NOKTO

(De Eube el Odeso.)

Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco

sxovas sin sur la mara ebenajxo, unu post alia, tri hispanaj "karaveloj"

de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj sxipoj; sxipanaron oni ne

vidas : gxi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn

gardstarantojn. Sed nur en la meza sxipo, kiu portas sur la rando la

surskribon "Santa Maria" kaj admiralan flagon sur la masto, en la

malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj

kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo,

Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tusxi liajn okulojn. Jam la duan

nokton la admiralo ne kusxigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama

premanta penso. Ankoraux du tagoj--kaj, se li ne renkontos teron, la

sxipoj iros returne Hispanujon. Hieraux la sxipanaro arogante sciigis,

ke gxi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis

de gxi limtempon de tri tagoj. La suno mallevigxis kaj denove levigxis,

--antaux li etendis sin tiu sama senlima ebenajxo da trankvila mistera

akvo. Estas vero, ke hodiaux la maro alportis du verdajn brancxetojn,

ian pikan arbetajxon, tabulon kaj rabotitan bastoneton--sendubajn

signojn de proksimeco de tero. Ankaux sen tio cxi li scias, ke tero

sin trovas antaux li, ke tiu cxi tero estas proksima, sed cxu li havos

tempon veni al gxi en tiuj cxi du tagoj? Gxuste antaux unu monato li

renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis gxin

malproksimen; post kelkaj tagoj--akvokreskajxon kaj unu ecx kun

viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraux antaux du semajnoj. La

tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj

tagoj da vojo, sed kie preni tiujn cxi kelkajn tagojn? Kaj ankoraux

antaux tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo

Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la sxipoj,

kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj,--kaj

cxiam ankoraux oni ne vidas la atendatan bordon. Suficxe da eraroj : jam

du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris,

vidante imagatan teron, kaj ambaux fojojn tiuj cxi eraroj terure influis

la sxipanaron. Hodiaux la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita,

kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la

ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaux

unu horo, jxetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur

la malluman mason da akvo, li kun kasxita turmentigxo deiris en sian

kajuton. Ankoraux 48 horoj--kaj cxio estas perdita!

Jes, cxio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la

granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas

ligitaj, oni ne povas batali, se oni elsxiras el la manoj la lastan

batalilon. La cxielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke

li faris cxion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene

formigxis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj

kvardek-ok-jara viro,--kaj nur nun, kiam grizeco dense argxentigis

liajn harojn, kiam li havas jam la agxon de 66 jaroj, nur nun li ricevis

la eblon alpasxi al la efektivigo de tiu cxi plano. Tutan serion da

jaroj li sendeklinigxe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago,

en kiu li ne pensus pri gxi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus

por gxi. Li venkis cxiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al

li la kruela sorto, li venkis ecx la tempon mem. Preskaux sepdekjara

maljunulo, li enportis en sian aferon fresxecon de la plej bonaj jaroj

de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu

ektimigis ecx la kuragxajn maristojn de Palos. Li faris cxion de sia

flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno.

Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj

--estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi

naux dekonojn de tiu cxi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte--

tio cxi estis tro multe ecx por liaj fortoj! Tio cxi estis neauxdita,

nekredebla moko de la sorto, tio cxi estis bato, kiu estis kapabla rompi

ecx lin!

Kaj en la malvasta kajuto de "Santa Maria" en tiu cxi turmenta nokto

la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras,

ke se homo komencas rememori sian tutan travivitajxon, tio cxi estas

signo de lia proksima morto. Al li ankaux minacas morto, se ne fizika,

tiam ankoraux pli terura--morala. Povas esti, ke pro tio cxi li

senvole turnas sin antauxen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj

de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraux

preskaux infano, la unuan fojon iras en la maron. Li jxus forlasis la

universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj

sxipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo.

La vojagxoj disvolvas lian fortan naturan sagxon kaj kun la jaroj

ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel

bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio gxi faras lin komandanto

de galeroj. Lia nomo estas suficxe konata en Italujo, kaj la Neapola

regxo faras lin estro de la ekspedicio kontraux la piratoj de Tuniso.

