IV.

Lizaveta Ivanovna sidis en sia ĉambro, ankoraŭ ne demetinte la

balkostumon, enprofundiĝinta en meditadojn. Reveninte hejmen, ŝi

rapidis forpermesi la duondorman servistinon, proponantan al ŝi

siajn servojn, diris, ke ŝi mem sin senvestis, kaj kortreme eniris

sian ĉambron, atendante trovi tie Herman-on kaj dezirante ne trovi

lin. Unuarigarde ŝi certiĝis pri lia foresto kaj dankis la sorton

pro la malhelpo, malebliginta ilian rendevuon. Ŝi sidiĝis kaj, ne

senvestante sin, ekis rememoradi ĉiujn cirkonstancojn, kiuj forlogis

ŝin dum tiom mallonga tempo tiom malproksimen. Apenaŭ pasis tri

semajnoj de la tago, kiam ŝi unuafoje ekvidis tra fenestro la junan

oficiron, -- kaj ŝi jam korespondas kun li, kaj li sukcesis igi ŝin

difini al li noktan rendevuon. Ŝi sciis lian nomon nur tial, ke

kelkaj el liaj leteroj estis subskribitaj de li; ŝi neniam parolis

kun li, neniam aŭdis lian voĉon, nenion aŭdis pri li ... ĝis la

hodiaŭa vespero. Stranga afero! tiun ĉi vesperon, dum la balo,

Tomski, ofendita de la juna princidino Paŭlino Y., kiu kontraŭ

sia kutimo koketis ne kun li, intencis sin venĝi, montrante al ŝi

sian indiferentecon: li invitis Lizaveta Ivanovna-n kaj dancis kun

ŝi senfinan mazurkon; dumdance li ŝercadis pri ŝia inklino al

inĝenieroficiroj, certigis, ke li scias pli, ol ŝi povus supozi,

kaj kelkaj el liaj ŝercoj estis tiom celtrafaj, ke Lizaveta Ivanovna

kelkfoje pensis, ke li scias ŝian sekreton.

-- De kiu vi scias ĉion ĉi? -- ŝi demandis ridante.

-- De iu amiko de via konatulo, -- respondis Tomski: -- tre

rimarkinda homo.

-- Kiu do estas la rimarkinda homo?

-- Lia nomo estas Hermano.

Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed ŝiaj manoj kaj piedoj

glaciiĝis...

-- Hermano estas, -- daŭrigis Tomski, -- vere romaneca persono; li

havas profilon de Napoleono kaj animon de Mefistofelo. Mi supozas, ke

sur lia konscienco pezas almenaŭ tri krimoj. Kiel, vi paliĝas?

-- Mi havas kapdoloron... Kion do diris al vi Hermano ... aŭ ... kia

estas lia nomo?...

-- Hermano estas malkontentega pri sia amiko: li diras, ke

lialoke li agus tute alimaniere... Mi eĉ opinias, ke Hermano mem

interesiĝas pri vi; almenaŭ li aŭskultas tre neindiferente la

amajn interjekciojn de sia amiko.

-- Kie do li vidis min?

-- Eble en preĝejo, dum via promeno!... Dio ĝin scias! Eble en via

ĉambro, dum via dormo, -- li ĉion kapablas...

Proksimiĝintaj al ili tri sinjorinoj kun kotiljona demando: „oubli

ou regret?“[5] interrompis la konversacion, kiu fariĝis por Lizaveta

Ivanovna turmente scivoliga.

La dancantino, elektita de Tomski, estis la princidino Paŭlino

mem. Ŝi sukcesis sin pravigi antaŭ li, dancante plian rondon

kaj turniĝante plifoje antaŭ sia seĝo. Tomski, reveninte al sia

sidloko, ne pensis plu pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Ŝi

volis nepre daŭrigi la interrompitan interparoladon; tamen la

mazurko estis finita, kaj baldaŭ poste la grafino forveturis.

La diroj de Tomski estis nenio alia ol dummazurka babilado; sed ili

profunde eniĝis en la animon de la juna revemulino. La portreto,

skizita de Tomski, similis la bildon, kunmetitan de ŝi mem; dank’

al samtempaj romanoj tiu banala personaĵo timigis kaj ĉarmis

ŝian imagon. Ŝi sidis, kruciginte la nudajn brakojn, klininte sur

la nekovritan bruston sian florornamitan kapon... Subite la pordo

malfermiĝis, kaj eniris Hermano. Ŝi ektremis...

