III.

Apenaŭ Lizaveta Ivanovna havis tempon por demeti la mantelon kaj

ĉapelon, la grafino ree venigis ŝin kaj ordonis, ke oni alperonigu

la kaleŝon. Ili iris sidiĝi en la veturilon. Sammomente, kiam du

lakeoj enŝovis la maljunulinon tra la kaleŝpordeto, Lizaveta

Ivanovna ekvidis apud la rado mem sian inĝenieron; li ekkaptis

ŝian manon; ŝi povis apenaŭ rekonsciiĝi pro timo, la juna homo

malaperis, -- kaj en ŝia mano restis letero. Ŝi kaŝis ĝin en

sia ganto kaj dum la tuta vojiro ŝi nenion vidis nek aŭdis. La

grafino kutimis en la kaleŝo ĉiuminute fari demandojn: kiun ni ĵus

renkontis? kiel estas nomata ĉi tiu ponto? kio estas skribita sur

tiu elpendaĵo? Ĉi-foje Lizaveta Ivanovna respondadis trafe-maltrafe

kaj tute malĝuste; la grafino ekkoleris.

-- Kio fariĝis al vi, mia kara? Ĉu eble tetano vin ekposedis?

Ĉu vi min ne aŭdas aŭ ne komprenas? Tamen, dank’ al Dio, mi nek

kartavas, nek perdis ankoraŭ la saĝon?

Lizaveta Ivanovna ne aŭskultis ŝin. Reveninte hejmen, ŝi kuris

en sian ĉambron, elprenis el sub la ganto la leteron, -- ĝi ne

estis sigelita. Lizaveta Ivanovna ĝin tralegis. La letero entenis

amkonfeson; ĝi estis karesplena, samtempe respekta kaj ... laŭvorte

ĉerpita el sentimentala germanlingva romano; bonŝance Lizaveta

Ivanovna ne sciis la germanan lingvon kaj restis kontenta.

Tamen ŝia akcepto de la letero treege ŝin maltrankviligadis. Estis

la unua fojo, ke ŝi eniris en kaŝitajn, intimajn rilatojn kun

juna viro. Lia aroganteco terurigis ŝin. Ŝi riproĉis sin mem pro

nesingarda konduto kaj ne sciis, kion fari: ĉu ĉesi la sidadon

apud la fenestro kaj per sia malatento malardigi la junan oficiron

en liaj pluaj persekutadoj? ĉu respondi malvarme kaj decide? Ŝi

havis neniun, de kiu ŝi povus peti konsilon: nek amikinon, nek

instruantinon. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.

Ŝi sidiĝis antaŭ skribotablo, prenis plumon, paperon -- kaj

enpensiĝis. Multfoje ŝi komencis sian leteron -- kaj ŝiris ĝin:

la vortoj ŝajnis al ŝi aŭ tro malseveraj, aŭ tro kruelaj. Fine

ŝi sukcesis skribi kelkajn liniojn, kiuj ŝin kontentigis. „Mi estas

certa, -- ŝi skribis, -- ke vi havas honestajn intencojn, ke vi ne

volas ofendi min per senpripensa ago, sed nia konatiĝo ne devus esti

komencata tiamaniere. Mi resendas al vi vian leteron kaj esperas, ke

estonte mi ne havos kaŭzon por plendi pro nemeritita malrespekto.“

La morgaŭon, ekvidinte Hermanon iranta en la strato, Lizaveta

Ivanovna leviĝis de sia brodstablo, iris en la salonon, malfermis

fenestran pordeton kaj ĵetis sian skribaĵeton en la straton,

fidante rapidmovecon de la juna oficiro. Hermano alkuris, eklevis

ĝin kaj eniris en apudan sukeraĵejon. Rompinte la sigelon, li

trovis sian leteron kaj la respondon de Lizaveta Ivanovna. Li atendis

tion kaj revenis hejmen tre kontenta.

Post tri tagoj juneta, rapidokula komizino el moda magazeno

alportis al Lizaveta Ivanovna skribaĵeton. Ŝi malfermis ĝin kun

maltrankvila sento, supozante monpostulon, sed subite rekonis la

skribmanieron de Hermano.

-- Vi eraris, mia kara, -- ŝi diris: -- la letero ne estas por mi.