Kun sia kutima kuragxo li kondukas siajn sxipojn kontraux la sovagxaj

korsaroj. Sed la sxipanaro montrigxas ne inda je sia estro : gxi timas

la rabistojn, kaj jam antaux la bordo de Berberujo gxi faras ribelon.

La sxipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio

konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la sxipanoj,

konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviligxas, kaj la sekvantan

matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek

jaroj, plenaj de vojagxoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj,--pasas

preskaux nerimarkite. Havante la agxon de tridek kvar jaroj, en la tuta

floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj

kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita

mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro :

li nagxas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li

diras al frauxlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas,

kiam li sxin renkontas : ke li sxin amas. Frauxlino Felipa sentas tion

saman : la majesta figuro de la kuragxa maristo, lia nekasxita rigardo,

kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco--cxio en tiu

cxi neordinara persono de longe profunde frapis sxian imagon. Kaj sxi

farigxas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formigxi la

plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas

al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo

Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj sxi ne

povas kompreni tiun gxojon, kiun kauxzas al sxia bofilo la amaso da

flavigxintaj paperoj. Kaj dume por li tio cxi estas tuta trezoro, kaj

li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun gxojo trovas en ili jesigon

de liaj teoriaj supozoj. En tiu cxi sama tempo li dauxrigas labori

super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la

bordo de Gvineo, cxion auxskultas, cxiujn eldemandas, korespondas kun

sia instruita amiko Pauxlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe

dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj translogxigxas

sur la insulon Porto-Santo. Tie cxi li konstante renkontigxas kun

vojagxantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aux revenas de gxi, kaj

iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili cxiam pli kaj pli ekflamigas

lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn

formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio,

Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto

de Toscanelli, kiun tiu cxi alsendis al li, tute konsentas kun liaj

konkludoj. Cxio estas klara kiel tago : kiu havos suficxe da kuragxo,

por tratrancxi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara

pordego, tiu trovos la sercxatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li

havos por tio cxi suficxe da kuragxo, sed li ne havas la materialajn

rimedojn. Oni devas trovi tiujn cxi rimedojn, oni devas trovi fortan

manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon,--kaj

de tiu cxi minuto komencigxas la granda dramo, kiu dauxras tutan serion

da jaroj.

Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la

favora trarigardo de lia regxa mosxto, la regxo de Portugalujo. Tio cxi

estas lia unua pasxo sur tiu pikajxa vojo, sur kiun kondukis lin la

malfelicxo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel

bone ellernis la maron kun gxiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraux

pli gravan scion--scion de la homoj. Lia regxa mosxto, Johanno II de

Portugalujo, ekinteresigxis je la propono de la malricxa Genuano kaj

difinas komision por trarigardo de tia neauxdita projekto. Forta eraro :

kion povas kompreni en tio cxi tiu cxi komisio? Gxi estas dispremita

de gxia grandeco, kaj al la regxo oni raportas, ke la projekto de la

Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton.

Kun tio cxi li povas ankoraux pacigxi : li laboris super sia projekto

ne kun la celo konvinki pri gxia efektivigebleco malsagxulojn. Sed kiam

la regxo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltigxas

al sxtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaux por persona

trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion,--li estas

profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego

apenaux ne dronigis la sxipojn, kiuj volis sxteli lian gloron, kaj la

timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam

lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon.

Kaj kiam la regxo, komprenanta, kiu staras antaux li, proponas al li

denove komenci traktadon, li fiere rifuzas cxiajn komunikigxojn kun tia

regxo. Ne, jam pli bona estas malricxegeco kaj nekonateco, ol esti tiel

malhoneste trompata ankoraux dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus

la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile

pacigxus kun tiu cxi unua malsukceso. Sed ankaux tiun cxi baton li

elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis

la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li

forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al

tiu, kiu la plej multe tion cxi meritas--al sia patrujo.

Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la

tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun

eniras en gxin. Kvankam li estas malricxe vestita, kvankam li estas

preskaux almozulo, sed li alportas al la urbo regxan donacon : li

proponas al gxi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi

pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua sxiparo

minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas

nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis cxirkauxsxteli lin, en

la patrujo la renkonto montrigxas ankoraux pli malbona : tie almenaux

trovigxis homoj, kiuj povis lin kompreni,--tie cxi lia propono estas

renkontita per malsagxa mokado. La espero distrigxis, kiel fumo, kaj

montrigxas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun

maldolcxo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj

provoj.

Cxiuj konas la malgxojan historion de tiuj cxi provoj, sed kiu scias,

kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la

cxirkauxajxoj de Palos. Laca kaj cxirkauxsxirita, preskaux duonnuda, li

vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentigxo

auxdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano

kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monahxejo de franciskanoj, kaj eble

tie li povos ion elpeti por la malfelicxa infaneto. Kaj li, kiu iam

komandis la sxipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud

la pordego de la monahxejo kaj pelas la pordiston pri krucxeto da akvo

kaj peco da pano por sia infano. En tiu cxi minuto preteriras la abato

de la monahxejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por cxiam benita

tiu cxi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies

helpo li eble neniam ekvidus tiun cxi maron! Se li atingos sian celon

kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion

cxi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho,

li rekompencos inde tiun cxi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la

majesta eksterajxo de la cxirkauxsxirita migranto, haltas kaj demandas

lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malgxoja

migrado kaj ne sen miro trovas en la monahxo-franciskano homon, kiu

tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monahxejo;

la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston

Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monahxejo komencigxas varmaj

priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj cxi homoj komprenas lin, antaux

tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj

elokventeco; ili kune pentras belajn pentrajxojn de la estonteco, kreita

per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas

lin al la regxa kortego. Lia filo restos tie cxi en la monahxejo por

edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto

de la regxino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj

la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.

Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos,

per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la regxino.

Li estas vestita malricxe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li

alilandulon : sendube tio cxi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj,

kiuj nur sercxas okazon kapti fisxojn en malklara akvo. Lia projekto?

Talabera bonkore auxskultas tiun cxi sensencajxon kaj li ne dubas, ke

la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke

antaux li staras simple lerta cxarlatano. Sed li tro bone konas la

homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne,

li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas

infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la

regxaj mosxtoj. Cxu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis

sian leteron al Talabera? Ankoraux unu fojon oni devas humiligxi al la

forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj sercxi

aliajn vojojn al la regxa trono. La someron kaj auxtunon li logxas en

Kordovo, faras konatecojn kaj trovas ecx amikojn por sia afero : la

edukanton de la regxaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj

la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj cxi personoj bone konas la

kortegon, cxiujn gxiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin

al la cxefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto cxe

la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La

geregxoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu cxi grava persono. Tio

cxi estas la plej certa vojo, kaj gxi efektivo alkondukas al la dezirita

celo : Mendoza arangxas por li auxdiencon.

Trankvile kaj fiere li aperas antaux la regxa paro. Li estas malricxe

vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj

klarigoj montras en li rimarkindan mariston, ecx instruitulon, kiu

longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li

faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaux fabelan proponon--ricxigxi

per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al

li la eblon iri en la maron--kaj li solvos la eternan problemon, li

trovos tiun cxi novan filozofian sxtonon--la plej mallongan vojon al

Hindujo,--kaj Hispanujo farigxos la plej ricxa lando de la mondo.

Kaj tiu cxi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaux

la geregxoj staras aux frenezulo, aux efektive eksterordinara homo.

Tiun cxi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki

komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al

la regxaj mosxtoj pri la rezultatoj de la konsiligxo. La plua iro do la

afero dependos de la respondo de la komisio.

Kaj jen en la monahxejo de la Sankta Stefano la komisio komencas

la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko :

cxu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? cxu li ne

revas alporti cxiujn siajn estontajn ricxecojn al ankoraux pli granda

celo--liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas

profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto

kontrauxparolas al li, sekve gxi estas sensenca kaj ecx hereza. Jes,

Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio

cxi ne malhelpis al li skribi malsagxajxojn pri la formo de la tero.

