LA FORGESITA PIPO

Rakonto de A. EDELMANN.

Tradukis I. KAMINSKI.

En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj pasxoj iris sur la

kota strato de la vilagxo Vindirkovo unu vilagxano, havanta la agxon

de cxirkaux tridek jaroj; sed sxajnis, ke li estas multe pli maljuna.

Li portis dissxiritajn lankitelon kaj cxemizon, tra kiuj elrigardis

la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona--unu fliko sur

alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo

maldece sidis dissxirita, grasmakulita lana cxapo. Lia bruna senforma

malsobra vizagxo, sur kiu ankoraux restis signoj de antauxa beleco,

estis tuta kovrita per rugxaj sxvelaj aknoj; la okuloj estis rugxaj kaj

elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizajxo. . . . Per

unu vorto, jam laux la sola eksterajxo de la vilagxano oni povis jugxi

pri la dibocxa vivo, kiun li kondukis.

Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu cxi vilagxano, Doroteo

Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu

cxi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de

sia edzino. Lian domon oni antaux nelonge vendis publike por depagaj

mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis cxe

li, li farmigis gxin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno.

De frua mateno gxis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la

drinkejo, kaj cxion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la

drinkejmastro Vavilo Panfilovicx, kiu pro sia boneco ne abomenis ecx

cxifonon. Nia Doroteo Nilov ankaux estis malbona edzo kaj patro. Li

neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino

Malanja devis akiradi la mizeran cxiutagan nutrajxon por si, sia edzo

kaj infano--dujara bubeto--per kudrado, lavado aux ia alia laborado.

Sed Doroteo ne sole ne estis danka al sxi por tio, sed batadis sxin

preskaux cxiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne

zorgis kaj, oni povas diri, tute gxin ne konis.

Ankoraux antaux nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej ricxa

mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj

cxia havo. Sian edzinon Malanja'n, kiu frauxline estis la plej ricxa

kaj plej bela fiancxino en la tula vilagxo, li amis pasie. Laborante

fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de cxiuj Vindirkovanoj. Sed

"nek eterne dauxras la gxojoj, nek senfinaj estas la malgxojoj", diras

rusa proverbo. La gxojoj pasis ankaux cxe nia Doroteo, sed li mem estis

la kauxzo de tio cxi : li amikigxis kun malbonaj kolegoj kaj komencis

drinkadi, dibocxadi, kaj cxio transturnigxis la fundo supren. Post unu

jaro cxe Doroteo jam nenio restis--cxio transiris al la drinkejmastro

Vavilo.

Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo,

kiu staris sur la rando mem de la vilagxo, modeste alpreminte sin

al la plektobaro. Lia vizagxo esprimis cxagrenon. Kaj efektive,

ekzistis kauxzo por cxagreno : li devis forlasi en la drinkejo la gajan

drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis

sur la breto. . . .

La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis;

sxi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia

infano.

La internajxo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri

kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj segxoj, tablo kun

diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta

havoresto de la malfelicxuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro--

jen estas la tuta ornamajxo de tiu cxi kaverno. Krom tio estis alligita

al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila

dormo. Sur cxio kusxis la sigelo de malricxeco, tamen cxio estis pura

kaj bonorda kaj sur cxio estis vidata la mano de bona kaj zorgema

mastrino.

Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon,

sed ankaux kunprenis la hakilon, por cxe la okazo forporti en la

drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por

eliri, sed en tiu cxi momento eksonis en la cxambro sonora infana

rido. Doroteo rapide sin returnis. . . . En la lulilo, eltirante la

manetojn, nur en cxemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj

pasxoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis gxoja rideto,

kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis : "Patreto!

Pacxjo!". . . .

Io ekmovigxis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al

la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis

gxin. La infano cxirkauxprenis per siaj manetoj la kolon de la patro

kaj algluigxis al lia brusto, gaje krietante kaj sencxese babilante :

"Patreto! Pacxjo!", la solajn vortojn, kiujn gxi jam povis libere

elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraux unu fojon kaj volis

kusxigi gxin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn

kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj.

Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaux la rigardo de la senkulpa

infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis

kovrita lia koro. Al li sxajnis, ke la infano rigardas lin riprocxe kaj

ke gxi kvazaux volas diri per tiu cxi rigardo :--Patreto! vi volas

forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon,

tute ne zorgante pri la malfelicxa panjo, kiu nun malaltigas sin cxe la

najbaroj. . . . Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado?

Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano . . .kaj

ektremis, kvazaux en tiu cxi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li

ekvidis sian vivon en gxia tuta abomeninda nudeco.

