Fabelo de Andersen.
Malproksime en la maro la akvo estas tiel blua, kiel la folioj de la
plej bela cejano, kaj klara, kiel la plej pura vitro, sed gxi estas tre
profunda, pli profunda, ol povas atingi ia ankro; multaj turoj devus
esti starigitaj unu sur la alia, por atingi de la fundo gxis super la
akvo. Tie logxas la popolo de maro.
Sed ne pensu, ke tie estas nuda, blanka, sabla fundo; ne, tie kreskas
la plej mirindaj arboj kaj kreskajxoj, de kiuj la trunketo kaj folioj
estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili cxe la plej malgranda fluo de
la akvo sin movas, kiel vivaj estajxoj. Cxiuj fisxoj, malgrandaj kaj
grandaj, traglitas inter la brancxoj, tute tiel, kiel tie cxi supre la
birdoj en la aero. En la plej profunda loko staras la palaco de la regxo
de la maro. La muroj estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la
plej travidebla sukceno; la tegmento estas farita el konkoj, kiuj sin
fermas kaj malfermas laux la fluo de la akvo. Tio cxi estas belega vido,
cxar en cxiu konko kusxas brilantaj perloj, el kiuj cxiu sola jam estus
efektiva beligajxo en la krono de regxino.
La regxo de la maro perdis jam de longe sian edzinon, sed lia maljuna
patrino kondukis la mastrajxon de la domo. Sxi estis sagxa virino, sed
tre fiera je sia nobeleco, tial sxi portis dekdu ostrojn sur la vosto,
dum aliaj nobeloj ne devis porti pli ol ses. Cetere sxi meritis cxian
lauxdon, la plej multe cxar sxi montris la plej grandan zorgecon kaj
amon por la malgrandaj regxidinoj, sxiaj nepinoj. Ili estis ses belegaj
infanoj, sed la plej juna estis tamen la plej bela el cxiuj; sxia hauxto
estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo, sxiaj okuloj bluaj
kiel, la profunda maro; sed, kiel cxiuj aliaj, sxi ne havis piedojn, la
korpo finigxis per fisxa vosto.
La tutan tagon ili povis ludi en la palaco, en la grandaj salonoj,
kie vivaj floroj elkreskadis el la muroj. La grandaj sukcenaj fenestroj
estis malfermataj, kaj tiam la fisxoj ennagxadis al ili, tute kiel cxe
ni enflugas la hirundoj, kiam ni malfermas la fenestrojn. La fisxoj
alnagxadis al la malgrandaj regxidinoj, mangxadis el iliaj manoj kaj
lasadis sin karesi.
Antaux la palaco sin trovis granda gxardeno kun rugxaj kaj nigrabluaj
floroj; la fruktoj brilis kiel oro kaj la floroj kiel fajro, dum la
trunketoj kaj folioj sin movis sencxese. La tero estis la plej delikata
sablo, sed blua, kiel flamo de sulfuro. Super cxio estis ia blua
brileto. Oni povus pli diri, ke oni sin trovas alte supre, en la aero,
havante nur cxielon super kaj sub si, ol ke oni estas sur la fundo de la
maro. En trankvila vetero oni povis vidi la sunon, kiu elrigardis kiel
purpura floro, el kiu venis lumo cxirkauxen.
Cxiu el la malgrandaj regxidinoj havis en la gxardeno sian apartan
loketon, kie sxi povis laux sia placxo kaj bontrovo fosi kaj planti.
Unu donis al sia florejo la formon de baleno; alia trovis pli bone, ke
sxia florejo similas je virineto de maro; sed la plej juna donis al la
sia formon rondan, kiel la suno, kaj havis nur florojn rugxe brilantajn,
kiel tiu. Sxi estis en cxio originala infano, silenta kaj pensanta, kaj
kiam la aliaj fratinoj sin ornamis per la mirindaj objektoj, kiujn ili
ricevis de sxipoj, venintaj al la fundo, sxi volis havi, krom la rugxaj
floroj, kiuj similis je la suno, nur unu belan statuon, kiu prezentis
tre belan knabon. Gxi estis farita el blanka klara marmoro kaj falis sur
la fundon de la maro cxe la rompigxo de la sxipo. Sxi plantis apud la
statuo rozarugxan salikon, kiu kreskis belege kaj tenis siajn brancxojn
super la statuo, gxis la blua sablo de la fundo, kie la ombro havis
koloron nigra-bluan kaj movadis sin sencxese, kiel la brancxoj. Gxi
elrigardis, kiel la supro kaj la radikoj ludus inter si kaj sin kisus.
Ne estis pli granda plezuro por la juna regxidino, ol auxdi pri la
mondo supra kaj la homoj. La maljuna avino devis rakontadi cxion, kion
sxi sciis pri sxipoj kaj urboj, homoj kaj bestoj. Sed la plej bela kaj
mirinda estis por sxi, ke la floroj supre sur la tero odoras, kion ne
faras la floroj sur la fundo de la maro, kaj ke la arbaroj estas verdaj
kaj la fisxoj, kiujn oni vidas tie inter la brancxoj, tiel lauxte kaj
agrable kantas, ke estas plezuro ilin auxdi. Gxi estis la birdetoj,
kiujn la avino nomis fisxoj, cxar alie sxiaj nepinoj, kiuj ne vidis
ankoraux birdojn, ne povus sxin kompreni.
--Kiam vi atingos la agxon de dekkvin jaroj, diris la avino, vi
ricevos la permeson sin levi el la maro, sidi sub la lumo de la luno sur
la maraj sxtonegoj kaj rigardi la grandajn sxipojn, kiuj veturos antaux
vi; vi vidos ankaux arbarojn kaj urbojn! Baldaux unu el la fratinoj
devis atingi la agxon de dekkvin jaroj, sed la aliaj. . . . cxiu el ili
estis unu jaron pli juna, ol la alia, tiel ke al la plej juna mankis
ankoraux plenaj kvin jaroj, gxis sxi povus sin levi de la fundo de la
maro kaj vidi, kiel nia mondo elrigardas. Sed unu promesis al la alia
rakonti al sxi, kion sxi vidis kaj kio la plej multe placxis al sxi en
la unua tago; cxar ilia avino ne suficxe ankoraux rakontis al ili, estis
ankoraux multaj aferoj, pri kiuj ili volus scii.
Sed neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna,
gxuste sxi, kiu devis ankoraux la plej longe atendi kaj estis tiel
silenta kaj plena je pensoj. Ofte en la nokto sxi staris antaux la
malfermita fenestro kaj rigardis supren tra la mallume blua akvo, kiel
la fisxoj per siaj nagxiloj kaj vostoj gxin batis. La lunon kaj stelojn
sxi povis vidi; ili sxajnis tre palaj, sed por tio ili tra la akvo
elrigardis multe pli grandaj, ol antaux niaj okuloj. Se sub ili glitis
io kiel nigra nubo, sxi sciis, ke tio cxi estas aux baleno nagxanta
super sxi, aux ecx sxipo kun multaj homoj. Ili certe ne pensis, ke bela
virineto de maro staras sur la fundo kaj eltiras siajn blankajn manojn
kontraux la sxipo.
