ARABA LEGENDO.

Laux la hispana rakonto de CERVERA BACHILLER

tradukis JAYME HEINLEIN FERREIRA.

En la nomo de Allah, pardonema kaj bonkora, kiu donis al ni la kanon,

por skribi, kaj kiu cxiutage instruas al la homoj ion, kion ili ne

scias, auxskultu :

Li sola estas la grandulo, la potenculo, la sinjoro de la angxeloj

kaj de la homoj. Sur Liaj lipoj estas la vero; la lumo de la sunoj, kiuj

brilas super la montegoj, venas de Liaj okuloj. Unu el Liaj fingroj

guvernas la masxinon de la mondoj. La bloveto de Lia busxo estas la

vento, kiu pelas la sablojn de la dezerto. Auxskultu :

Gxi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido, nek la legendo pri

la sultano de Kandahxoro, nek la historio pri la beduena belulino, nek

unu el la dolcxegaj popolrakontoj kaj sorcxorakontoj, kiujn la popolaj

orientaj poetoj kantas en akompano de la sonoj de la guzlo [Piednoto:

Orienta unukorda ludinstrumento.], sidante apud la pordoj de la kafejoj

de Bagdado aux antaux la bazaroj de la ricxega Djxedo. Gxi ne estas unu

el la rozaj legendoj, kiujn la beduenoj kantas apud la "Puto de Beno"

dum la plenigado de la krucxoj, kiam la suno dormas en la brakoj de la

vespero, aux kiujn la bestogardistoj de la dezerto kantas kune apud la

"Sxtonegoj koloritaj", kiam la kameloj ripozas sub la blanka tendo kaj

la luno levigxas sur la horizonto.

Gxi estas la legendo, kiun la veraj kredantoj cxiam ripetas kun

la okuloj turnitaj al la "Sankta Kiblo" [Piednoto: Mekko.] kaj kiun

rakontis al mi Ali Hasan el la gento "Beni el Vedaroj" unu matenon, kiam

ni promenadis ambaux sur la bordo de la maro.

Kiam la suno sin levis, Ali etendis la tapisxon de pregxo, falis sur

la genuojn kaj ekparolis la Fatah. Kiam lia pregxo estis finita, li sin

levis kaj proponis al mi la "pipon de amikeco". Ni sidigxis kaj komencis

fumi.

--Kristano, li diris al mi, vi ne konas la historion de naskigxo de

tiu cxi folio, kies odoron ni nun flaras kaj kies fumo supreniras gxis

la trono de Allah, miksita kun la odoroj de la floroj?

--Mahometano, mi ne konas, mi respondis.

--Lauxdata estu Allah, li ekkriis, kiu nur al la kredantoj, per la

busxo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj. De

Dio ni estas, kaj al Dio ni reiros. . . . Li estas granda!

Kaj preninte pli da tabako en sian pipon, li rakontis al mi la

sekvantan legendon, simplan, sed profunde religian kaj severan.

Unu fojon vojagxis la profeto Mahometo (Dio havu lin en sankta

gloro) tra la dezertoj de Jemen. Estis vintro, kaj pro la malvarmeco

la bestoj-rampajxoj dormis la dormon de la longaj noktoj. La cxevalo,

sur kiu la profeto rajdis, metis unu hufon sur serpentejon, kaj tuj

oni ekvidis serpenteton, dormantan de malvarmo. Mahometo kompatis

la rampajxon, deiris de la cxevalo, prenis la serpenteton kaj metis

gxin en la manikon de sia mantelo, por ke la varmo de lia korpo gxin

revivigu. Kaj la varmo de la korpo redonis al gxi la vivon. Baldaux gxi

ekmovigxis, poste gxi elmetis la kapon el la maniko kaj diris :

--Profeto, mi volas mordi vian manon.

--Ne estu maldanka, respondis la profeto.

--Mi tiel volas.

--Kiam vi montros al mi la kauxzon, kiu vin igas fari malbonon al

mi, tiam mi permesos al vi mordi min.

--Via gento, murmuris la serpento, cxiam militas kontraux nia : la

piedoj de la viaj kaj la hufoj de viaj cxevaloj venkas cxiam la niajn,

kaj mi nun volas vengxi al vi.

--Nun ni parolas nek pri via gento, nek pri nia, respondis la

profeto : nur inter vi kaj mi estas la afero. Kian do malbonon mi al

vi faris? Cxu mi ne faris al vi bonon, redonante al vi la vivon per la

varmo de mia korpo?

--Malgraux tio mi volas vin mordi, por ke poste vi ne faru malbonon

al miaj filoj nek al aliaj de mia gento.

--Tio cxi, malbona rampajxo, estos maldanko : vi pagos malbonon por

bono. Ve al vi, kiu tiel malbone volas repagi la bonajxon, kion oni

faras al vi!

--Mi volas, ekkriis tiam la serpento kolere, mi volas, kaj mi jxuras

al vi per Dio la granda kaj potenca, ke mi mordos vin!

Auxdinte la nomon de Allah, la profeto ne kuragxis pli respondi. Li

klinis la kapon kaj diris :

--Lia nomo estu lauxdata! Ni estas de Li kaj de Li ni havas la

vivon!

Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. Kaj la serpento

mordis la sanktan manon de Mahometo.

Tiu cxi tiam, eksentinte la doloron, eljxetis la serpenton

malproksimen kaj malbenis gxin en la nomo de Allah, cxar gxi estis

maldanka, kaj kun gxi li malbenis ankaux cxiujn, kiuj pagas malbonon por

bono kaj ne estas dankaj por la bonoj, kiujn oni faras al ili.

Poste la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksucxis kaj

eltiris la venenon, kiun la rampajxo tie lasis. Kaj li kracxis sur

la sablon de la dezerto. En tiu sama minuto sur la loko, kie falis

la kracxajxo, naskigxis kreskajxo, rapide disvolvigxante kaj donante

foliojn.

La araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn

foliojn, kiel oferon al Dio sola, pardonema kaj bonkora, kiu savis la

estron de la kredantoj de pereo per la veneno; kaj tiam ili flaris la

strangan kaj delikatan odoron, kiun tiu cxi kreskajxo donas, estante

bruligata.

De tiu tago cxiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo

mirinda kaj benita de Allah, plantas gxin en la oazoj kaj flaras gxian

odoron kun respekto kaj gxojo, cxar gxia gusto enhavas la maldolcxecon

de la veneno serpenta kaj la dolcxecon de la sankta kracxajxo de la

profeto.

De tiu malproksima tempo la tabako estas la plezuro de la hadjxioj,

kiuj vojagxas al Mekko, de la ulemoj, kiuj instruas la sagxecon apud la

sojlo de la meskito de El-Hazar, fonto de gajeco kaj lumo, kaj de la

"filoj de la blanka tendo", kiuj estas la regxoj de la dezerto.

Ankaux de tiu tempo la kredanto, ricevinte de alia mahometano, sub

lia tendo, la "salon de gastameco", devas ami lin kaj defendi lin gxis

la morto, se estus bezone, cxar la malbeno de la profeto staras super la

kapo de maldankulo, kiu ne povos vidi la klaran lumon de la paradizo en

la nokto de sia morto.

Tio cxi estas la legendo pri la tabako, kiu transiras de gento

al gento, rakontata de la maljunaj kredantoj, tra la centjaroj kaj

generacioj, pro la gloro de Allah, kies nomo estas benita. Li sola estas

granda!

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 14 / 218 题