-- Kie vi estis? -- ŝi demandis timoflustre.

-- En la dormoĉambro de la maljuna grafino, -- respondis Hermano: --

mi ĵus venas de tie. La grafino mortis.

-- Dio mia!... kion vi diras?!...

-- Kaj kredeble, -- daŭrigis Hermano, -- mi estas kaŭzo de ŝia

morto.

Lizaveta Ivanovna ekrigardis lin, kaj en ŝia animo resonis la vortoj

de Tomski: „sur la konscienco de tiu homo pezas almenaŭ tri krimoj!“

Hermano sidiĝis sur fenestrobreto apud ŝi kaj rakontis ĉion.

Lizaveta Ivanovna aŭskultis lin kun teruro. Sekve la pasiaj leteroj,

la flamaj postuloj, la aroga, persista persekutado -- ĉio ĉi ne

estis amo!... Mono, -- jen pri kio soifis lia animo!... Ne ŝi estus

povonta kontentigi liajn dezirojn kaj lin feliĉigi!... La malriĉa

edukatino estis sole blinda helpantino de rabisto, de mortiginto

de ŝia maljuna bonfarantino!... Ŝi ekploris maldolĉe en sia tro

malfrua, doloriga ekpento. Hermano rigardis ŝin senvorte; lia koro

ankaŭ suferis. Tamen ne la larmoj de la kompatinda junulino, ne

la mirinda ĉarmo de ŝia malĝojego emociigis lian senindulgan

animon. Li ne sentis konsciencriproĉojn, pensante pri la mortinta

maljunulino. Lin terurigis nur senrevena perdo de la sekreto, de kiu

li atendis sian riĉegiĝon.

-- Vi estas monstro! -- diris fine Lizaveta Ivanovna.

-- Mi ne intencis ŝian morton, -- rediris Hermano, -- mia pistolo ne

estas ŝargita.

Ili ambaŭ eksilentis.

Jam mateniĝis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulontan kandelon.

Pala lumo ekheligis ŝian ĉambron. Ŝi viŝis siajn plorruĝajn

okulojn kaj eklevis ilin al Hermano; li sidadis sur fenestrobreto,

kunmetinte la manojn kaj minace sulkiginte la frunton. En tia pozo li

mirige rememorigis portreton de Napoleono. Tia simileco impresis eĉ

Lizaveta Ivanovna-n.

-- Kiamaniere elirigi vin el la domo? -- diris fine Lizaveta

Ivanovna: -- mi projektis konduki vin tra flanka elirejo, -- sed

estus necese preterpasi la dormoĉambron, kaj mi timas tion.

-- Diru al mi, kiamaniere mi povos trovi la flankan elirejon; mi

foriros sola.

La junulino ekstaris, prenis el komodo ŝlosilon, donis ĝin

al Hermano kun detala instrukcio. Li premis ŝian malvarman,

senrespondan manon, kisis ŝian klinitan kapon kaj eliris.

Li malsupreniris la spiralforman ŝtuparon kaj reeniris la grafinan

dormoĉambron. La mortinta maljunulino sidis ŝtoniĝinta; ŝia

vizaĝo esprimis profundan kvieton. Hermano haltis antaŭ ŝi,

dumlonge ŝin rigardis, kvazaŭ volante certiĝi pri la terura vero;

fine li eniris la kabineton, ekpalpis post la tapetoj la pordon kaj

malsupreniris malluman ŝtuparon, emociita per strangaj sentoj.

„Laŭ tiu ĉi sama ŝtuparo, -- li meditis, -- eble antaŭ sesdek

jaroj, en tiun saman dormoĉambron, je sama horo, en orbrodita vesto,

premante al la brusto sian trikornan ĉapelon, laŭmode frizita,

ŝteliris juna feliĉulo, nun jam de longe putriĝinta en sia tombo,

-- kaj hodiaŭ la koro de lia iama amatino ĉesis bati...“

Malsupre de la ŝtuparo Hermano ekvidis pordon, malfermis ĝin per la

donita al li ŝlosilo, sin trovis en trapasa koridoro kaj eliris en

la straton.

Tri Noveloj(#63105) · 第 12 / 21 题