-- Ne, certe por vi! -- rediris la sentima knabino, ne kaŝante

malican rideton: -- bonvolu legi.

Lizaveta Ivanovna trakuris la skribaĵon: Hermano postulis rendevuon.

-- Estas ne eble, -- ŝi diris, ektiminte la trorapidecon de la

postulo kaj la uzitan farmanieron: -- ĝi estas certe skribita ne por

mi. -- Kaj ŝi disŝiris la leteron en pecojn.

-- Se la letero ne estas por vi, kial vi ĝin disŝiris? -- respondis

la knabino: -- mi estus redononta ĝin al la sendinto.

-- Mi petas vin, karulino, -- diris Lizaveta Ivanovna, ekruĝiĝinte

pro ŝia rimarko: -- neniam plu alportu al mi tiajn leterojn kaj diru

al la sendinto, ke li devus honti.

Tamen Hermano ne ĉesis. Lizaveta Ivanovna ĉiutage ricevadis

de li leterojn jen per tiu maniero, jen per alia. Ili jam ne

estis tradukitaj el germana lingvo. Hermano skribis ilin en sia

propra esprimmaniero, inspirite de pasio: ili entenis samtempe

sindekliniĝon de liaj deziroj kaj malordon de senbrida imagemo.

Lizaveta Ivanovna jam ne pensis resendi ilin: ŝi ĝuegis ilin kaj

komencis respondi, -- kaj ŝiaj leteroj de tago al tago fariĝis pli

kaj pli longaj kaj amoplenaj. Fine ŝi ĵetis al li tra la fenestro

jenan leteron: „Hodiaŭ okazos balo ĉe la ***a ambasadoro. La

grafino ĉeestos ĝin, kaj ni restos tie ĝis la dua. Jen okazo por

vi vidi min sen ĉeestantoj. Post kiam la grafino forveturos al la

balo, la servistaro, kredeble, disiros; en la vestiblo restos sole

la pordisto, kaj eĉ li kutime foriras en sian ĉambreton. Venu je

duono post la dekunua. Supreniru la ŝtuparon. Se vi trovos iun ajn

en la antaŭĉambro, vi demandos, ĉu la grafino estas hejme; oni

diros al vi, ke ne, kaj -- nenio farebla! -- vi devos foriri. Sed,

verŝajne, vi renkontos neniun. La servistinoj sidas ĉe si, ĉiuj en

unu ĉambro. El la antaŭĉambro iru maldekstren, ĉiam rekte ĝis

la grafina dormoĉambro; tie, malantaŭ kurtenŝirmilo, vi vidos du

pordetojn: dekstre -- en kabineton, kiun la grafino neniam eniras;

