj verdaj okuloj,
liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj
kurbaj ungegoj estas etenditaj antauxen . . . Lia forta cxevalo flugas
kun rapideco de sago, distrancxante kun fajfo la aeron per sia largxa
fortika brusto . . . Ankoraux unu momento, kaj la geamantoj nepre devas
perei! . . . La juna frauxlino pli proksime sin alpremis al sia karulo,
cxirkauxprenis lin, li forte, dolcxe sxin kisis kaj . . . sxi vekigxis.
En la preskaux tute malplena vagono estis mistera duonlumo : kelkaj
lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraux brulantaj estis kovritaj per
mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaux cxirkauxlumis du aux
tri dormantajn veturantojn.
Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas sxian manon, kaj nur
nun sxi ekvidis starantan antaux sxi sur genuoj ian nekonatan viron,
kiun sxi, mem ne komprenante per kia maniero, forte cxirkauxprenis
per la maldekstra libera mano . . . Sxi eksaltis, kvazaux pikita de
serpento, kaj kun teruro rigardis cxirkauxen : en la vagono estis tute
silente.
--Kion vi volas, sinjoro?
La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al sxi la
manojn.
--Pardonu! li murmuretis : pardonu, se mi vin nevole ofendis . . .
Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis . . . Ho,
pardonu, pardonu min! . . .
Kaj li ree starigxis sur la genuoj, kaptis sxian manon kaj alpremis
gxin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto sxajnis, ke tio cxi estas
ankoraux songxo . . . Fine sxi mallauxte liberigis de li sian manon.
--Levu vin, pro Dio! kion vi faras? sxi diris al la nekonato : ni ja
povas farigxi objekto de atento por cxiuj veturantoj!
Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis
trankviligxadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por
sxi dangxera, sed, kontrauxe, li mem timas ion, sxi tute trankviligxis
kaj ecx ekinteresigxis je tiu cxi neatendita aventuro kaj ankaux je
la mistera nekonato, kiu silente sidis antaux sxi sur la kanapeto.
Sinjorino Anneto sin levis, forsxovis la kurteneton de la plej
proksima lanterno kaj, dank' al gxia lumo, ekvidis antaux si belan
kaj eksterordinare simpatian viron en la agxo de cxirkaux 35 jaroj.
Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forjxetitaj
posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizagxo
kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro
lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni,--sed tiu cxi sento
havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke
sxi suficxe ofte renkontadis tiun cxi belulon sur la strato en K.,--
kaj sekve li estas al sxi iom konata. Sxi decidis ekparoli kun li.
--Pardonu, sxi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre
volas scii, kiu vi estas. Al mi sxajnas, ke mi vin renkontadis en K.,
kaj tial . . . tial via vizagxo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj
pro kio vi veturas?
La nekonato ekgxemis.
--Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio,
respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi
ne havos suficxe da tempo, por kontentigi vian scivolecon,--sekve oni
ne devas ecx komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfelicxa
homo en la tuta mondo, mi estas de cxiuj pelata, de cxiuj malamata
kaj de neniu amata . . . Cxiujn viajn demandojn : de kie mi veturas,
kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne
scias! . . . Kaj la nekonato, kasxinte la vizagxon per la manoj, restis
en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto troplenigxis per
kompato al tiu cxi malfelicxa homo : sxi jam estis preta ekplori.
--Rakontu al mi vian malgxojon, sxi diris kore : per tio cxi vi eble
faciligos vian animon.
La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.
--Ho, kiel mi estas felicxa! li ekkriis kun profunda sento : Mi
auxdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie
amas! kiun mi . . .
--Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciigxu!
rigardu min : cxu oni povas enamigxi en tielan maljunulinon?
--Mi ne diris, ke mi enamigxis, rediris la nekonato, denove prenante
sxian manon : ne, mi jam longe cxesis enamigxadi, sed mi ne perdis
ankoraux la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . .
--De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu
vi estas?
--Vi min ne konas kaj kredeble neniam auxdis mian nomon. Mi estas
Arturo de . . .
--Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!
Sinjorino Anneto rememoris, ke la cxefa heroo de la romano, kiun sxi
trovis antaux nelonge tie cxi en la vagono, ankaux estas "Arturo". Sxi
kredis je diversaj antauxsignoj, kaj tiu cxi egaleco de la nomoj sxin
forte ekfrapis : sxi vidis en gxi ian antauxsignon de la cxielo mem.
--Jes, dauxrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin
ekkonis preskaux antaux du jaroj (per kia maniero--mi ne diros),
kaj de tiu sama tempo mi amas vin per cxiuj fortoj de mia animo! De
tiu tempo mi cxiam sercxis renkonti vin, kaj al tiu cxi celo mi tre
ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kauxzoj, pri kiuj mi ne
kuragxas paroli, mi ne volis konatigxi kun vi . . . Sed fine mi decidis
fari tiun cxi dangxeran por mi pasxon kaj . . . nun mi jam tute ne
bedauxras tion cxi, cxar mi estas multe rekompencita!
Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta
koro auxskultis liajn flamajn parolojn.
--Mi ne volas lacigi, li dauxrigis, vian atenton per rakontado pri
mia tuta malgaja vivo,--kaj tio cxi ecx ne estas necesa : nia okaza
konateco finigxos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn
flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj
estos jam K . . . Tial ne estas gxustatempe ecx komenci! . . .
--Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe
partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin,
sinjoro, diru al mi vian malgxojon! . . .
En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo
etendis al sxi la manon.--Adiaux! li diris kun tremo en la vocxo :
ankoraux unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!
--Cxu efektive nia konateco nur per tio cxi finigxos? kun sincera
malgxojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian
manon.
--Tio cxi dependas de vi, respondis Arturo.
--Sed kion do mi devas fari? Mi ne logxas aparte en mia propra domo,
kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .
--Tio cxi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro
veturas reen en B., kie mi logxas. Sed se vi deziras fari min senfine
felicxa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti
en mia malricxa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . .
Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron,--sxi
donis al li sian adreson, prenis de li lian,--kaj ili disigxis amike.