Hinda fabelo. Rakontis F. V. L.
En la urbo Vataman vivis sagxa, sed malricxa bramano Kecava. Lia
edzino Karagara estis malbona al cxiu; ecx la diablo, kiu logxis en arbo
apud tiu domo, el timo je Karagara forkuris en dezerton. La bramano ne
povis elporti la turmentojn, ricevatajn de sia edzino, kaj foriris.
En la vojo vidis lin la diablo kaj diris : "Hodiaux mi regalos vin.
Ne timu! Mi logxis en arbo apud via domo, sed el timo je Karagara mi
forkuris; mi volas fari al vi ion bonan. Iru en la urbon Mrigavati; tie
regas Madana; mi eniros en lian fllinon Mrigalocxana'n kaj lasos min
elirigi nur per vi".
Tiel estis farita. La diablo eniris en la regxidinon, la bramano
venis kaj faris cxion, kion faras la aliaj magiistoj, sed la diablo ne
eliris. Fine la bramano diris : "En la nomo de Karagara, eliru!" kaj la
diablo obeis.
La regxo donis al la bramano sian filinon kiel edzino kaj kun tio cxi
ankaux duonon de la regno.--La diablo iris en la urbon Karnavati kaj
eniris en la regxinon Sulocxana'n. La regxo sendis al Madana kaj petis
pri la magiisto Kecava. Tiu cxi venis al la turmentata regxino, sed la
diablo, vidinte lin, diris : "Jam unu fojon mi helpis al vi; nun gardu
vin." La bramano alpasxis pli proksime kaj ekmurmuretis al la regxino en
la orelon : "Karagara venis; mi volis nur diri gxin al vi." La diablo,
auxdinte tion cxi, ektimis kaj eliris. La bramano, riceviate grandajn
honorojn de la regxo, reiris en la urbon Mrigavati.
* * * * *