maldekstre -- en koridoron, el kie mallarĝa spiralforma ŝtuparo

kondukas en mian ĉambron.“

Hermano tremegis kiel tigro, atendante la fiksitan horon. Je la deka

vespere li jam staris antaŭ la domo de la grafino. La vetero estis

terura: muĝis ventego, malseka neĝo falis floke; la stratlanternoj

lumis malhele; la stratoj estis senhomaj; nur de tempo al tempo

preterpasis veturigisto kun sia malgrasa ĉevalaĉo, rigardesplorante

eblan malfruiĝintan pasaĝeron. Hermano staris vestita sole per

surtuto, sentante nek venton, nek neĝon. Fine oni alperonigis la

kovritan grafinan kaleŝon. Hermano vidis, ke du lakeoj elportis

la kurbiĝintan maljunulinon, envolvitan en zibelpelto, kaj post

ŝi facilmove eniris la kaleŝon ŝia edukatino en malpeza mantelo,

kun la kapo ornamita per freŝaj floroj. La pordeto fermiĝis, kaj

la kaleŝo peze ekruliĝis sur la malkompakta neĝo. La pordisto

fermis la dompordon. Hermano komencis paŝadi antaŭ la domo. Li

proksimiĝis al stratlanterno, rigardis sian poŝhorloĝon: ĝi

montris dudek minutojn post la dekunua. Li restis sub la lanterno,

okulfiksante la horloĝmontrilon kaj atendante la interkonsentitan

templimon. Precize je duono post la dekunua Hermano eniris la hele

lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano suprenkuris la

ŝtuparon, malfermis la pordon de la antaŭĉambro kaj ekvidis

serviston, dormantan sub lampo en antikva eluzita apogseĝo. Per

facilmovaj kaj firmaj paŝoj Hermano preterpasis lin. La salonego

kaj gastoĉambro estis mallumaj. Nur la antaŭĉambra lampo iom

lumigis ilin. Hermano eniris la dormoĉambron. Antaŭ ikonarujo,

plena je antikvaj sanktobildoj, flagretis ora lucerno. Kolorperdintaj

silkoŝtoftegitaj seĝegoj kaj kanapoj kun lanugaj kusenoj, kun

foriĝinta orumaĵo, staris en malgaja simetrio laŭ la muroj,

tegitaj per ĥinaj tapetoj. Sur unu el la muroj pendis du portretoj,

pentritaj en Paris de sinjorino Lebrun; sur unu de ili vidiĝis viro

ĉirkaŭ kvardekjara, rozvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo

kaj kun ordenstelo sur la brusto; sur la alia -- juna belulino kun

agla nazo, kun alte kombitaj, pudritaj kaj ornamitaj per rozo

haroj. En ĉiuj anguloj de la ĉambro sin trudis al la rigardo

porcelanaj paŝtistinoj, surtabla horloĝo farita de la fama Leroy,

skatoletoj, ventumiloj kaj diversaj sinjorinaj ludiloj, elpensitaj en

la fino de la pasinta jarcento, kune kun la Montgolfier-a aerostato

kaj Mesmer-a animala magnetismo. Hermano sin direktis post la

kurtenŝirmilon. Tie staris malgranda ferlito; dekstre sin trovis

pordo, kondukanta en kabineton; maldekstre -- alia, en koridoron;

Hermano malfermis ĝin, ekvidis mallarĝan spiralforman ŝtuparon,

kiu kondukis en la ĉambron de la edukatino. Sed li revenis kaj

eniris la malluman kabineton. La tempo pasadis malrapide. Ĉio

estis senlaŭta. En la gastoĉambro eksonoris la dekdua; en ĉiuj

ĉambroj la horloĝoj faris la samon, -- kaj ĉio ree eksilentis.

Hermano staris sin apogante al malvarma kameno. Li estis kvieta;

lia koro batis egalmezure, kiel ĉe homo, decidinta ion danĝeran,

sed necesan. La horloĝoj eksonigis la unuan kaj poste la duan

matene, -- li ekaŭdis malproksiman bruon de kaleŝo. Nevola emocio

ekposedis lin. La kaleŝo alveturis kaj haltis. En la domo oni

ekmoviĝis. La servistoj kuris, aŭdiĝis voĉoj, la domo eklumiĝis.

La dormoĉambron enkuris tri maljunaj ĉambristinoj, kaj la grafino,

apenaŭ viva, eniris kaj sidiĝis en seĝegon. Hermano rigardis tra

fendeto en la pordo. Lizaveta Ivanovna preterpasis lin. Hermano

aŭdis ŝiajn rapidajn paŝojn laŭlonge de la ŝtuparo. En lia koro

resonis io simila al konsciencriproĉo kaj ree eksilentis. Li kvazaŭ

ŝtoniĝis.

La grafino komencis senvestiĝi antaŭ spegulo. Oni senpinglis

ŝian rozornamitan kufon, demetis la pudritan perukon de ŝia griza

kaj tondita kapo. Pingloj pluve ŝutiĝis ĉirkaŭ ŝi. Flava,

arĝentbrodita robo falis ĉe ŝiajn ŝvelintajn piedojn. Hermano

estis atestanto de naŭzaj misteroj de ŝia tualeto; fine la grafino

restis en dormokamizolo kaj noktokufo; en tia vestaĵo, pli konvena

al ŝia maljuneco, ŝi ŝajnis malpli teruriga, malpli malbela.

Kiel ĉiuj maljunuloj ĝenerale, la grafino suferis pro sendormeco.

Senvestiĝinte, ŝi sidiĝis apud fenestro en apogseĝo kaj forsendis

la ĉambristinojn. Oni forportis la kandelojn; la ĉambro denove

restis lumigata nur per lucerno. La grafino sidis tute flava,

movetante la lipojn, balanciĝante jen dekstren, jen maldekstren.