Jen la plej maljuna regxidino atingis la agxon de dekkvin jaroj kaj
ricevis la permeson sin levi super la suprajxon de la maro. Kiam sxi
revenis, sxi havis multege por rakonti; sed la plej bela estas, sxi
diris, kusxi en la lumo de la luno sur supermara sablajxo sur trankvila
maro kaj rigardi la grandan urbon, kiu sin trovas tuj sur la bordo de la
maro, belan urbon, kie la lumoj brilas kiel centoj da steloj, auxdi la
muzikon kaj la bruon de kalesxoj kaj homoj, vidi la multajn pregxejojn
kaj turojn kaj auxskulti la sonadon de la pregxejaj sonoriloj. Gxuste
cxar al la plej juna estis ankoraux longe malpermesite sin levi, sxi
la plej multe sentis grandan deziregon je cxio cxi. Kun kia atento sxi
auxskultis tiujn cxi rakontojn! Kaj kiam sxi poste je la vespero staris
antaux la malfermita fenestro kaj rigardis tra la mallume-blua akvo,
cxiuj sxiaj pensoj estis okupitaj je la granda urbo kun gxia bruado,
kaj sxajnis al sxi, ke la sonado de la pregxejaj sonoriloj trapenetras
malsupren al sxi.
Post unu jaro la dua fratino ricevis la permeson sin levi tra la
akvo kaj nagxi kien sxi volas. Sxi suprennagxis cxe la subiro de la
suno, kaj tiu cxi vido laux sxia opinio estis la plej bela. La tuta
cxielo elrigardis kiel oro, sxi diris, kaj la nuboj--ha, ilian belecon
sxi ne povus suficxe bone priskribi! Rugxaj kaj nigrabluaj ili sin
transportis super sxi, sed multe pli rapide ol ili, flugis, kiel longa
blanka kovrilo, amaso da sovagxaj cignoj super la akvo al la forigxanta
suno. Ili flugis al la suno, sed tiu cxi mallevigxis kaj la roza brilo
estingigxis sur la maro kaj la nuboj.
En la sekvanta jaro la tria fratino sin levis; sxi estis la plej
kuragxa el cxiuj kaj nagxis tial supren en unu largxan riveron, kiu
fluas al la maro. Palacoj kaj vilagxaj dometoj estis vidataj tra belegaj
arbaroj : Sxi auxdis kiel cxiuj birdoj kantis, kaj la suno lumis tiel
varme, ke sxi ofte devis nagxi sub la akvon, por iom malvarmigi sian
brule varmegan vizagxon. En unu malgranda golfo sxi renkontis tutan
amason da belaj homaj infanoj; ili kuradis tute nudaj kaj batadis en
la akvo. Sxi volis ludi kun ili, sed kun teruro ili forkuris. Poste
venis malgranda nigra besto, tio estis hundo, sed sxi antauxe neniam
vidis hundon; tiu cxi komencis tiel furioze sxin boji, ke sxi tute
ektimigxis kaj ree forkuris en la liberan maron. Sed neniam sxi forgesos
la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn,
kiuj povis nagxi, kvankam ili ne havis fisxan voston.
La kvara fratino ne estis tiel kuragxa; sxi restis en la mezo de la
sovagxa maro kaj rakontis, ke gxuste tie estas la plej bele. Oni povas
rigardi tre malproksime cxirkauxe, kaj la cxielo staras kiel vitra
klosxo super la maro. Sxipojn sxi vidis, sed nur tre malproksime, ili
elrigardis kiel mevoj; la ludantaj delfenoj sin renversadis kaj la
grandaj balenoj sxprucis akvon el la truoj de siaj nazoj supren, ke gxi
elrigardis cxirkauxe kiel centoj da fontanoj.
Nun venis la tempo por la kvina fratino. Sxia naskotago estis gxuste
en la mezo de vintro, kaj tial sxi vidis, kion la aliaj la unuan fojon
ne vidis. La maro estis preskaux tute verda, kaj cxirkauxe nagxis
grandaj montoj de glacio, el kiuj, laux sxia rakonto, cxiu elrigardis
kiel perlo kaj tamen estis multe pli granda ol la turoj, kiujn la homoj
konstruas. En la plej mirindaj formoj ili sin montris kaj brilis kiel
diamantoj. Sxi sidigxis sur unu el la plej grandaj, kaj cxiuj sxipistoj
forkuradis kun teruro de la loko, kie sxi sidis kaj lasis la venton ludi
kun sxiaj longaj haroj. Sed je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj,
gxi tondris kaj fulmis, dum la nigra maro levis la grandajn pecegojn
da glacio alte supren kaj briligis ilin en la forta fulmado. Sur cxiuj
sxipoj oni mallevis la velojn; estis timego, teruro, sed sxi sidis
trankvile sur sia nagxanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj
zigzage sin jxetadis en la sxauxman maron.
Kiam iu el la fratinoj venis la unuan fojon super la akvon, cxiu
estis ravata de la nova kaj bela, kiun sxi vidis; sed nun, kiam ili kiel
grandagxaj knabinoj havis la permeson supreniri cxiufoje laux sia volo,
gxi farigxis por ili indiferenta; ili deziregis ree hejmen, kaj post la
paso de unu monato ili diris, ke malsupre en la domo estas la plej bele
kaj tie oni sin sentas la plej oportune.
Ofte en vespera horo la kvin fratinoj cxirkauxprenadis unua la alian
per la manoj kaj suprennagxadis en unu linio super la akvon. Ili havis
belegajn vocxojn, pli belajn ol la vocxo de homo, kaj kiam ventego
komencigxis kaj ili povis supozi, ke rompigxos sxipoj, ili nagxadis
antaux la sxipoj kaj kantadis agrable pri la beleco sur la fundo de la
maro, kaj petis la sxipanojn ne timi veni tien. Sed tiuj cxi ne povis
kompreni la vortojn, ili pensis ke gxi estas la ventego; kaj ili ankaux
ne povis vidi la belajxojn de malsupre, cxar se la sxipo iris al la
fundo, la homoj mortis en la akvo kaj venis nur jam kiel malvivuloj en
la palacon de la regxo de la maro.
Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra
la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola kaj rigardis post
ili, kaj estis al sxi, kiel sxi devus plori; sed virino de maro ne havas
larmojn, kaj tial sxi suferas multe pli multe.
--Ho, se mi jam havus la agxon de dekkvin jaroj! sxi diris. Mi
scias, ke gxuste mi forte amos la mondon tie supre kaj la homojn, kiuj
tie logxas kaj konstruas!
Fine sxi atingis la agxon de dekkvin jaroj.
--Jen vi elkreskis, diris sxia avino, la maljuna regxino-vidvino.
Venu, kaj mi vin ornamos kiel viajn aliajn fratinojn! Sxi metis al sxi
kronon el blankaj lilioj sur la harojn, sed cxiu folieto de floro estis
duono de perlo; kaj la maljuna avino lasis almordigxi al la vosto de la
regxidino ok grandajn ostrojn, por montri sxian altan staton.
--Tio cxi doloras! diris la virineto de maro.
--Jes, kortega ceremonio postulas maloportunecon! diris la avino.
Ho, sxi fordonus kun plezuro cxiun cxi belegajxon kaj dejxetus la
multepezan kronon! Sxiaj rugxaj gxardenaj floroj staris al sxi multe pli
bone, sed nenio helpis. "Adiaux!" sxi diris kaj levis sin facile kaj
bele tra la akvo.
