(De Nov-Jorka kuracisto. Rerakontita de E. Weilshaeuser).
Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis
forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis
al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn
diferencigojn inter "homo", "sinjoro" kaj "persono". La homo staris
en la antauxcxambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel
"sinjoro". Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj
sxtofoj. Lia supra cxemizo, tiu cxi signo de pli delikata stato, estis
blanka, en plena ordo kaj preskaux eleganta. Cxio en li montris certan
solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la
vivo. Laux sia eksterajxo li sxajnis konvena homo. Lia parolado estis
simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni cxe
simpla homo ordinare tre malofte trovas.
--Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano;
ni timas, ke al gxi minacas atako de krupo.
Mi prenis mian cxapelon kaj premis lin antauxen, cxar, se lia supozo
estus gxusta, oni tie cxi ne devis perdi tempon. Cxe tiu cxi malsano unu
horo povas decidi inter vivo kaj morto--Post minuto ni estis sur la
strato kaj pasxis rapide tra unu el niaj largxaj aleoj. La infano, li
diris, ludis antaux la pordo, mangxis kun apetito sian vespermangxon,
iris poste dormi, kaj antaux mallonge gxi vekigxis tre rauxka kaj kun
sufoka tusado. Tiu cxi okazo prezentis preskaux nenian dubon, kaj
mi rapidigis miajn pasxojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun
mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin cxiam pli kaj
pli alte gxis la kvara etagxo. La lasta etagxo de la sxtuparo estis
kovrita per tapisxoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaux
la pordo kusxis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi
turnas atenton sur tiujn cxi malgrandajn detalajxojn.--Mi eniris en
la malfermitan pordon kaj estis salutita de suficxe bela, pure kaj
orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia
akompananto.
--Mi gxojas, ke vi tiel baldaux venis, sxi salutis min kun mola,
pura akcento. Vilcxjo, kiel sxajnas, estas tiel elturmentita, ke li
apenaux povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi
auxdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo
la korojn de la gepatroj.
--Cxu tio cxi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun
ekscitita vocxo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran
knabon.
--Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero eksxajnis al vi
suspekta?
--Antaux cxirkaux unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco
de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Sxi estis tre pala, sed ne
kuragxis paroli.
--En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da dangxero, mi
diris, sed ni devas tamen ion fari. Cxu vi havas akvon en la domo?
La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni
povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio cxi
estis pli, ol mi kuragxis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri.
La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro
spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kusxis sur bela
hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de
liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro
versxi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum
mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis
tiel longe, gxis la tuta korpo farigxis flame rugxa. Poste mi eltordis
grandan visxilon, trempitan en malvarman akvon, metis gxin cxirkaux lian
kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo
cxion trankvile elportis, kvazaux li komprenus, ke en apudestado de lia
patro povus farigxi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis
ricxa sxvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere
spiri. La dangxero pasis; tiel rapide pasas tiu cxi malsano kaj tiel
facile gxi estas kuracata.
La zorgoplena vizagxo de la patro beligxis, kaj super la vizagxon
de la patrino kuris radio da felicxo. Mi direktadis miajn rigardojn
de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en
la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aux pli alta eduko
ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj
falis en malricxecon. Pli gxuste sxajnis, ke ni havas tie cxi okazon
kontrauxan : sxajnis pli gxuste, ke ili de pli malalta sxtupo de la vivo
levis sin al pli alta. Mi rigardis cxirkauxen en la cxambro, kiu okaze
estis la dormocxambro. Cxio estis en plej bona ordo. La litoj estis
puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol
10 sxilingojn, sed kiel bele gxi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj
estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaux
ili estus el damasko--kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon
kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj.
La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el
pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentrajxoj sur la muro estis
bone koloritaj litografajxoj--pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj
pentrajxoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj : ili povis kosti po
tri gxis kvin sxilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis
kovrita per belaj tapisxoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu
vorto, la cxambro estis tuta ornamujeto--en cxiuj partoj tiel en ordo,
kvazaux artisto gxin arangxis.
Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn
klarigojn pri la bano post lia vekigxo, mi iris kun la gemastroj en
la duan cxambron, kiu posedis alian, sed egale belan arangxon. Oni
povus gxin preni por gastocxambro, por laborejo de artisto aux por
mangxocxambro. La muroj estis kovritaj per pentrajxoj--portretoj,
historiaj skizoj kaj pejzagxoj--cxio pentrajxoj, kiujn povis elekti
nur homo kun gusto cxe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same
grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj cxi lastaj, mi
devas tie cxi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko,
kiu cxe la unua rigardo montris al mi, ke gxi enhavas la plej elektitajn
trezorojn de la angla literaturo.
