LA DEVENO DE LA VIRINO

(Hinda legendo.)

Kiam la cxiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur

la teron, por gxin admiri. De lia flugo eklevis sin varma, bonodora

vento. La fieraj palmoj klinis antaux Mahadeva siajn suprojn, kaj

ekfloris sub lia rigardo la puraj, blankaj, delikataj, aromaj lilioj.

Mahadeva desxiris unu el la lilioj kaj jxetis gxin en la lazuran maron.

La vento eksxancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion

per blanka sxauxmo. Minuto--kaj el tiu cxi bukedo de sxauxmo ekfloris

la virino--delikata, bonodora kiel la lilio, facila kiel la vento,

sxangxa kiel la maro, kun beleco, brilanta kiel la sxauxmo mara, kaj

rapide pasanta, kiel tiu cxi sxauxmo.

La virino antaux cxio ekrigardis en la kristalajn akvojn kaj

ekkriis :

--Kiel mi estas belega!

Poste sxi ekrigardis cxirkauxen kaj diris :

--Kiel la mondo estas bela!

La virino eliris sur la bordon seka el la akvo (de tiu cxi tempo la

virinoj cxiam eliras sekaj el la akvo).

Je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero, kaj el la

cxielo sur sxin ekcelis miljardoj da scivolaj okuloj. Tiuj cxi okuloj

ekbrulis per ekstazo. De tiu cxi tempo lumas la steloj. La stelo Venus

ekbrulis per envio--pro tio sxi lumas pli forte ol multaj aliaj.

La virino promenadis tra belegaj arbaroj kaj herbejoj, kaj cxio

silente estis ravita de sxi. Tio cxi ekenuigis la virinon. La virino

ekkriis :

--Ho, cxiopova Mahadeva! Vi kreis min tiel bela! Cxio estas ravita

de mi, sed mi ne auxdas, ne scias pri tiuj cxi ravoj, cxio estas ravita

silente!

Ekauxdinte tiun cxi plendon, Mahadeva kreis sennombrajn birdojn. La

sennombraj birdoj kantadis ravajn kantojn al la beleco de la belega

virino. La virino auxskultis kaj ridetis. Sed post unu tago tio cxi sxin

tedis. La virino ekenuis.

--Ho, cxiopova Mahadeva! ekkriis sxi, al mi oni kantas ravantajn

kantojn, en ili oni parolas, ke mi estas belega. Sed kia beleco tio cxi

estas, se neniu volas min cirkauxpreni kaj karese sin alpremi al mi!

Tiam la cxiopova Mahadeva kreis la belan, fleksan serpenton. Gxi

cxirkauxprenadis la belegan virinon kaj rampis apud sxiaj piedoj.

Duontagon la virino estis kontenta, poste ekenuis kaj ekkriis :

--Ah, se mi efektive estus bela, aliaj penus min imiti. La

najtingalo kantas belege, kaj la kardelo gxin imitas. Kredeble mi ne

estas jam tiel bela!

La cxiopova Mahadeva por kontentigo de la virino kreis la simion. La

simio imitis cxiun movon de la virino, kaj la virino ses horojn estis

kontenta, sed poste kun larmoj sxi ekkriis :

--Mi estas tiel bela, tiel belega! Pri mi oni kantas, oni min

cxirkauxprenas, rampas apud miaj piedoj kaj min imitas. Oni min admiras

kaj min envias, tiel ke mi ecx komencas timi. Kio do min defendos, se

oni ekvolos fari al mi de envio malbonon?

Mahadeva kreis la fortan, potencan leonon. La leono gardis la

virinon. La virino tri horojn estis kontenta, sed post tri horoj sxi

ekkriis :

--Mi estas belega! Oni min karesas, mi--neniun! Oni min amas, mi

--neniun! Mi ne povas ja ami tiun cxi grandegan, teruran leonon, por

kiu mi sentas estimon kaj timon! Kaj en tiu cxi sama minuto antaux la

virino, laux la volo de Mahadeva, aperis malgranda, beleta hundeto.

--Kiel aminda besto! ekkriis la virino kaj komencis karesi la

hundeton. Kiel mi gxin amas!

Nun la virino havis cxion, sxi pri nenio povis peti. Tio cxi sxin

ekkolerigis. Por ellasi la koleron, sxi ekbatis la hundeton, la hundeto

ekbojis kaj forkuris, sxi ekbatis la leonon--la leono ekmurmuregis

kaj foriris--sxi surpasxis per piedo sur la serpenton,--la serpento

eksiblis kaj forrampis. La simio forkuris kaj la birdoj forflugis, kiam

la virino ekkriis je ili. . .

--Ho, mi malfelicxa!--ekkriis la virino, rompante la manojn,

--oni min karesas, lauxdas, kiam mi estas en bona humoro, kaj cxiuj

forkuras, kiam mi farigxas kolera! Mi sola! Ho, cxiopova Mahadeva! Je la

lasta fojo mi vin petas : Kreu al mi tian ekzistajxon, sur kiun mi povus

ellasi la koleron, kiu ne havus la kuragxon forkuri de mi, kiam mi estas

kolera, kiu estus devigita pacience elportadi cxiujn batojn!--

Mahadeva enpensigxis kaj--kreis al sxi. . . la edzon!

Tradukis A. GRABOWSKI.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 12 / 218 题