Antaux momento subiris la suno, kiam sxi levis la kapon super la
suprajxo de la maro; sed cxiuj nuboj brilis ankoraux kiel rozoj kaj
oro, kaj tra la palrugxa aero lumis la stelo de la vespero, la aero
estis trankvila kaj fresxa kaj nenia venteto movis la maron. Sur la
maro staris granda trimasta sxipo, nur unu velo estis levita, cxar
estis nenia bloveto, kaj inter la sxnuregaro sidis cxie sxipanoj. Oni
auxdis muzikon kaj kantadon, kaj kiam la vespero farigxis pli malluma,
centoj da koloraj lanternoj estis ekbruligitaj; gxi elrigardis, kvazaux
la flagoj de cxiuj nacioj blovigxas en la aero. La virineto de maro
alnagxis gxis la fenestro de la kajuto, kaj cxiufoje, kiam la akvo sxin
levis, sxi provis rigardi tra la klaraj vitroj de la fenestroj en la
kajuton, kie staris multaj ornamitaj homoj, sed la plej bela el ili
estis la juna regxido kun la grandaj nigraj okuloj. Li povis havi la
agxon de dekses jaroj, lia tago de naskigxo gxuste nun estis festata,
kaj pro tio cxi regis la tuta tiu gajeco kaj belegeco. La sxipanoj
dancis sur la ferdeko, kaj kiam la regxido al ili eliris, pli ol cent
raketoj levigxis en la aeron. Ili lumis kiel luma tago, tiel ke la
virineto de maro ektimis kaj subigxis sub la akvon. Sed baldaux sxi
denove ellevis la kapon kaj tiam sxajnis al sxi, kvazaux cxiuj steloj
de la cxielo defalas al sxi. Neniam ankoraux sxi vidis tian fajrajxon.
Grandaj sunoj mugxante sin turnadis, belegaj fajraj fisxoj sin levadis
en la bluan aeron kaj de cxio estis vidata luma rebrilo en la klara
trankvila maro. Sur la sxipo mem estis tiel lume, ke oni povis vidi ecx
la plej malgrandan sxnuron, ne parolante jam pri la homoj. Kiel bela
la juna regxido estis, kaj li premis al la homoj la manojn kun afabla
ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto.
Jam farigxis malfrue, sed la virineto de maro ne povis deturni
la okulojn de la sxipo kaj de la bela regxido. La koloraj lanternoj
estingigxis, la raketoj sin ne levadis pli en la aeron, la pafilegoj
jam pli ne tondris, sed profunde en la maro estis movado kaj bruado.
La virineto de maro sidis sur la akvo kaj balancigxis supren kaj
malsupren, tiel ke sxi povis enrigardadi en la kajuton. Sed pli rapide
la sxipo kuris super la ondoj, unu velo post la alia estis levataj, pli
forte batis la ondoj, nigra nubego sin montris kaj fulmoj malproksimaj
ekbrilis. Terura ventego baldaux komencigxis. Tial la sxipanoj demetis
la velojn. La granda sxipo balancigxis en rapidega kurado sur la sovagxa
maro; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la sxauxmanta akvo,
minacante sin transjxeti super la mastoj, sed la sxipo sin mallevadis
kiel cigno inter la altaj ondoj kaj levadis sin ree sur la akvajn
montojn. Al la virineto de maro gxi sxajnis kiel veturo de plezuro, sed
la sxipanoj tute alie tion cxi rigardis; la sxipo gxemegis kaj krakis,
la cxefa masto rompigxis en la mezo kiel kano, kaj la sxipo kusxigxis
sur flanko kaj la akvo eniris en la internajxon de la sxipo. Nun la
virineto de maro vidis, ke la sxipanoj estas en dangxero, sxi devis sin
mem gardi antaux la traboj kaj rompajxoj de la sxipo, kiuj estis pelataj
super la akvo. Kelkan tempon estis tiel mallumege, ke sxi nenion povis
vidi; sed jen ekfulmis kaj farigxis denove tiel lume, ke la virineto de
maro klare revidis cxiujn sur la sxipo. Cxiu penis sin savi, kiel li
povis. La plej multe sxi observadis la junan regxidon kaj sxi vidis,
kiam la sxipo rompigxis, ke li falis en la profundan maron. En la unua
momento sxi estis tre gxoja, cxar nun li ja venos al sxi, sed baldaux
venis al sxi en la kapon, ke la homoj ja ne povas vivi en la akvo kaj
tiel li nur malviva venos en la palacon de la regxo de la maro.
Ne, morti li ne devas! Tial la virineto de maro eknagxis inter
la traboj kaj tabuloj, kiuj kuradis sur la maro forgesis la propran
dangxeron, subnagxis profunde en la akvon kaj sin levis denove inter
la altaj ondoj. Fine sxi atingis la junan regxidon, kiu jam apenaux
sin tenis sur la suprajxo de la sovagxa maro. Liaj manoj kaj piedoj
komencis jam lacigxi, la belaj okuloj sin fermis, li devus morti, se sxi
ne alvenus. Sxi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la
ondoj kien ili volis.
Cxirkaux la mateno la ventego finigxis. De la sxipo ne restis ecx unu
ligneto. Rugxa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo, kaj sxajnis,
ke per tio cxi la vangoj de la regxido ricevis vivon, tamen liaj okulaj
restis fermitaj. La virineto de maro kisis lian altan belan frunton kaj
reordigis liajn malsekajn harojn. Sxajnis al sxi, ke li estas simila je
la marmora statuo en sxia malgranda gxardeno. Sxi lin kisis kaj rekisis
kaj forte deziris, ke li restu viva.
Jen montrigxis tero, altaj bluaj montoj, sur kies suproj brilis
la blanka negxo, kiel amaso da cignoj. Malsupre sur la bordo staris
belegaj verdaj arbaroj kaj antaux ili staris pregxejo aux monahxejo,
estis ankoraux malfacile bone gxin diferencigi, sed konstruo gxi estis.
Citronaj kaj orangxaj arboj kreskis en la gxardeno kaj antaux la eniro
staris altaj palmoj. La maro faris tie cxi malgrandan golfeton, en kiu
la akvo estis tute trankvila, sed tre profunda, kaj kiu estis limita
de superakvaj sxtonegoj, kovritaj de delikata blanka sablo. Tien cxi
alnagxis la virineto de maro kun la bela princo, kusxigis lin sur la
sablo kaj zorgis, ke lia kapo kusxu alte en la varma lumo de la suno.
Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo kaj multaj junaj
knabinoj sin montris en la gxardeno. Tiam la virineto de maro fornagxis
kaj kasxis sin post kelkaj altaj sxtonoj, kiuj elstaris el la akvo,
kovris la harojn kaj bruston per sxauxmo de la maro, tiel ke neniu povis
vidi sxian belan vizagxon, kaj sxi nun observadis, kiu venos al la
malfelicxa regxido.
Ne longe dauxris kaj alvenis juna knabino. Sxi videble forte ektimis,
sed nur unu momenton, kaj baldaux sxi vokis multajn homojn, kaj la
virineto de maro vidis, ke la regxido denove ricevis la konscion kaj
ridetis al cxiuj cxirkauxstarantoj, sed al sia savintino li ne ridetis,
li ja ecx ne sciis, ke al sxi li devas danki la vivon. Sxi sentis sin
tiel malgxoja, ke sxi, kiam oni lin forkondukis en la grandan konstruon,
malgaje subnagxis sub la akvon kaj revenis al la palaco de sia patro.
Sxi estis cxiam silenta kaj enpensa, sed nun gxi farigxis ankoraux
pli multe. La fratinoj sxin demandis, kion sxi vidis la unuan fojon tie
supre, sed sxi nenion al ili rakontis.
Ofte en vespero kaj mateno sxi levadis sin al la loko, kie sxi
forlasis la regxidon. Sxi vidis, kiel la fruktoj de la gxardeno farigxis
maturaj kaj estis desxiritaj, sxi vidis, kiel la negxo fluidigxis sur la
altaj montoj, sed la regxidon sxi ne vidis, kaj cxiam pli malgxoja sxi
tial revenadis hejmen. Sxia sola plezuro estis sidi en sia gxardeneto
kaj cxirkauxpreni per la brakoj la belan marmoran statuon, kiu estis
simila je la regxido; sed siajn florojn sxi ne flegis, kaj sovagxe
ili kreskis super la vojetoj, kaj iliaj longaj trunketoj kaj folioj
sin kunplektis kun la brancxoj de la arboj tiel, ke tie farigxis tute
mallume.
