ALEKSANDRO MACEDONA

Orienta historia legendo el V. JABEC.

Granda regxo ekregis en Grekujo; "Aleksandro Macedona" li estis

nomata. Li venkis popolojn kaj regnojn. Kaj liaj pensoj alte levigxis

super la nubojn kaj flugadis kiel per aglaj flugiloj tiel alte sub

la cxielo, ke li el tie ekvidis, ke la tero estas en la oceano, kiel

ekzemple nagxanta pomo en vazo da akvo.

Unufoje Aleksandro ekvolis iri Afrikon, kie trovigxas la oro kaj kie

regas virinoj, kiuj ankaux batalas kun siaj malamikoj.

Li kolektis siajn maljunulojn kaj ilin demandis :

--Per kia maniero oni povas veni en la landon de oro?

--Vi ne povas transiri en tiun landon, respondis la maljunuloj, cxar

mallumaj montegaroj baras la vojon.

--Unu fojon mi decidis, kaj mian vorton mi ne sxangxos, kolere

respondis la regxo; mi devas tie esti, tial donu al mi konsilon.

--Se vi nesxangxeble decidis iri tien, respondis la maljunuloj,

ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo, por kiuj ne

ekzistas mallumo, kaj ili prenu ankaux tre longajn sxnurojn kaj alligu

ilian unu finon al via palaco; veturu, ho regxo, kun via militistaro

sur la azenoj tiun lokon kaj tenu la sxnurojn en la manoj : tiam, se vi

ne trovos la deziritan lokon, vi povos per la helpo de la sxnuroj veni

returne al via regxa palaco.

Tio cxi placxis al Aleksandro. Li prenis siajn militistojn, kiuj

tenis la sxnurojn en la manoj, kaj ili forveturis al la lando de oro,

por batali kun la tie regantaj virinoj.

Kiam li alvenis al tiu lando, la virinoj eliris al li kaj sin turnis

al li kun la sekvanta parolo :

--Se via honoro estas al vi kara, ne tusxu nin; cxar se vi nin

venkos, la popoloj diros, ke nur virinojn vi venkis, kaj se vi estos

venkita, oni diros ke virino vin mortigis!

Aleksandro lasis sian paroladon pri batalo kaj petis de ili panon. La

virinoj alportis al li oran tablon, sur kiu kusxis ora pano.

--Cxu mi satigxos de ora pano? demandis Aleksandro, tion cxi

vidinte.

--Se vi deziras panon, kial vi venis al ni? respondis la virinoj;

cxu en via lando mankas pano, ke vi tiel malproksime venis gxin sercxi?

Aleksandro ekhontis kaj eliris el la urbo, surskribinte sur videblaj

lokoj la sekvantan frazon : "Mi, Aleksandro, estis malsagxulo en la

dauxro de mia tuta vivo gxis la tempo, kiam la Afrikaj virinoj instruis

al mi sagxon kaj prudenton". Kaj li reiris kun sia militistaro al sia

lando.

En la vojo li sidigxis mangxeti sur la bordo de ia rivero, kaj

lavetante salan fisxon en la akvo de la rivero, li eksentis tre agrablan

odoron.

--Tiu cxi rivero sendube elvenas el la paradizo, diris Aleksandro.

Ne longe pensante, Aleksandro ekiris laux tiu cxi rivero gxis li

venis al la pordoj de ia palaco, kiu estis, kompreneble, la paradizo.

--Malfermu al mi la pordon! li ekkriis.

--Tio cxi estas la pordo de la domo de Dio, respondis al li vocxo el

interne; nur sanktuloj havas la rajton enveni tien cxi!

--Konfesu mian regxan majeston, ekkriis Aleksandro, kaj donacu al mi

ion, cxar mi estas regxo !

Apenaux li finis siajn vortojn,--jen ia mano donas al li homan

kapon, li gxin prenis kaj reiris al sia lando.

Alveninte hejmen, li ekvolis scii la pezon de la donacita kapo, metis

gxin sur la teleron de pesilo, kaj la telero mallevigxis gxis la tero.

Sur la duan teleron li metis milojn da pecoj da argxento kaj oro por

gxin mallevi--, sed vane : li ne povis; la tuta argxento kun la oro ne

pezis tiom, kiom la kapo.

--Kion gxi signifas? demandis Aleksandro la sagxulojn.

--Gxi estas tial, respondis la sagxuloj, cxar en la kapo sin trovas

homa okulo, kiu neniam satigxas je argxento kaj oro.

--Kion do fari en tia okazo? demandis Aleksandro.

--Sxutu iom da tera polvo sur la okulon, tiam gxi nenion vidos kaj

kompreneble nenion deziros.

Kiam tiu cxi konsilo estis plenumita, la telero, sur kiu kusxis la

kapo, tuj levigxis rapide supren.

--Nun mi vidas, diris Aleksandro, ke la sagxuloj havas prudenton ne

homan, sed Dian!

Tradukis N. KUSXNIR.

* * * * *

Fundamenta Krestomatio · 第 10 / 218 题