V.

Tri tagojn post la fatala nokto, je la naŭa matene, Hermano iris

al la ***a monaĥinejo, kie estis okazonta la funebra diservo kaj

enterigo de la mortinta grafino. Ne sentante penton, li ne povis

tamen tute mallaŭtigi la voĉon de sia konscienco, ripetadanta al

li: „ci mortigis la maljunulinon!“ Havante malfortan kredon, li havis

multe da superstiĉoj. Li kredis, ke la morta grafino povis malfavore

influi lian vivon, kaj decidis ĉeesti la enterigon por elpeti ŝian

pardonon.

La preĝejo estis plena. Hermano nur pene sukcesis antaŭeniĝi

tra la homamaso. La ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura

baldakeno. La mortintino kuŝis kun surbruste krucigitaj brakoj, en

punta kufo kaj blanka atlasa robo. Ĉirkaŭe staris ŝiaj hejmanoj:

servistoj en nigraj kaftanoj kun blazonrubandoj surŝultre kaj

kandeloj enmane; parencoj en profunde funebraj kostumoj -- infanoj,

nepoj kaj pranepoj. Neniu ploris; larmoj estus afektado. La grafino

estis tiom maljuna, ke ŝia morto neniun povis surprizi, kaj ŝiaj

parencoj jam de longe atendis ĝin. Juna episkopo diris funebran

paroladon. Per simplaj kaj kortuŝaj vortoj li priskribis la pacan

transiron en alian mondon de virtulino, kies longaj vivojaroj

estis trankvila pretiĝo al kristana morto. „La mortanĝelo trovis

ŝin, -- diris la oratoro, -- sendorma kaj meditanta pri baldaŭa

alveno de noktomeza fianĉo.“ La diservo pasis en deca malĝojo. La

parencoj adiaŭis la unuaj la mortintinon; post ili proksimiĝis la

multenombraj gekonatuloj, venintaj saluti lastfoje virinon, kiu dum

longaj jaroj partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Poste venis ĉiuj

domanoj; finfine proksimiĝis maljunega vartistino, samaĝulino de

la mortintino; du junaj knabinoj subtenis ŝin je la brakoj; ŝi

estis tro kaduka por fari ĝisteran klinsaluton, -- ĝi elverŝis

kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post

ŝi Hermano ekkuraĝis proksimiĝi al la ĉerko. Li klinis sin

ĝisteren kaj dum kelke da minutoj restis kuŝanta sur la malvarma

planko, kovrita per abibranĉoj; fine li leviĝis, same pala kiel

la mortintino, supreniris la katafalkoŝtupojn kaj kliniĝis ...

ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la mortintino moke lin rigardas,

duonmalferminte unu okulon. Hermano rapidmove malantaŭeniĝis, faris

eraran paŝon kaj ekfalegis surdorsen. Oni eklevis lin. Samtempe

oni forportis la svenintan Lizaveta Ivanovna-n en la preĝejan

vestiblon. Tia epizodo difektis por kelka tempo la solenon de la

funebra ceremonio. Meze de la ĉeestantoj aŭdiĝis obtuza murmuro;

malgrasa ĉambelano, parenco de la mortinta grafino, flustris en

la orelon de anglo staranta apud li, ke la juna oficiro estas ŝia

eksteredzeca filo, al kio la anglo respondis malvarmtone: „Ho?“

La tutan tagon Hermano estis tre malbonhumora. Tagmanĝante en

modesta restoracio, li kontraŭkutime tre multe trinkis por tiurimede

mildigi sian internan agitiĝon. Tamen la vino ankoraŭ pli ardigis

lian imagon. Reveninte hejmen, li sin ĵetis tute vestita sur la

liton kaj profunde ekdormis.

Li vekiĝis nokte; la luno heligis lian ĉambron. Li rigardis la

horloĝon: estis kvarono antaŭ la tria. Lia dormemo forpasis. Li

eksidis sur la lito kaj meditis pri la grafina enterigo.

Tiumomente iu ekrigardis el la strato en lian fenestron kaj tuj

foriris. Hermano neniel atentis tion. Post minuto li ekaŭdis, ke

oni malfermas la antaŭĉambran pordon. Hermano pensis, ke lia

servosoldato, ebria kiel kutime, revenis el nokta promenado. Sed

li ekaŭdis fremdan paŝmanieron: iu marŝis, delikate ŝovante

pantoflojn. La pordo malfermiĝis, -- eniris virino blanke vestita.

Hermano opiniis ŝin sia maljuna mamnutristino kaj miris, kiakaŭze

ŝi venas tiel malfrue. Sed la blanka virino, glitinte, sin trovis

subite antaŭ li, -- li rekonis la grafinon.

-- Mi venis al ci kontraŭ mia volo, -- ŝi diris firmavoĉe: --

estas ordonite, ke mi plenumu cian peton. Trio, sepo kaj aso gajnigos

cin laŭvice, tamen kondiĉe, ke ci ne ludu ĉiutage pli ol unu

karton, kaj ke ci ludu neniam plu en cia vivo. Mi pardonas al ci mian

morton, sed ci devas edziĝi kun mia edukatino, Lizaveta Ivanovna...

Ŝi returnis sin malrapide, iris al la pordo, ŝovante siajn

pantoflojn kaj malaperis. Hermano aŭdis frapfermon de la vestibla

pordo kaj vidis, ke iu ree ekrigardis en lian fenestron.

Hermano dumlonge ne kapablis rekonsciiĝi. Li eliris en apudan

ĉambron; lia servosoldato dormis profunde, kaj Hermano apenaŭ

sukcesis lin veki. Li estis ebria laŭkutime kaj povis klarigi

nenion. La ekstera pordo estis ŝlosita. Hermano revenis en sian

ĉambron, ekbruligis kandelon kaj priskribis sur papero sian vizion.

Tri Noveloj(#63105) · 第 13 / 21 题