Fine sxi ne povis pli elteni kaj rakontis al unu el siaj fratinoj,
kaj baldaux tiam sciigxis cxiuj aliaj, sed je vorto de honoro neniu pli
ol tiu, kaj kelkaj aliaj virinetoj de maro, kiuj tamen rakontis gxin nur
al siaj plej proksimaj amikinoj. Unu el ili povis doni sciajxon pri la
regxido, sxi ankaux vidis la feston naskotagan sur la sxipo, sciis, de
kie la regxido estas kaj kie sin trovas lia regno.
"Venu, fratineto!" diris la aliaj regxidinoj, kaj interplektinte la
brakojn reciproke post la sxultroj, ili sin levis en longa linio el la
maro tien, kie sin trovis la palaco de la regxido.
Tiu cxi palaco estis konstruita el helflava brilanta speco de sxtono,
kun grandaj marmoraj sxtuparoj, el kiuj unu kondukis rekte en la maron.
Belegaj orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentoj, kaj inter la
kolonoj, kiuj cxirkauxis la tutan konstruon, staris marmoraj figuroj,
kiuj elrigardis kiel vivaj ekzistajxoj. Tra la klara vitro en la altaj
fenestroj oni povis rigardi en la plej belegajn salonojn, kie pendis
multekostaj silkaj kurtenoj kaj tapisxoj kaj cxiuj muroj estis ornamitaj
per grandaj pentrajxoj, ke estis efektiva plezuro cxion tion cxi vidi.
En la mezo de la granda salono batis alta fontano, gxiaj radioj sin
levadis gxis la vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la
akvo kaj la plej belaj kreskajxoj, kiuj sin trovis en la granda baseno.
Nun sxi sciis, kie li logxas, kaj tie sxi montradis sin ofte en
vespero kaj en nokto sur la akvo; sxi alnagxadis multe pli proksime
al la tero, ol kiel kuragxus ia alia, sxi ecx sin levadis tra la tuta
mallargxa kanalo, gxis sub la belega marmora balkono. Tie sxi sidadis
kaj rigardis la junan regxidon, kiu pensis, ke li sidas sola en la klara
lumo de la luno.
Ofte en vespero sxi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko
en lia belega sxipeto ornamita per flagoj; sxi rigardadis tra la verdaj
kanoj, kaj se la vento kaptadis sxian longan blankan vualon kaj iu sxin
vidis, li pensis, ke gxi estas cigno, kiu disvastigas la flugilojn.
Ofte en la nokto, kiam la fisxistoj kaptadis fisxojn sur la maro cxe
lumo de torcxoj, sxi auxdadis, ke ili rakontas multon da bona pri la
juna regxido, kaj sxi gxojadis, ke sxi savis al li la vivon, kiam li
preskaux sen vivo estis pelata de la ondoj, kaj sxi ekmemoradis, kiel
firme lia kapo ripozis sur sxia brusto kaj kiel kore sxi lin kisis. Pri
tio cxi li nenion sciis, li ne povis ecx songxi pri sxi.
Cxiam pli kaj pli kreskis sxia amo al la homoj, cxiam pli sxi deziris
povi sin levi al ili kaj vivi inter ili, kaj ilia mondo sxajnis al
sxi multe pli granda ol sxia. Ili ja povas flugi sur sxipoj trans la
maron, sin levi sur la altajn montojn alte super la nubojn, kaj la
landoj, kiujn ili posedas, sin etendas kun siaj arbaroj kaj kampoj pli
malproksime, ol sxi povas atingi per sia rigardo. Multon sxi volus
scii, sed la fratinoj ne povis doni al sxi respondon je cxio, kaj tial
sxi demandadis pri tio la maljunan avinon, kiu bone konis la pli altan
mondon, kiel sxi nomadis la landojn super la maro.
--Se la homoj ne dronas, demandis la virineto de maro, cxu ili tiam
povas vivi eterne, cxu ili ne mortas, kiel ni tie cxi sur la fundo de la
maro?
--Ho jes, diris la maljunulino, ili ankaux devas morti, kaj la tempo
de ilia vivo estas ankoraux pli mallonga ol de nia. Ni povas atingi la
agxon de tricent jaroj, sed kiam nia vivo cxesigxas, ni turnigxas en
sxauxmon kaj ni ne havas tie cxi ecx tombon inter niaj karaj. Ni ne
havas senmortan animon, ni jam neniam revekigxas al vivo, ni similas je
la verda kreskajxo, kiu, unu fojon detrancxita, jam neniam pli povas
revivigxi. Sed la homoj havas animon, kiu vivas eterne, kiam la korpo
jam refarigxis tero. La animo sin levas tra la etero supren, al la
brilantaj steloj! Tute tiel, kiel ni nin levas el la maro kaj rigardas
la landojn de la homoj, tiel ankaux ili sin levas al nekonataj belegaj
lokoj, kiujn ni neniam povos vidi.
--Kial ni ne ricevis senmortan animon? malgxoje demandis la virineto
de maro. Kun plezuro mi fordonus cxiujn centojn da jaroj, kiujn mi povas
vivi, por nur unu tagon esti homo kaj poste preni parton en la cxiela
mondo!
--Pri tio cxi ne pensu! diris la maljunulino, nia sorto estas multe
pli felicxa kaj pli bona, ol la sorto de la homoj tie supre!
--Sekve mi mortos kaj disfluigxos kiel sxauxmo sur la maro, mi jam
ne auxdados la muzikon de la ondoj, ne vidados pli la belajn florojn kaj
la luman sunon! Cxu mi nenion povas fari, por ricevi eternan animon?
--Ne! diris la maljunulino, nur se homo vin tiel ekamus ke vi estus
por li pli ol patro kaj patrino, se li alligigxus al vi per cxiuj siaj
pensoj kaj sia amo kaj petus, ke la pastro metu lian dekstran manon en
la vian kun la sankta promeso de fideleco tie cxi kaj cxie kaj eterne,
tiam lia animo transfluus en vian korpon kaj vi ankaux ricevus parton en
la felicxo de la homoj. Li donus al vi animon kaj retenus tamen ankaux
sian propran. Sed tio cxi neniam povas farigxi! Gxuste tion, kio tie cxi
en la maro estas nomata bela, vian voston de fisxo, ili tie supre sur la
tero trovas malbela. Cxar mankas al ili la gxusta komprenado, tie oni
devas havi du malgraciajn kolonojn, kiujn ili nomas piedoj, por esti
nomata bela!
La virineto de maro ekgxemis kaj rigardis malgxoje sian fisxan
voston.
--Ni estu gajaj! diris la maljunulino, ni saltadu kaj dancadu en
la tricent jaroj, kiujn la sorto al ni donas; gxi estas certe suficxa
tempo, poste oni tiom pli senzorge povas ripozi. Hodiaux vespere ni
havos balon de kortego!
Kaj gxi estis efektive belego, kiun oni sur la tero neniam vidas. La
muroj kaj la plafono de la granda salono estis de dika, sed travidebla
vitro. Multaj centoj da grandegaj konkoj, rugxaj kiel rozoj kaj verdaj
kiel herbo, staris en vicoj sur cxiu flanko kun blue brulanta flamo,
kiu lumigis la tutan salonon kaj tralumis ecx tra la muroj, tiel ke la
maro cxirkauxe estis tute plena je lumo. Oni povis bone vidi cxiujn la
sennombrajn fisxojn, grandajn kaj malgrandajn, kiel ili alnagxadis al la
vitraj muroj; sur unuj la skvamoj sxajnis purpuraj, sur aliaj ili brilis
kiel oro kaj argxento.
