KIU ESTAS LA PLEJ BONA AMIKO DE LA VIRO?

Sudrusa popol-rakonto, tradukita de K. HUEBERT.

La supre metitan demandon respondas la malgrand'rusoj per la

sekvanta historieto. Iam, rakontas ili, lupo persekutis la diablon en

la lauxdinda intenco lin kapti kaj formangxi. Okaze tion cxi rimarkis

malgrand'ruso, kiu laboris sur la kampo, kaj, cxu pro tio, ke la

malgrand'ruso ne povas vivi sen la diablo, aux cxu pro ia alia kauxzo

--suficxe, li eksentis kompaton por la diablo kaj fortimigis la lupon

per fortega "tju!". La diablo, gxojante, ke li liberigxis de la lupo,

dankis la malgrand'ruson kaj invitis lin veni la estontan vendredon

en tian kaj tian profundajxon, kie li ankaux estos kaj montros sin al

li aparte dankema. Li nur ne venu sole, sed alvenu kun sia plej bona

amiko. La malgrand'ruso pensis, ke la plej bona amiko de viro estas lia

edzino, kaj tial li iris tien kune kun sia edzino. Kiam ili alvenis al

la signita loko, la diablo ankoraux ne estis tie kaj, por iel pasigi

la tempon, la malgrand'ruso kusxigis sian kapon sur la bruston de sia

edzino, kaj, dum sxi gxin purigadis de certaj malpuraj bestetoj, li

dolcxe ekdormis. Kiam li jxus ekdormis, tiam la diablo, aliformigxinte

en belegan junan viron, proksimigxis al la edzino, amindumis kun sxi per

la okuloj, kaj en kelkaj minutoj tute sxin gajnis tiel, ke sxi volonte

ekkaptis la altiritan al sxi trancxilon, por tratrancxi la gorgxon de

sia edzo. Sed en tiu sama momento, kiam sxi tion cxi volis fari, la

diablo, repreninte sian veran eksterajxon, lauxte ekkriis, "tju!" tiel,

ke la malgrand'ruso vekigxis kaj gxustatempe ankoraux povis eviti la

dangxeron, kiu lin minacis.

En sekvo de tiu cxi okazo la diablo, farante al li fortan predikon

pro lia maltrafo, admonis lin kaj donis al li la klarigon, ke ne la

edzino, kiel li ja tuj vidis sur si mem, estas la plej bona amiko de la

viro, sed la hundo. La edzinon oni povas malsagxigi, delogi; sxi ofte

forlasas la edzon, dum la hundo restas fidela al sia mastro, neniam lin

forlasas, dividas kun li cxiujn dangxerojn, cxiun mizeron kaj, kiam

mortas gxia mastro, gxi pli sincere malgxojas je li, ol kiu ajn el liaj

parencoj.

--Tion cxi, diris la diablo, mi komunikas al vi, por turni vian

atenton sur viajn efektivajn, verajn amikojn, el dankemeco por la helpo,

kiun vi alportis al mi.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 11 / 218 题