La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis
monon.--Kiom mi sxuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante
prete la monon.
Levante min sur la sxtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia
honorario, aux ke mi gxin neniam ricevos, sed nun cxio sxangxigxis.
Mi ne bezonis nun, kiel gxi ofte okazas, sciigxi pri la pli detalaj
cirkonstancoj kaj mezuri laux tio cxi mian postulon. La homo staris
antaux mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de
laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini
al li nur la plej malaltan sumon.
--Unu dolaro sxajnas al mi ne suficxa, li respondis. Vi havis pli
grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto.
--Cxu vi laboras por via sintenado? mi demandis, esperante iom
malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu
prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris
kun la intenco sciigxi pli multe.
--Prenu tion cxi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran
banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, cxar vi ja
ne povas kasxi, ke vi estas iom scivola.
En cxio tio cxi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por
mi apartan cxarmon. Mi metis la banknoton en la posxon, dum la mastro
iris al la pordo, malfermis gxin kaj montris al mi kabineton de meza
grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto.
--Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris,
cxirkauxrigardante la cxambron, kiu sxajnis al mi preskaux lukse
meblita, dum cxe pli proksima observado de cxiu objekto farigxis al mi
klare, ke gxi ne povas multe kosti.
--Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago.
Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la
infano sxi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre
ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi
vidas.
Tiu cxi komforto, tiu cxi konvena arangxo, kiu prezentis preskaux
lukson, cxio tio cxi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon.
--Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni
kun tio cxi ne sole vivis gxis nun, sed ni havas ankaux jam ion en la
sxpara banko.--Cxu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi
tion cxi faras? mi demandis, cxar mi efektive forte volis sciigxi, kiel
botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas
vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraux kolekti monon.
--Kun plezuro, li respondis, cxar eble vi aliajn, kiuj ne estas en
pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion
kiel eble plej oportuna.
Mi prenis la donitan al mi segxon, kaj ni sidigxis, dum lia edzino,
auxskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidigxis,
por kudri.
--Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam
mi estis ankoraux juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi
estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado,
kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatigxadis kun
la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe placxis
al mi la plenaj je sagxo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis
sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia klerigxo, kaj
mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo dauxras la
tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas
aukoraux lerni.
Mi estis ankoraux de nelonge submajstro, kiam mi enamigxis en mian
Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre
bonan.
Mario ekrigardis kun tia gaja, cxarma rideto, ke la opinio de multaj
sxajnis al mi tute prava.
--Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj sxparinte kelkajn dolarojn
(mi havis gravan kauxzon por sxpari), mi edzigxis kun mia Mario. Mi
logxis cxe sxia patro, kaj sxi cxirkauxkudradis sxuojn por la magazeno,
por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de
sxiaj gepatroj, sed tio cxi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni
decidis arangxi propran mastrajxon. Ni povis pensi nur pri modesta
logxejo, kaj mi tutan semajnon sercxis tian, cxar jen logxejo estis
por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun cxi logxejon.
Gxi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke
estus oportune logxi en gxi. Mi luis gxin por kvindek dolaroj por jaro,
cxar kvankam la logxejoj cxirkaux ni cxiuj estas pli karaj, nia mastro
kontentigxas je tiu cxi sumo, cxar li estas kontenta je ni kiel luantoj.
La logxejo tiel jam estis, sed gxi estis malplena, kaj krom ni mem ni
havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni
penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni sxparis, kiom ni povis,--
kaj vi vidas, kion ni atingis.
--Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco auxdi ion
pri la mastrumado de tiu cxi modesta kaj bela hejmo.
--Nu, tio cxi estas suficxe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie cxi
enlogxigxis kaj ni okupis nian logxejon kun unu tablo, du segxoj, unu
forno por kuirado, unu aux du patoj kaj unu mallargxa lito kun pajla
matraco, ni faris konsiligxon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni
estas tie cxi; dume ni havas ankoraux nenion kaj devas cxion ankoraux
akiri, kaj por tio cxi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj.
--Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial
decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, sxpari, kiom ni nur povos,
kaj kiom eble--cxion fari mem. Nia pago por la logxejo prezentis la
sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de
akvo kaj aliaj bagateloj ankoraux unu dolaron. Tian saman sumon ni
difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni acxetas la plej bonajn sxtofojn
kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas cxiam
esti bone vestitaj. Ecx mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj
trovas, ke kruda silko po 6 sxilingoj por ulno estas kompare kun la
tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 sxilingo. Tio cxi faras 3
dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraux la mangxajxoj. Por tio cxi
mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.--Tio estas unu dolaron
por cxiu persono?--Ne, unu dolaron por ni cxiuj. Sxajnas, ke vi estas
surprizita, sed la kalkulo estas gxusta.
--En la komenco ni elspezadis por tio cxi pli multe, sed kun la
tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado
de cxiuj elspezoj por logxejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj
mangxajxo restas ankoraux pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne
kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la
teatron aux koncerton, aux havas gastojn cxe ni.
Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li dauxrigis :--Jes, ni akceptas
ankaux gastojn kaj amuzas nin cxe tio cxi tre bone. Iafoje ni havas
dekon da gastoj, kaj ilia regalado per cxokolado, kukoj k. t. p. kostas
al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio cxi ankaux ne tro ofte okazas. Tiel
al ni en cxia okazo restas ankoraux 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin
arangxis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la sxpara banko.
--Mi vidas cxion tion cxi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj
metiistoj elspezas pli ol tion cxi por cigaroj, ne parolante jam pri
drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.--Kun plezuro. Mi
ne fumas cigarojn, ankaux ne macxas tabakon kaj nek mi nek mia edzino
flaras tabakon.
La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, cxar sxi
pensis, kiel sxajnas, ke sxia edzo ja ankaux sen sxia helpo komprenas
paroli.
De la tago de mia edzigxo mi uzis nenian alkoholajxon, nur kvar
fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome : en la festo de
Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio [Piednoto : La jartago de
la sendependigxo de la Nord-Amerikaj Sxtatoj.] kaj en la naskotago de
nia filo. Tiu cxi tago estas por ni aparta festo. Mi legis suficxe da
higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkajxoj
sen nutra enhavo, kaj mi suficxe longe esploris la mangxon kreskajxan
kaj mi lernis dece estimi gxin; mi ekkonis gxian pli grandan indon en
komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke gxi pli bone servas al mi,
ol tiu cxi lasta, kaj cxar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia
edzino pensas tiel same, kiel mi.
--Sed kion do vi mangxas kaj trinkas? mi demandis scivole, por
sciigxi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la legxoj
de higieno.
--Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj
kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaux cxio muelilon,
kiu kostas al mi 10 sxilingojn. Gxi muelas mian tutan grenon, donas al
mi la plej fresxan kaj belan farunon kaj sxparas al mi la monon por
muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi acxetas la plej bonan, kaj mi
estas certa, ke gxi estas pura kaj bona. Gxi kostas malpli ol 3 cendoj
por funto, kaj funto da tritiko estas suficxa, kiel mi scias, por la
taga nutrado de homo. Ni preparas el gxi panon, kukon kaj kacxon. Jen
estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo,
tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen
skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas cxiutage kvarton
da vilagxa lakto, kaj niajn ceterajn mangxajxojn mi acxetas tie, kie mi
ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile
trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas
suficxa, sed ke al ni estas permesita cxe tio cxi sana kaj preskaux
luksa malsameco. Ekster tio cxi ni mangxas verdajn legomojn, fruktojn
kaj berojn, kiujn alportas cxiufoje la responda jartempo. En la somero
ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el
cxiuj tiuj cxi simplaj materialoj mia edzino preparas mangxojn, kiujn mi
certe preferas al la mangxoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
Mi auxdis suficxe. Tie cxi mi trovis komforton, prudentecon, guston
kaj modestan lukson cxe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun
malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj,
kiom da cxagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se cxiuj laboristoj
vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la
manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris "bonan
nokton" al tiu cxi felicxa paro, kiu en tiu cxi kara urbo kun 8 dolaroj
de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj ricxigxas kaj levas la benketon de
botisto al la indo de instrua segxo de praktika filozofo.
Leganto, se vi volas profiti de tiu cxi malgranda historio, sekvu nur
la vortojn de la Biblio : "iru kaj faru tion saman."
* * * * *