En la mezo tra la salono fluis largxa kvieta rivero, kaj sur gxi
dancis la viroj kaj virinetoj de maro laux sia propra dolcxa kantado.
Tiel belajn vocxojn la homoj sur la tero ne havas. La plej juna
regxidino kantis la plej bele, oni aplauxdadis al sxi, kaj por unu
momento sxi sentis gxojon en la koro, cxar sxi sciis, ke sxi havas la
plej belan vocxon en la maro kaj sur la tero. Sed baldaux sxi denove
komencis pensadi pri la mondo supra. Sxi ne povis forgesi la belan
regxidon kaj sian doloron, ke sxi ne havas senmortan animon kiel li.
Tial sxi elsxteligxis el la palaco de sia patro, kaj dum interne cxio
kantadis kaj gxojadis, sxi sidis malgaja en sia gxardeneto. Tiam subite
sxi ekauxdis la sonon de korno penetrantan al sxi tra la akvo, kaj sxi
ekpensis : "nun li kredeble sxipas tie supre, li, kiun mi amas pli ol
patron kaj patrinon, li, al kiu mi pendas per cxiuj miaj pensoj kaj
en kies manon mi tiel volonte metus la felicxon de mia vivo. Cxion mi
riskos, por akiri lin kaj senmortan animon! Dum miaj fratinoj dancas en
la palaco de mia patro, mi iros al la mara sorcxistino. Gxis hodiaux mi
cxiam sentis teruron antaux sxi, sed eble sxi povas doni al mi konsilon
kaj helpon".
La regxidino eliris el sia gxardeneto kaj rapidis al la bruanta
akvoturnejo, post kiu logxis la sorcxistino. Sur tiu cxi vojo sxi
antauxe neniam iris; tie kreskis nenia floro, nenia herbeto, nur nuda
griza sabla tero sin etendis gxis la akvoturnejo, kie la akvo sxauxme
batadis, turnigxante kiel bruantaj radoj muelaj, kaj cxion, kion gxi
kaptadis, tiregadis kun si en la profundegon. Inter tiuj cxi cxion
ruinigantaj akvaj turnajxoj la regxidino devis trapasxi, por atingi la
terajxon de la sorcxistino, kaj tie sxi devis ankoraux longe iri sur
varma sxanceligxanta sxlimo, kiun la sorcxistino nomadis sia torfajxo.
Post tiu staris sxia domo en la mezo de stranga arbaro. Cxiuj arboj kaj
arbetajxoj estis polipoj, duone besto duone kreskajxo, ili elrigardis
kiel centkapaj serpentoj, kiuj kreskis el la tero; cxiuj brancxoj estis
longaj sxlimaj brakoj kun fingroj kiel fleksaj vermoj, kaj cxiu membro
sin movadis, de la radiko gxis la plej alta supro. Cxion, kion ili
povis en la maro kapti, ili cxirkauxvolvadis fortike, por jam neniam
gxin ellasi. La malgranda regxidino kun teruro haltis antaux tiu cxi
arbaro; sxia koro batis de timego; sxi jam estis preta iri returne, sed
sxi ekpensis pri la regxido kaj pri la akirota homa animo kaj farigxis
denove kuragxa. Siajn longajn, libere defalantajn harojn sxi alligis
fortike cxirkaux la kapo, por ke la polipoj ne povu per tio cxi sxin
ekkapti, la ambaux manojn sxi almetis kruce al la brusto kaj rapide
iris antauxen, kiel fisxo rapidanta tra la akvo, inter la teruraj
polipoj, kiuj etendadis post sxi siajn fleksajn brakojn kaj fingrojn.
Sxi rimarkis, kiel cxiu el ili objekton unu fojon kaptitan tenis forte
per centoj da malgrandaj brakoj, kiel per feraj ligiloj. Homoj pereintaj
en la maro kaj falintaj al la fundo elrigardadis kiel blankaj ostaroj el
la brakoj de la polipoj. En la brakoj ili tenis partojn de sxipoj kaj
kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio sxajnis al la regxidino
la plej terura--virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj
sufokintaj.
Jen sxi venis al granda, preskaux cxie kovrita de sxlimo, placo en la
arbaro, kie grandaj grasaj maraj serpentoj sin volvadis kaj montradis
sian abomenan blankflavan ventron. En la mezo de la placo staris domo,
konstruita el la blankaj ostoj do homoj pereintaj en la maro; tie sidis
la sorcxistino de la maro kaj mangxigadis testudon el sia busxo, kiel la
homoj donas sukeron al kanarieto. La malbelajn grasajn serpentojn de la
maro sxi nomadis siaj amataj kokidoj kaj lasis ilin ludi sur sia granda
sponga brusto.
--Mi jam scias, kion vi volas! diris la sorcxistino, tre malsagxe!
Tamen via volo estos plenumita, cxar gxi jxetos vin en malfelicxon, mia
bela regxidineto. Vi volus liberigxi de via fisxa vosto kaj por tio
havi du trabojn por la irado, kiel la homoj, por ke la juna regxido
enamigxu en vin kaj vi ricevu lin kaj senmortan animon! Cxe tio cxi
la sorcxistino ridis tiel lauxte kaj malbele, ke la testudo kaj la
serpentoj falis sur la teron. Vi ne povis veni en pli oportuna tempo.
Morgaux post la levigxo de la suno mi jam ne povus al vi helpi, gxis
ree pasus jaro. Mi kuiros al vi trinkajxon, kun kiu vi ankoraux antaux
la levigxo de la suno devas nagxi al la tero, sidigxi sur la bordo kaj
eltrinki la trinkajxon; tiam via fisxa vosto turnigxos en tion, kion
la homoj nomas graciaj piedoj, sed gxi doloros, gxi estos al vi, kiel
se akra glavo vin trancxus. Cxiuj, kiuj vin vidos, diros, ke vi estas
la plej bela homa estajxo, kiun ili vidis. Restos al vi via facila
flugetanta irado, nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi,
sed cxe cxiu pasxo, kiun vi faros, vi sentos, kiel vi pasxus sur akran
trancxilon. Se vi volas cxion cxi elteni, tiam mi al vi helpos!
--Jes! diris la virineto de maro kun tremanta vocxo kaj pensis pri
la regxido kaj pri la ricevota animo.
--Sed memoru, diris la sorcxistino, se vi unu fojon farigxis homo,
vi jam neniam pli povas refarigxi virineto de maro! vi jam neniam pli
povos sin mallevi tra la akvo al viaj fratinoj kaj al la palaco de via
patro, kaj se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi
forgesu patron kaj patrinon, alligigxu al vi per cxiuj siaj pensoj kaj
ordonu al la pastro, ke tiu metu viajn manojn en la liajn tiel, ke vi
farigxu edzo kaj edzino, tiam vi ne ricevos senmortan animon! Je la unua
mateno post lia edzigxo kun alia via koro dissxirigxos kaj farigxos
sxauxmo sur la maro.
--Mi gxin volas! diris la virineto de maro kaj sxi estis pala kiel
la morto.
--Sed vi devas ankaux pagi al mi! diris la sorcxistino, kaj ne
malmulton mi postulas. Vi havas la plej belan vocxon el cxiuj tie cxi
sur la fundo de la maro, per gxi vi esperas tie ensorcxi la regxidon,
sed la vocxon vi devas doni al mi. La plej bonan, kion vi posedas, mi
volas ricevi por mia kara trinkajxo! Mian propran sangon mi ja devas
doni por gxi, por ke la trinkajxo farigxu akra, kiel glavo ambauxflanke
trancxanta!