Malvarma sxvito montris sin sur lia vizagxo; lia koro forte ekfrapis.

Li estis kiel en febro : la kapo al li brulis kaj tra la korpon

trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaux

sxanceligxis sub ili. En tiu cxi minuto Doroteo sentis teruran internan

bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por dibocxi

kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la

infana rigardo, kvazaux alforgxis lin al la tero, al la loko, kie

li haltis. . . . En tiu cxi minuto la pordo malfermigxis kaj eniris

Malanja, portante bastajxon kun terpomoj.

Kiam sxi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj,

sxi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforgxita. Dume li pretervole

ekrigardis sxin kaj ekvidis tion, kion li antauxe tute ne rimarkadis,

tiel bone, tiel klare, kvazaux liaj okuloj subite malfermigxis. Li

ekvidis sxian delikatan, malgajan vizagxon, sxiajn grandajn, belajn

okulojn, sxiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaux

nelonge estis rugxaj kiel papava floro. Li ekvidis cxion cxi, kaj lia

vizagxo ekrugxigxis de honto. Sed de tiu cxi momento cxesigxis la

interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraux si

mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus

en la drinkejon. En atako de gxojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed

konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizagxon de

Malanja kaj ne sciis, kion diri.

--Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimigxis? fine apenaux elparolis

Doroteo kaj cxe tiuj cxi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo,

kiu rememorigis al la malfelicxa virino la pasintan felicxan tempon. Sxi

komprenis, ke sxi nun ne devas lin timi; forte, sed gxoje ekfrapis sxia

koro, kaj klara rideto eklumigis sxian vizagxon.

Dume Doroteo aliris al sxi, ekkisis sxin kaj poste, montrante per la

okuloj la infanon, li ekmurmuris :

--Li estos bona bubo. Li ne ektimigxis antaux mi, Malanjeto. Li

estos bubo-bravulo! Kaj denove li cxirkauxprenis per la dekstra, libera

mano la edzinon, altiris sxin al si kaj mallauxte diris al sxi :

--Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaux vi . . . sed nun

estas fino al cxio, Malanja. . . . Neniam pli . . . Mi jxuras, ke mi pli

ne drinkos. . . . Cxu vi auxdas, Malanja . . . neniam, neniam. . . . La

infano estu atestanto, ke mi gxis la morto ne prenos en la busxon tiun

malbenitan trinkajxon. . . .

Sxi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli ecx unu vorton; sxi

nur cxirkauxprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin.

--Mi estas peka antaux vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur

la genuoj antaux vi, cxar mi, malbenita, pereigis, tre malfelicxigis

vin. Kaj li efektive, ankoraux tenante la infanon, mallevis sin antaux

la edzino sur la genuojn kaj forte klinigxis antaux sxiaj piedoj. Kaj

li tiel longe ne levis sin, gxis sxi, lauxte ploregante, levis lin kaj

sidigis lin sur la benkon.

--Ha, mi malsagxulo . . . malhonorulo . . . granda malsobrulo . . .

parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al

la planko. Jen kion kauxzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj

mi jxuras per Dio, mi cxesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn

vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan

manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; sxi forte bedauxris sian

edzon.

--Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaux vin pardonos. Nur

cxesu, Docxjo, drinki la malbenitan vinon; gxi ja pereigis vin!

--Ho, ho, mi, malfelicxulo, ne kvietigxis Doroteo. Kial mi vin

senkulpan pereigis! . . . Mi nun nenion havas, nek cxevalon, nek

bovinon . . . Kie estis mia konscienco!

Kaj Doroteo lauxte ekgxemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel sxi

povis. Sed li tute trankviligxis nur en la vespero.

Kaj longe ankoraux ili parolis inter si pri tio, kiel komenci

novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilagxa sonorilo malgaje eksonis

noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili pregxis antaux

sia sanktfiguro, kaj kun felicxaj vizagxoj, sur kiuj estis esprimita ia

angxela kvieteco, ili iris dormi . . .

Tiel finigxis la felicxa tago de niaj malricxuloj.

*

* *

Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antauxe la mizera dometo

de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje

babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis,

okupita de kudrado, juna bela virino en rugxa sarafano. Estis malfacile

rekoni en sxi la antauxan malsaneman, palan Malanja'n. Gxi estis la

familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj cxesigis

sian antauxan dibocxan vivon.

Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu felicxa tago, kiam Doroteo

forgesis en la domo la pipon kaj, por preni gxin, venis el la drinkejo,

por jam neniam tien reveni.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 23 / 218 题