Li legis kaj relegadis tiun cxi malfelicxan lokon el la III libro de

la "Diaj instruoj"; per tiu cxi loko oni pikadis al li la okulojn, gxi

apenaux ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias gxin parkere.

"Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj

iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke cxio, kio tie

cxi kusxas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke

pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?" Kaj jen tiu cxi mizera

rimarko apenaux ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito

el Auxgustinus : "instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj

de la religio, cxar tio cxi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas

de Adamo, cxar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon,

kiu cxirkauxas la tutan teron!"

Poste venas jam simple malsagxajxoj, ekzemple de tia speco, ke

la ekspedicio ne povos veni returnen, cxar la sxipoj, dank' al la

elfleksiteco de la tero, devus nagxi de malsupre supren. Kaj li devis

disputi kun tiuj cxi sovagxaj malkleruloj kaj ankoraux danki Dion, ke

oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaux

kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio

firme decidas, ke la projekto senkondicxe estas absurda. Kaj dum dauxras

la disputoj inter ili, la geregxoj, okupitaj je milito, forveturas

Kordovon, kaj la konsiligxoj de la komisio cxesas.

Nun komencigxas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post

la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro,

kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon,

atendante, kiel almozon, kiam al la regxaj mosxtoj placxos rememori

pri la malricxa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj

de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj ricxecoj

al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian

fraton Anglujon, al la regxo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon

elsercxi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malgxoja respondo.

Ankoraux unu bato kaj ankoraux unu fojon oni devas humiligxi. Grizeco,

kiu jam longe montrigxis en liaj haroj, cxiam pli kaj pli blankigas lian

noblan kapon, sed antaux lia energio estas senforta ecx la tempo mem. Li

havas jam la agxon de 65 jaroj, kiam la regxo denove kunvokas komision.

Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la regxo raporton en gxia nomo :

la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencajxo. Sed la

konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpasxas por li. Ili aperas

antaux la regxo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu cxi

defendo la regxo promesas denove trarigardi lian proponon--post la

fino de la milito kun la Mauxroj.

Tio cxi estas super cxiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni

povas pensi, ke tiuj cxi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li

turnas sin al la ricxa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam ecx

kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio cxi estus konkuri kun

la regxo mem. Nur li kaj la cxielo scias, kion li travivis en la dauxro

de tiu tempo! Fine el tiu cxi mallumego ekbriletas radio da lumo : la

regxo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekigxas

en sia tuta forto. Sur hispanaj aux francaj sxipoj--li enpenetros en

tiun cxi kvazaux ensorcxitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaux

ses jaroj li forlasis la Palosan monahxejon, kaj forte maljunigxinta li

nun denove eniras en gxin. Granda estas la malgxojo de la nobla Perez,

kiam li auxdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj.

Cxu efektive lia patrujo montrigxos tiel blinda, cxu efektive gxi

permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio

cxi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, gxis li faros la lastan

provon. Iam li estis konfesprenanto de la regxino, kaj nun li skribe

petas sxin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton

de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la

regxino. Fine gxi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite

veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo.

Tiam Perez aperas antaux la regxino. Kun flama elokventeco li defendas

la planon de sia amiko. Li montras al la regxino la grandegajn sekvojn

de la malkovro de nova vojo; li antauxdiras al sxi, ke ondegoj da oro

enversxigxos Hispanujon; li prezentas al sxi, la pia regxino, pentrajxon

de vasta kristana predikado, parolas al sxi pri la milionoj da novaj

servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj cxi milionoj da

animoj apartenos antaux cxio al sxi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo,

kiu montros la vojon al tiuj cxi pereantaj animoj. Antaux tia pentrajxo

la regxino ne povas sin reteni, kaj sxi difinas komisiulojn por trakti

kun Kolumbo.

Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo

la proponon rekomenci traktadon kun la regxo de Portugalujo, sed, kiel

antauxe, antaux la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por

la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondicxojn : li, Kristoforo

Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita

vicregxo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de cxiuj

multekostaj produktajxoj, kiuj estos akiritaj en tiuj cxi landoj.