--Sed se vi prenos de mi mian vocxon, diris la virineto de maro, kio
do tiam restos al mi?
--Via bela eksterajxo, diris la sorcxistino, via flugetanta irado
kaj viaj parolantaj okuloj, per kiuj vi jam povas malsagxigi homan
koron. Nu, cxu vi perdis la kuragxon? Eletendu vian malgrandan langon,
kaj mi detrancxos gxin por mia peno kaj vi ricevos la karan trinkajxon!
--Gxi farigxu! diris la virineto de maro, kaj la sorcxistino metis
la kaldronon, por kuiri la sorcxan trinkajxon. Pureco estas duono de
vivo! sxi diris kaj elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn sxi
kunligis en unu tuberon. Poste sxi gratis al si mem la bruston kaj
engutigis en la kaldronon sian nigran sangon. La vaporo formis la plej
strangajn flgurojn, tiel ke estis terure ilin vidi. Cxiun momenton
la sorcxistino metis novajn objektojn en la kaldronon, kaj kiam gxi
komencis bone boli, estis tute, kiel se plorus krokodilo. Fine la
trinkajxo estis preta; sxi elrigardis kiel la plej klara akvo.
--Jen ricevu gxin! diris la sorcxistino kaj detrancxis al la
virineto de maro la langon; la virineto nun jam estis muta, povis jam
nek kanti nek paroli.
--Se la polipoj volos vin kapti, kiam vi iros returne tra mia
arbaro, diris la sorcxistino, sxprucu sur ilin nur unu solan guton de
tiu cxi trinkajxo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos en mil pecojn!
Sed tion cxi la regxidino ne bezonis, la polipoj timigite sin retiris de
sxi, kiam ili vidis la brilantan trinkajxon, kiu lumis en sxia mano kiel
radianta stelo. Tiel sxi baldaux pasis la arbaron, la marcxon kaj la
akvoturnejon.
Sxi povis vidi la palacon de sia patro; la torcxoj en la granda
salono de dancado estis estingitaj; tie certe jam cxiuj dormis, tamen
sxi ne kuragxis iri al ili nun, kiam sxi estis muta kaj la koro volis
dissxirigxi al sxi de malgxojo; sxi ensxteligxis en la gxardenon,
derompis floron de la bedoj de cxiuj siaj fratinoj, jxetis al la palaco
milojn da kisoj per la fingroj kaj levigxis tra la mallume-blua maro
supren.
La suno ankoraux ne estis levigxinta, kiam sxi ekvidis la palacon de
la regxido kaj supreniris sur la belega marmora sxtuparo. La luno lumis
mirinde klare. La malgranda virineto de maro eltrinkis la brule akran
trinkajxon, kaj estis al sxi, kiel se ambauxakra glavo trairus tra sxia
delikata korpo, sxi perdis la konscion kaj falis kiel mortinta. Kiam la
suno eklumis super la maro, sxi vekigxis kaj sentis fortan doloron, sed
rekte antaux sxi staris la aminda juna regxido, kiu direktis sur sxin
siajn okulojn nigrajn kiel karbo, tiel ke sxi devis mallevi la siajn,
kaj tiam sxi rimarkis, ke sxia fisxa vosto perdigxis kaj sxi havis la
plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur
povas havi. Sed sxi estis tute nuda, kaj tial sxi envolvis sin en siajn
densajn longajn harojn. La regxido demandis, kiu sxi estas kaj kiel sxi
venis tien cxi, kaj sxi ekrigardis lin per siaj mallumebluaj okuloj
kviete sed ankaux tiel malgaje, cxar paroli sxi ja ne povis. Tiam li
prenis sxian manon kaj kondukis sxin en la palacon. Cxe cxiu pasxo,
kiun sxi faris, estis al sxi, kiel la sorcxistino antauxdiris, kiel
se sxi pasxus sur akrajn pinglojn kaj trancxilojn, sed sxi elportadis
gxin volonte. Sub la mano de la regxido sxi supreniris facile kiel akva
veziko sur la sxtuparo, kaj li kaj ankaux cxiuj aliaj admiris sxian
gracian flugetantan iradon.
Multekostaj vestoj el silko kaj muslino estis nun donitaj al sxi, en
la palaco sxi estis la plej bela el cxiuj, sed sxi estis muta, povis nek
kanti nek paroli. Belaj sklavinoj, vestitaj en silko kaj oro, eliradis
kaj kantadis antaux la regxido kaj liaj gepatroj. Unu kantis pli agrable
ol cxiuj aliaj, kaj la regxido aplauxdis kaj ridetis al sxi; tiam la
virineto de maro farigxis malgxoja, sxi sciis, ke sxi mem kantus multe
pli bele. Ho! sxi diris al si mem, se li nur scius, ke, por esti cxe li,
mi fordonis je eterne mian vocxon!
Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela
muziko; tiam la virineto de maro levis siajn belajn blankajn brakojn,
starigxis sur la pintoj de la fingroj piedaj kaj ekflugetis sur la
planko, dancante kiel ankoraux neniu dancis. Cxe cxiu movo sxia beleco
pli multe elmontrigxadis, kaj sxiaj okuloj parolis pli interne kaj pli
profunde al la koro, ol la kantado de la sklavinoj.
Cxiuj estis ensorcxitaj de gxi, aparte la regxido, kiu nomis la
regxidinon lia amata trovitino, kaj sxi dancis senhalte, kvankam
cxiufoje, kiam sxia piedo tusxis la plankon, sxajnis al sxi, kiel sxi
ekpasxus sur akran trancxilon. La regxido diris, ke sxi estu cxiam apud
li, kaj sxi ecx ricevis la permeson dormi sur velura kuseno antaux lia
pordo.
Li lasis fari al sxi viran vestajxon, por ke sxi povu akompanadi
lin ankaux sur cxevalo. Ili rajdadis tra la bonodoraj arbaroj, kie la
verdaj brancxoj tusxadis iliajn sxultrojn kaj la birdetoj kantadis
inter la fresxaj folioj. Sxi levadis sin kun la regxido sur la altajn
montojn, kaj kvankam sxiaj graciaj piedetoj sangadis, sxi tamen ridadis
je tio cxi kaj sekvadis lin gxis ili ekvidadis la nubojn preterflugantaj
profunde sub ili, kiel se gxi estus amaso da birdoj, iranta al la
fremdaj landoj.
En domo, en la palaco de la regxido, sxi iradis, kiam en la nokto la
aliaj dormis, sur la largxan marmoran sxtuparon kaj malvarmigadis siajn
brulantajn piedojn en la malvarma akvo de la maro kaj tiam sxi pensadis
pri siaj parencoj en la profundajxo.
En unu nokto sxiaj fratinoj venis, reciproke tenante sin per la
brakoj; ili kantis, nagxante super la akvo, tre malgajajn melodiojn.
Sxi faris al ili signon, kaj ili sxin rekonis kaj rakontis, kiel
profunde sxi ilin cxiujn malgxojigis. De tiu tempo ili vizitadis sxin
cxiun nokton, kaj en unu nokto sxi rimarkis en granda malproksimeco la
maljunan avinon, kiu jam de tre longa tempo ne estis sin levinta al la
suprajxo de la maro, kaj la regxon de la maro kun sia krono sur la kapo.
Ili etendis al sxi la manojn, sed ambaux ne kuragxis veni tiel proksime
al la tero, kiel la fratinoj.
De tago al tago la regxido sxin cxiam pli ekamadis, li amis sxin,
kiel oni povas nur ami bonan belan infanon, sed fari sxin regxino tio
cxi neniam venis al li en la kapon, kaj tamen sxi ja devis farigxi lia
edzino, cxar alie sxi ne ricevus senmortan animon, sed devus en la
mateno de lia edzigxo farigxi sxauxmo sur la maro.
