II.

Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda

vilaĝeto de N***a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis

sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile

estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj

vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon,

interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ

vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi,

mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi

en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi.

Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna,

estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis.

Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi

havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi _drinkulo

pro malĝojo_, t. e. plej _malĝojiga_ drinkulo, kies multegajn

ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj“,

kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco

estis pli tolerebla. Fine mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue

kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la

vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[13] de mi troviĝis riĉa bieno, apartenanta al

grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino

estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post

sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan

printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun

sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili

alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto.

Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj

antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke

la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis

pro senpacieno ŝin vidi; tial la unuan dimanĉon post ŝia alveno,

mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj

moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci.

La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj

staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora

kameno troviĝis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda

drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia

mizera angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon,

mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto

el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj

eniris viro ĉirkaŭ tridekdujara de bela eksteraĵo. La grafo aliris

min kun malkaŝema kaj aminda mieno: mi penis vigliĝi kaj ekis min

rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio,

libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam

komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la

grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive ŝi estis

belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju

pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por

doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo,

ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro,

senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj

pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris

al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min

atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du

kugloj, eniĝintaj unu en alian.

-- Jen bonega pafo! -- mi diris, min turnante al la grafo.

-- Jes, -- li respondis: -- la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi

bone pafas? -- li daŭrigis.

-- Sufiĉe bone, -- mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine

ektuŝis temon al mi proksiman: -- je tridek paŝoj mi ne maltrafos

ludkarton, -- kompreneble, el konata de mi pistolo.

-- Ĉu vere? -- diris la grafino kun vidigo de ega atentemo: -- kaj

vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?

-- Iam, -- respondis la grafo, -- ni faros provon. Siatempe mi pafis

ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.

-- Ho, -- mi rediris, -- tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne

celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan

ekzercadon. Mi tion scias laŭ sperto. En nia regimento mi estis

opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta

monato ne tuŝi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi

pensas, via moŝto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi,

mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek paŝoj. Ĉe

ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo, -- li estis apude kaj diris

al mi: „Certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontraŭ botelo.“ Ne,

via grafa moŝto, oni ne devas malzorgi tiun ĉi ekzercadon, alie

oni nepre malkutimiĝas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis,

pafadis ĉiutage, almenaŭ tri fojojn, antaŭ la tagmanĝo. Ĝi estis

ĉe li kutima aranĝo, kiel antaŭmanĝa glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.

-- Ĉu li bone pafis? -- min demandis la grafo.

-- Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro... Vi

ridas, grafino? Je Dio, estas vero... Ekvidinte muŝon, li kutimis

krii: „Kozĉjo, pistolon!“ Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, --

paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!

-- Estas mirinde! -- diris la grafo: -- kaj lia nomo?

-- Silvio.

-- Silvio! -- ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo: -- ĉu vi

konis Silvion?

-- Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento

li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi

havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?

-- Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu

strangega okazintaĵo?

-- Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?

-- Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?

-- Ne, sinjoro... Ha, via grafa moŝto! -- mi daŭrigis, divenante la

veron, -- pardonu ... mi ne sciis ... ĉu eble vi?...

-- Mi mem, -- respondis la grafo kun ekstrema emocio; -- kaj la

trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.

-- Ho, mia kara, -- diris la grafino: -- pro Dio, ne rakontu; al mi

estos terure tion aŭskulti.

-- Ne, -- rediris la grafo, -- mi rakontos ĉion; sinjoro scias,

kiel mi estis ofendinta lian amikon, -- li ankaŭ eksciu, kiamaniere

Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi

ekaŭdis jenan rakonton.

-- Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton“,

mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas

la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj

rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino

ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn

kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi

ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas

sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li

havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo

viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud

la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. -- „Ci

ne rekonas min, grafo?“ li diris tremvoĉe. -- „Silvio!“ mi ekkriis

kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. -- „Jes,

certe,“ li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis

por malŝargi mian pistolon kontraŭ ci; ĉu ci estas preta?“ -- La

pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dek du paŝojn

kaj stariĝis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ

la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon.

Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru,

kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj ekcelis... Mi

kalkulis minutojn... Mi pensis pri ŝi... Pasis terura minuto! Silvio

mallevis la brakon. -- „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita

ne per merizkernoj ... kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas,

ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi

nearmiton. Ni rekomencu; ni lotu, kiu estas pafonta la unua.“ -- Mia

kapo turniĝis... Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis... Fine ni

ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn;

li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la

unuan numeron. -- „Ci, grafo, estas diable ŝanca“, li diris kun

firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis,

kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio ... tamen mi

ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis

flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min

deteni de ekkrio.

-- Mi ekpafis, -- daŭrigis la grafo, -- kaj, dank’ al Dio,

maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min

celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin

ĵetas al mia kolo. Ŝia ĉeesto redonis al mi mian tutan viglecon.

-- „Mia kara,“ mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas?

Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin;

mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.“ Manjo tamen

ne fidis min. -- „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?“ ŝi sin turnis

al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?“ --

„Li ĉiam ŝercas, grafino,“ respondis Silvio: „iam li ŝerce min

vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus

min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci...“ Kun

tiuj vortoj li intencis min ekceli ... je ŝia ĉeesto! Manjo sin

ĵetis al liaj piedoj. -- „Leviĝu, Manjo, -- hontu!“ mi ekkriis

furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan

virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?“ -- „Ne,“ respondis Silvio, „mi

estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, -- mi igis

cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, -- ci min memorados! Mi

cin oferdonas al cia konscienco.“ -- Tiumomente li estis forironta,

sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon,

ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino

kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis

lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj

forveturis, antaŭ ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo,

kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne

renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti

estris taĉmenton da heteristoj[14] kaj estis mortigita en la batalo

ĉe Skulani.

Tri Noveloj(#63105) · 第 19 / 21 题