La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la

indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua

cxarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde

indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la regxino, ke

liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin

malgrandigu. La regxino, kiel sxajnas, pensas, ke antaux sxi staras

vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari

rabaton. Sed li scias pli ol sxi, kion li povas postuli, kaj li petas

raporti al la regxino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo

estas preskaux rifuzo de la celo de sia vivo; gxi estu tiel, sed li ne

konsentos malnoblan malaltigxon. Kaj li forveturas, kun firma decido

forlasi por cxiam tiun cxi sendankan landon.

Sed dum li, kun premanta malgxojo en la koro, veturas sur la vojo

al Grenado, en Santa Fe estas decidata lia sorto. La regna financestro

de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por pregxejoj

--du sagxaj homoj--decidas alpasxi al la lasta rimedo. Ili petas

auxdiencon cxe la regxino kaj petegas sxin ne rifuzi la postulojn de la

fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella

pli bone ol ili cxiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto.

Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita regxino

ekkrias, ke sxi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam

Sant-Angel respondas al sxi, ke tia ofero ne estas bezona, cxar li estas

preta doni al la regxino rimedojn prunte el la pregxejaj enspezoj. Kaj

el Santa Fe al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malricxe vestitan

vojagxanton apud Grenado kaj raportas al li, ke sxia mosxto la regxino

de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fe. Denove la malvarma malespero

cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la cxevalon

returnen. Li estas en Santa Fe, li estas akceptita de la regxino; la

17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li

estas sur la vojo al sia celo. Dum dauxras la preparoj al la ekspedicio,

li estas bona gasto cxe la geregxoj; kun plezuro ili auxskultas lin,

kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de

la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn

esperojn efektivigi ankoraux pli altan celon de sia vivo--oferi la

kolektotajn de li ricxecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La

pia regxino auxskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton.

Tiuj cxi tagoj almenaux iom rekompencas lin por la malfacila pasintajxo.

Kaj fine venas la longe dezirita minuto : li kolektas en Palos bravulojn

por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj

de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuragxa maristo Marteno

Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la sxipanojn, kaj en

vendredo, la 3-an de Auxgusto, la tri karaveloj fine forpusxas sin

de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la

rigardantoj ili kuragxe elveturas renkonten al la malluma estonteco.

Fine efektivigxis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaux sur

la maro, kiel sur la tero, la sorto dauxrigas metadi al li malhelpojn.

La direktilisto de "Pinta", subacxetita de gxia mastro, difektas la

direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por

la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la sxipanoj

krias, ke tio cxi estas malbona antauxsigno. Cxio timigas tiujn cxi

malsagxulojn--ecx la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en

la oceanon, des pli granda cxiufoje estas la teruro de la sxipanoj. En

la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komencigxas deklinigxo

de la magneta montrilo--nova teruro por la sxipanoj. La admiralo devas

malaltigxi al la plej malagrabla ruzo : konduki du taglibrojn, unu--

veran--por la geregxoj, la duan--kun pli malgrandigitaj mezuroj de

la traveturita vojo--por la timema sxipanaro. La malkontenteco de

tiu cxi lasta kreskas kun cxiu tago, kaj jen hieraux gxi akceptis la

formon de nekasxita ribelo. Kion povas fari li sola kontraux cent dudek

homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li sercxas savon en tritaga

limtempo. Se en la dauxro de tiuj cxi 72 horoj li ne ekvidos teron--li

ekiros returnen. Cxio estas metita sur la karton : lia tuta vivo. Dek

ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn,

plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disrevigxoj,

malricxegeco kuj ecx mokoj kaj ofendoj. Jes, ecx ofendoj. Cxu en Genuo

kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Cxu ecx la

strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon,

amuzigxante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkauxza blinda

malamo de liaj malamikoj iris ankoraux pli malproksimen : lin, kiu

oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo

cxarlatano! Sed li cxion elportis, cxion! La malricxegeco, malsato,

fatalaj malsukcesoj, sovagxa malklereco, mokoj, kalumnioj--cxio tio

cxi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine

venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos.

