ARTURO

(Rakonto de V. DEVJATNIN.)

I

Sinjorino Anneto, kvankam suficxe matura en sia agxo (sxi havis

preskaux 50 jarojn), tre bone ankoraux sin konservis, almenaux laux

sxia ekstera vido oni ne povis sxin nomi maljunulino : la koloro de

sxia vizagxo estis cxiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj,

ke iafoje ecx nevole naskigxadis tre ofenda por sxi suspekto. Sinjorino

Anneto, laux la volo de la sorto, gxis nun ankoraux estas frauxlino,

sed . . . sxi estas jam vidvino! . . . Sxi mem rakontis al mi (mi gxis

nun estas sxia amiko), ke sxi perdis sian junan belan edzon tuj post

la edzinigxo; apenaux la junaj geedzoj revenis el la pregxejo, sxia

edzo falis kaj mortis! Al li farigxis kredeble dissxiro de koro, tro

multe plenigita de amo. Dank' al tiu cxi okazo la malfelicxa sinjorino

restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo.

De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis

jam tempon tute malvarmigxi, sed edzinigxo entute tiom sxin timigis, ke

sxi decidis senrefare jam eterno resti frauxlino kaj ecx jxuris sankte

plenumi tiun cxi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis sxin

ankoraux unu fojon facile tusxi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.

Fundamenta Krestomatio · 第 24 / 218 题