Cxu vi ne amas min pli ol cxiun? kvazaux paroladis la okuloj de la
regxidineto, kiam li sxin prenadis en siajn brakojn kaj kisadis sxian
belan frunton.
--Jes, vin mi amas la plej multe! diris la regxido, cxar vi havas
la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita kaj vi estas
simila je unu juna knabino, kiun mi unu fojon vidis, sed jam kredeble
neniam revidos. Mi estis sur sxipo, kiu rompigxis; la ondoj alpelis
min al tero proksime de sankta pregxejo, en kiu multaj junaj knabinoj
faris la meson. La plej juna el ili trovis min tie sur la bordo kaj
savis al mi la vivon; nur du fojojn mi sxin vidis. Sxi estus la sola
knabino, kiun mi povus ami en tiu cxi mondo, sed vi estas simila je sxi,
vi preskaux forpremas sxian figuron en mia animo. Sxi apartenas al la
sankta pregxejo, kaj tial vin sendis al mi mia bona felicxo; neniam ni
disigxos unu de la alia!
--Ha! li ne scias, ke mi savis al li la vivon! pensis la
regxidineto, mi portis lin trans la maro al la arbaro, kie staras la
pregxejo; mi rigardis lin post la sxauxmo kaj atendis, cxu ne venos
al li ia homo. Mi vidis la belan knabinon, kiun li amas pli ol min!
La virineto de maro profunde gxemis, plori sxi ne povis. La knabino
apartenas al la sankta pregxejo, li diris, neniam sxi elvenos en la
mondon, ili neniam renkontos unu la alian, mi estas apud li, mi vidas
lin cxiutage, mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon!
Sed jen la regxido devis edzigxi kaj ricevi kiel edzino la filinon
de la najbara regxo; tial oni pretigis tian belan sxipon. La regxido
veturas, oni diras, por ekkoni la landojn de la najbara regxo, sed
efektive gxi estas farata por rigardi la filinon de la najbara regxo;
grandan sekvantaron li devis kunpreni. La virineto de maro balancis la
kapeton kaj ridetis; sxi konis la pensojn de la regxido pli bone ol
cxiuj aliaj. "Mi devas veturi! li diris al sxi, mi devas rigardi la
belan regxidinon; miaj gepatroj gxin postulas, sed por preni gxin kiel
fiancxino, tion ili ne volas min devigi. Mi ne povas sxin ami! Sxi ne
estas simila je la bela knabino en la pregxejo, je kiu vi estas simila.
Se mi iam devus elekti fiancxinon, tiam la elekto pli volonte falus sur
vin, mia muta trovitineto kun la parolantaj okuloj!" Cxe tio li sxin
kisis sur sxia rugxa busxo, ludis kun sxiaj longaj haroj kaj metis sian
kapon al sxia koro, kaj pli vive sxi ekrevis pri homa felicxo kaj pri
senmorta animo.
--Vi ja ne timas la maron, vi, muta infano, li demandis, kiam ili
staris sur la belega sxipo, kiu devis lin veturigi al la lando de la
najbara regxo, kaj li rakontis al sxi pri ventegoj kaj senventeco, pri
mirindaj fisxoj en la profundajxo kaj kion la subakvigxistoj tie vidis,
kaj sxi ridis cxe lia rakontado, cxar sxi sciis ja pli bone ol cxiu alia
pri la fundo de la maro.
En luna nokto, kiam cxiuj dormis, krom la direktilisto apud sia
direktilo, tiam sxi sidis sur la rando de la sxipo kaj senmove rigardis
malsupren tra la klara akvo, kaj sxajnis al sxi, kvazaux sxi vidas
la palacon de sia patro; sur la plej alta turo de tiu palaco staris
la maljuna avino kun la argxenta krono sur la kapo kaj rigardadis
sendeturnigxe tra la ondanta akvo al la kilo de la sxipo. Jen sxiaj
fratinoj elnagxis el la internajxo de la maro, rigardadis sxin malgaje
kaj kunerompadis la blankajn manojn. Sxi faris al ili signojn, ridetis
kaj volis rakonti, ke cxio iras bone kaj felicxe, sed la servanto de
la sxipo alproksimigxis al sxi kaj la fratinoj subakvigxis, tiel ke li
pensis, ke la blanka, kion li vidis, estis nur sxauxmo sur la maro.
Je la sekvanta mateno la sxipo ennagxis en la havenon de la belega
cxefurbo de la najbara regxo. Cxiuj sonoriloj de pregxejoj sonoris,
kaj de la altaj turoj eksonis trumpetoj, dum la soldatoj kun etenditaj
standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado. Cxiu tago
estis pasigata feste. Baloj kaj kolektigxoj sekvis unu la alian, sed
la regxidino ankoraux ne estis, sxi estis edukata, kiel oni diris,
malproksime en unu sankta monahxejo, kie sxi lernadis cxiujn regxajn
virtojn. Fine sxi alveturis.
La virineto de maro brulis de deziro vidi sxian belecon kaj devis
konfesi, ke personon pli belan kaj cxarman sxi neniam ankoraux vidis.
Sxia hauxto estis delikata kaj travidebla kaj post la longaj mallumaj
okulharoj ridetis paro da nigrabluaj fidelaj okuloj.
--Vi gxi estas! gxoje ekkriis la regxido, vi, kiu min savis, kiam
mi kusxis malviva sur la bordo de la maro! kaj li premis sxin kiel
sian rugxigxantan fiancxinon en siaj brakoj. Ho, mi estas tro felicxa,
li diris al la virineto de maro. La plej bona, kiun mi neniam esperis
atingi, estas al mi plenumita. Vi gxojos je mia felicxo, cxar vi min
amas la plej multe! La virineto de maro kisis al li la manon, kaj jam
nun estis al sxi, kiel sxi sentus, ke sxia koro dissxirigxas. La mateno
de la edzigxo de la princo devis ja alporti al gxi la morton kaj turni
sxin en sxauxmon sur la maro.
Cxiuj sonoriloj de la pregxejoj sonoris, la heroldoj rajdadis tra
la tuta urbo kaj sciigadis la fiancxigxon. Sur cxiuj altaroj brulis
bonodora oleo en multekostaj argxentaj lampoj. La pastroj balancadis la
fumilojn kaj la gefiancxoj donis unu al la alia la manon kaj ricevis la
benon de la episkopo. La virineto de maro staris en silko kaj oro kaj
tenis la trenajxon de la vesto de la fiancxino, sed sxia orelo ne auxdis
la festan muzikon, sxia okulo ne vidis la sanktan ceremonion, sxi pensis
pri sia nokto de la morto, pensis pri cxio, kion gxi perdis en tiu cxi
mondo.
Ankoraux en tiu sama vespero la gefiancxoj iris sur la sxipon; la
pafilegoj tondris, cxiuj flagoj sin movadis en la aero, kaj en la
mezo de la sxipo estis konstruita regxa tendo el oro kaj purpuro kaj
provizita je la plej belaj kusenoj, sur kiuj devis ripozi la gefiancxoj
en la trankvila malvarmeta nokto.
La vento blovis la velojn kaj la sxipo glitis facile kaj sen forta
sxanceligxado sur la klara maro. Kiam farigxis vespero, oni ekbruligis
kolorajn lampojn kaj la maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.