Granda tago. Kaj jen nun, kiam cxiuj rigardoj estas direktitaj sur

lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de

la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn pasxojn por pravigi

siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por

kroni tiujn cxi dek ok jarojn--nun li estos devigita ekiri returnen!

Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema regxino

povas jxeti al li en la vizagxon la nomon de trompisto, kie la malamikoj

mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la

eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malricxegeco kaj rompita

vivo--jen estas cxio, kio lin tie atendas,--kaj cxio tio cxi estas

nur tial, ke tiu cxi timema brutaro, kiu kusxas sur la ferdeko, estas

pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu cxi okazo maldelikata besta

forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en

liaj manoj sin trovus la egido de Zeuxso, se per unu ekbato li povus

ekstermi tiun cxi tutan malkuragxan bestaron, li ekstermus gxin kaj li

sola irus antauxen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du

tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis

la kapon sur la manojn, kaj la plauxdado de la akvo sur la flankojn de

"Santa Maria" sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.

Jes, cxio, cxio pereis. La tuta vivo, cxiuj laboroj kaj esperoj--

cxio estas neniigita, kaj neniigita gxuste tiam, kiam cxio kunigxis, por

pravigi ilin, por elmontri la gxustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj

pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj

klare parolas pri la proksimeco de tiu cxi tero, la hodiauxaj trovoj

povus konvinki ecx liajn plej obstinajn kontrauxulojn. Cxio diras, ke

li divenis la grandan sekreton de la oceano,--kaj en tiu cxi sama

tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante

eksvingi la potencajn flugilojn, por jxeti sin renkonte al tiu cxi tero,

kiun oni forprenas de li! Cxu tiuj cxi malsagxuloj komprenas, kion ili

faras, cxu ili komprenas, ke returnigxo gxuste nun estas por li pli

malbona ol morto,--cxu ili povas tion cxi kompreni? Cxu ili povas lin

kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da

kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili--seninterrompa muro da

malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas cxiun provon eliri

al lumo el tiu sovagxa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel

gxoje krios tiu cxi sovagxa amaso, kiam li malhonore venos returne, per

kiaj mokoj gxi superjxetos lin, kun kia triumfo gxi kriados, ke gxi

estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraux

estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita : terura estas

tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia sxvito kaj sango, devos

perei kaj perei gxuste tiam, kiam gxia praveco estas metita ekster cxian

dubon. Cxu efektive li devas eltrinki ankoraux tiun cxi kalikon? Cxu

estis ne suficxa tio, kion li elsuferis--kaj por kio elsuferis? por

ke en la antauxtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta

forto?! Cxu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj

lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj

de vaga vivo, malricxegeco kaj mokado de malsagxuloj?! Ne povas esti!

Ankoraux restis du tagoj, ankoraux ne cxio pereis. Ankoraux kvardek ok

horoj restas gxis la fino de tiu cxi batalo kun la lin persekutanta

fato--kaj li batalos gxis la fino mem! La admiralo fiere sin

elrektigis . . . kaj subite li eksxanceligxis, kvazaux en la tablon,

apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antauxa karavelo ektondris

pafego.

Tero!!!

Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur

la ferdeko de "Santa Maria" oni ekauxdis pasxojn de homoj, vekigxintaj

el dormo, kaj subite sur cxiuj tri sxipoj ekbruis la gxoja krio : "Tero,

tero!"

Li venkis. La admiralo--kaj de tiu cxi minuto vicregxo--malrapide

falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian

varmegan pregxon. "Tero! tero!" gxoje ripetadis dekoj da vocxoj. La

admiralo mallauxte pregxis. "Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur",

murmuris la lipoj de la admiralo. "Salve Regina" hxore bruis la

sxipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la

ferdeko, la sxipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la sxipanoj

salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaux li sur la genuojn,

kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de

la unuaj radioj de la levigxanta suno, salutante per trankvila rideto

"sian" teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis

sian sorton. La nokto de lia vivo finigxis, kaj komencigxis hela, solena

tago.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 21 / 218 题