I.

Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea

oficiro estas konata. Matene -- ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo -- ĉe

la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere -- punĉo kaj

kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa

fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj

uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume

tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco

donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima

malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan

influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton;

laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li

estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu

estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li

vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, portis

eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon

por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis

el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de ekssoldato, sed ĉampanvino

fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj

neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj,

plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por

legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonis

prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La

muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ

abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la

modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis

nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia

regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel)

neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis

sektone, tamen diris nenion pri detaloj, -- kaj estis videble, ke

tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia

konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco.

Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj,

kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo

ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis

kiel kutime, tio estas -- sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste

petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li

rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine li ordonis doni kartojn,

elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel

banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum

kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu

ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis

la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri

laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne

longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis

superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon

laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis

klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro,

senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li

ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis

denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la

kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis

de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu

apenaŭ havis tempon por forklini sin de la frapo. Ni konfuzegiĝis.

Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj

diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia

hejmo.“

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La

oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo,

kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ

iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la

mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn

loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas

ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni

faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ

neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en

la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan

al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la

hieraŭa okazintaĵo.

Pasis tri tagoj, -- la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis

kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?“ Silvio ne duelis. Lin

kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo.

Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en

maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon

de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio estis forgesata,

kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.

Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan

imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies

vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena

novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman

malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj

temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la

malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne

lavita pro lia mema volo, -- ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj

malhelpis, ke mi kondutis kontraŭ li antaŭmaniere, -- mi hontis

lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki

tion kaj ne diveni la kialon. Videble ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ

mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi

evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin

nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj

ĉesis.

Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn

impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj,

ekzemple -- atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede

nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon,

iu -- leteron, iu -- gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis

en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la

oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian

korespondaĵon adresitan al nia regimento kaj ordinare ankaŭ sin

trovis ĉi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kiu li forŝiris

la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la

skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj

leteroj, rimarkis nenion.

-- Sinjoroj, -- diris al ili Silvio, -- cirkonstancoj postulas mian

foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne

rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, -- li daŭrigis,

sin turnante al mi -- mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe

Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la

tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, -- restis nur

la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre

bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis

ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun

plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj

ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la

momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min ĉe la mano

kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

-- Mi bezonas interparoli kun vi, -- li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ

alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam

restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco,

brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton

de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, -- Silvio interrompis la

silenton.

-- Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, -- li diris al mi:

-- antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki,

ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, -- sed mi vin ŝatas

kaj sentas, ke al mi estus malagrable lasi en via menso maljustan

impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis,

mallevinte la okulojn.

-- Al vi ŝajnis strange, -- li daŭrigis, -- ke mi ne postulis

kontentigon de tiu ebria frenezulo, sinjoro R. Vi konsentos tamen,

ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj

manoj, kaj la mia -- preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian

moderemon sole al mia grandanimeco, -- sed mi ne volas mensogi. Se mi

estus povinta puni sinjoron R., tute ne submetante al danĝero mian

propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio

daŭrigis:

-- Certe, jes, -- mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ

ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

-- Ĉu vi ne duelis kun li? -- mi demandis. -- Certe iuj cirkonstancoj

vin disigis, ĉu ne?

-- Mi duelis kun li, -- respondis Silvio, -- kaj jen memorsigno pri

nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj

galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo“); li ĝin surmetis; ĝi

estis trapafita unu verŝokon[12] super la frunto.

-- Vi scias, -- daŭrigis Silvio, -- ke mi servis en *** husara

regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed

en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis

moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri

drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov-on, prikantitan de Deniso

Davidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi

estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la

regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla

malbono... Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian

regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas

lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon!

Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej

senzorgan kuraĝon, faman nomon, nekalkuleblan monon, kiu neniam

al li mankis, -- kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur

min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence

li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj

sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj

en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi

komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis

per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli

spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj;

li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola

bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe

de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la

orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min frapis sur la

vangon. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin

disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi

staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj. Kun neesprimebla

malpacienco mi atendis mian kontraŭulon. La printempa suno leviĝis,

kaj jam sentiĝis varmo. Mi lin ekvidis el-malproksime. Li piediris,

kun uniformo sur la sabro, akompanata de unu sekundanto. Ni ekiris

al lia renkonto. Li proksimiĝis, tenante ĉapon, plenan je merizoj.

La sekundantoj mezuris inter ni dek du paŝojn. Mi devis pafi la

unua; sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri

celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi

cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis

loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de la sorto. Li

ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine lia vivo

estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, penante rimarki almenaŭ

iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante

el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj

alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos,

-- mi pensis, -- lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?“

Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon

malsupren. -- „Ŝajne ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, --

mi diris: -- vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.“ --

„Vi neniel min malhelpas, -- li rediris: -- bonvolu pafi; tamen, agu

laŭ via plaĉo; via pafo restas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al

viaj servoj.“ -- Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke

hodiaŭ mi ne intencas pafi, -- kaj per tio la duelo estis finita...

Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam

pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun

mia horo alvenis...

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin

donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne lia aferkomisiito) skribis al li

el Moskvo, ke _certa persono_ baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela

fraŭlino.

-- Vi divenas, -- diris Silvio, -- kiu estas tiu _certa persono_.

Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li

akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis

kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis

paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi

lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estas pretaj. Silvio

forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon,

kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni

adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.

Tri Noveloj(#63105) · 第 18 / 21 题