La virineto de maro tiam ekmemoris tiun vesperon, kiam sxi je la unua
fojo suprennagxis el la maro kaj vidis tian saman belegecon kaj gxojon,
kaj nun sxi sin turnadis en la danco, flugetante kiel flugetas la
hirundo, kiam gxi estas persekutata, kaj cxiuj admirante aplauxdadis al
sxi, neniam ankoraux sxi dancis tiel belege. Kvazaux akraj trancxiloj
trancxadis en sxiaj delikataj piedoj, sed sxi gxin ne sentadis, cxar pli
multe gxi trancxadis al sxi la koron. Sxi sciis, ke gxi estas la lasta
vespero, ke sxi lin vidas, lin, por kiu sxi forlasis la amikojn kaj
hejmon, fordonis sian belegan vocxon kaj cxiutage suferadis malfacilajn
dolorojn, dum li gxin ecx la plej malmulte ne scietis. Gxi estis la
lasta nokto, ke sxi enspiradis tiun saman aeron, kiel li, kaj vidadis la
profundan maron kaj la bluan stelan cxielon. Eterna nokto sen pensado
kaj songxado sxin atendis, cxar sxi ne havis animon kaj jam neniam povis
gxin ricevi. Cxio sur la sxipa estis plena je gxojo kaj gajeco, multe
ankoraux post la mezo de la nokto; sxi ridetadis kaj dancadis kun pensoj
de morto en sia koro. La regxido kisis sian belan fiancxinon kaj sxi
ludis kun liaj nigraj haroj kaj brako en brako ili iris en la belegan
tendon por ripozi.
Farigxis trankvile kaj mallauxte sur la sxipo, nur la direktilisto
staris apud la direktilo; la virineto de maro metis siajn blankajn
brakojn sur la randon de la sxipo kaj rigardadis al oriento, atendante
la cxielrugxon de mateno. Sxi sciis, ke la unua radio de la suno estos
sxia alportanto de morto. Tiam sxi ekvidis siajn fratinojn levigxantajn
el la maro, ili estis palaj kiel sxi mem, iliaj longaj belaj haroj jam
ne movadis sin en la vento, ili estis detrancxitaj.
--Ni donis gxin al la sorcxistino, por ke sxi donu helpon kaj por ke
vi ne devu morti en tiu cxi nokto! Sxi donis al ni trancxilon, jen gxi
estas! Vi vidas, kiel akra gxi esxtas? Antaux ol la suno levigxos, vi
devas gxin enpusxi en la koron de la regxido, kaj kiam lia varma sango
sxprucos sur viajn piedojn, tiam viaj piedoj kunkreskigxos en unu fisxan
voston kaj vi denove farigxos virineto de maro, vi povos veni al ni en
la maron kaj vivi viajn tricent jarojn, antaux ol vi farigxos malviva
sala sxauxmo de la maro. Rapidu, rapidu! Li aux vi devas morti antaux
la levigxo de la suno. Nia maljuna avino malgxojas tiel, ke la blankaj
haroj al sxi elfalis, kiel niaj falis sub la tondilo de la sorcxistino.
Mortigu la regxidon kaj revenu! Rapidu! cxu vi vidas la rugxan strion
sur la cxielo? Post kelkaj minutoj levigxos la suno kaj vi devos morti!
Kaj ili strange kaj profunde ekgxemis kaj mallevigxis en la akvon.
La regxidineto de maro fortiris la purpuran kurtenon antaux la tendo
kaj vidis, kiel la bela fiancxino dormas, tenante sian kapon sur la
brusto de la regxido, kaj sxi klinigxis, kisis lin sur la bela frunto,
suprenrigardis al la cxielo, kie la rugxo de la mateno ricevadis cxiam
pli brulantan koloron, ekrigardis la akran trancxilon kaj direktis
ree siajn okulojn sur la regxidon, kiu en la songxo elparoladis la
nomon de sia fiancxino,--sxi sola vivis en liaj pensoj--kaj la
trancxilo tremis en la manoj de la virineto de maro. . . sed jen sxi
jxetis gxin malproksime for en la ondojn, kiuj rugxe eklumis, kie falis
la trancxilo; elrigardadis, kiel se gutoj de sango sxprucus supren el la
akvo.
Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis la regxidon per rigardo duone
estingita, jxetis sin de la sxipo en la maron kaj sentis, kiel sxia
korpo sin turnis en sxauxmon.
Nun la suno levigxis el la maro, kviete kaj varme falis gxiaj radioj
sur la malvarman malvivan sxauxmon de la maro kaj la regxidineto de maro
sentis nenion de la morto. Sxi ekvidis la sunon kaj proksime super sxi
flugetis centoj da travideblaj belegaj estajxoj; sxi povus tra ili vidi
la blankajn velojn de la sxipo kaj la rugxajn nubojn sur la cxielo. Ilia
vocxo estis kiel sonorado de sferoj, sed tiel spiritia, ke nenia homa
orelo povis gxin auxdi, kiel ankaux nenia tera okulo povis vidi tiujn
cxi cxielajn estajxojn. Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero danke
sian propran facilecon. La virineto de maro vidis, ke sxi havas korpon
tian kiel ili, kiu cxiam pli kaj pli sin levadis el la sxauxmo.
--Al kiu mi venis? sxi demandis, kaj sxia vocxo sonis kiel la vocxo
de la aliaj estajxoj, tiel spirite, ke nenia tera muziko povas gxin
reprezenti.
--Al la filinoj de la aero! respondis la aliaj. La virino de maro
ne havas senmortan animon kaj neniam povas gxin ricevi, se ne prosperis
al sxi akiri la amon de homo. De fremda potenco dependas sxia eterna
ekzistado. La filinoj de la aero ankaux ne havas senmortan animon, sed
ili povas gxin akiri al si mem per bonaj faroj. Ni flugas al la varmaj
landoj, kie la brulanta spiro de la pesta aero mortigas la homojn; tie
ni blovetados malvarmeton. Ni disetendas la bonodoron de la floroj tra
la aero kaj alportas refresxigxon kaj sanigxon. Se ni en la dauxro de
tricent jaroj penadis fari cxion bonan, kion ni povas, tiam ni ricevas
senmortan animon kaj prenas parton en la eterna felicxo de la homoj. Vi,
malfelicxa virineto de maro, el la tuta koro cxiam laboradis al tiu sama
celo kiel ni, vi suferis kaj paciencis, vi levigxis nun al la mondo de
la spiritoj de la aero, nun vi povas mem akiri al vi post tri centjaroj
senmortan animon per bonaj faroj!
La virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la luma suno
kaj je la unua fojo sxi sentis larmojn. Sur la sxipo denove regis bruo
kaj vivo; sxi rimarkis, kiel la regxido kun sia bela fiancxino sxin
sercxas, malgaje ili direktis siajn okulojn sur la ondantan sxauxmon,
kiel se ili scius, ke sxi jxetis sin en la maron. Nevidate sxi kisis
la frunton de la fiancxino, ridetis al la regxido kaj levis sin kun la
aliaj infanoj de la aero al la rozerugxa nubo, kiu nagxis en la aero.
--Post tricent jaroj ni tiel transflugetos en la regnon cxielan!
--Ecx pli frue ni povas tien veni! diris unu el la spiritoj de
la aero. Nevidate ni enflugetas en la domojn de la homoj, kie estas
infanoj, kaj por cxiu tago, en kiu ni trovas bonan infanon, kiu faras
gxojon al siaj gepatroj kaj meritas ilian amon, Dio mallongigas al
ni nian tempon de provado. La infano ne scias, kiam ni flugas tra la
cxambro, kaj kiam ni el gxojo pro tiu infano ridetas, tiam niaj tricent
jaroj perdas unu jaron, sed se ni vidas malbonkondutan kaj malbonan
infanon, tiam ni devas plori larmojn de malgxojo, kaj cxiu larmo aldonas
al nia tempo de provado unu tagon!
* * * * *