En ŝiaj malserenaj okuloj pentriĝis kompleta foresto de ia ajn

penso; rigardante ŝin, oni povis opinii, ke la balanciĝado de la

teruraspekta maljunulino devenis ne de ŝia volo, sed pro efiko de

kaŝita galvanismo.

Subite tiu ĉi mortaspekta vizaĝo ŝanĝiĝis neklarigeble. La

lipoj ĉesis moviĝi, la okuloj vigliĝis: antaŭ la grafino staris

nekonata viro.

-- Timu nenion, mi petas, ne alarmiĝu! -- li diris per klaraŭdebla,

sed ne laŭta voĉo: -- mi neniel intencas malutili al vi; mi venis

por petegi vin pri iu favoro.

La maljunulino silente lin rigardis kaj, laŭŝajne, ne aŭdis lin.

Hermano ekimagis, ke ŝi estas surda, kaj kliniĝinte al ŝia orelo

mem, li ripetis la samon. La grafino silentis kiel antaŭe.

-- Vi povas, -- daŭrigis Hermano, -- estigi la feliĉon de mia tuta

vivo, kaj ĝi kostos al vi neniom: mi scias, ke vi povas diveni tri

sinsekvajn kartojn...

Hermano haltis. La grafino, videble, komprenis, kion li volis de ŝi;

ŝajnis, kvazaŭ ŝi serĉus vortojn por sia respondo.

-- Tio estis ŝerco, -- ŝi diris fine: -- mi ĵuras al vi, ke tio

estis ŝerco!

-- Tio ne estas ŝercinda, -- rediris kolere Hermano: -- rememoru

Ĉaplicki-n, al kiu vi estis helpinta regajni.

La grafino okulvideble konfuziĝis. Ŝia mieno vidigis fortan

emocion; sed tuj poste ŝi enprofundiĝis en antaŭan sensentecon.

-- Ĉu vi povas, -- daŭrigis Hermano, -- difini al mi tri certe

gajnontajn kartojn?

La grafino silentis. Hermano daŭrigis:

-- Por kiu vi konservas vian sekreton? Ĉu por viaj nepoj? Ili estas

riĉaj; ili eĉ ne konas la valoron de mono. Al malŝparemulo ne

helpos viaj tri kartoj. Kiu ne scipovas gardi patran heredaĵon,

tiu mortos en mizero spite ĉiaj demonecaj penadoj. Mi ne estas

malŝparemulo; mi konas la valoron de mono. Viaj tri kartoj ne

perdiĝos por mi. Nu?!...

Li haltis kaj kortreme atendis ŝian respondon. Ŝi silentis. Hermano

ekstaris surgenue.

-- Se iam ajn, -- li diris, -- via koro konis amsenton, se vi

memoras ĝiajn ravojn, se vi eĉ nur unufoje ekridetis al ploro de

novenaskita filo, se io homa batiĝis iam ajn en via brusto, -- mi

petegas vin per sentoj de edzino, de amatino, de patrino, per ĉio

plej sankta en la vivo, ne rifuzu mian peton, malkaŝu al mi vian

sekreton, ĝi ja neniom valoras al vi!... Eble ĝi estas ligita

kun terura peko, kun perdo de poreterna feliĉego, kun diabla

kontrakto... Pripensu: vi estas maljuna, al vi restas malmultaj

vivojaroj, -- mi estas preta preni sur min vian pekon. Malkovru al mi

vian sekreton!... Pripensu, ke feliĉo de homo sin trovas inter viaj

manoj, ke ne sole mi, sed miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj benos vian

memoron kaj honoros ĝin kiel sanktaĵon...

La maljunulino respondis ne eĉ unu vorton.

Hermano leviĝis.

-- Maljuna sorĉistino! -- li diris, kunpreminte la lipojn: -- do mi

devigos vin respondi al mi!...

Sammomente li elpoŝigis pistolon. Ekvidinte ĝin, la grafino duafoje

elmontris fortan emocion: ŝi ekbalancis la kapon kaj levis la manon,

kvazaŭ ŝirmante sin kontraŭ pafo; poste ŝi ekruliĝis surdorsen ...

kaj restis senmova.

-- Ĉesu viajn infanaĵojn, -- diris Hermano, prenante ŝian manon:

-- mi vin demandas lastfoje, -- ĉu vi volas komuniki al mi viajn tri

kartojn? jes aŭ ne?

La grafino ne respondis. Hermano konvinkiĝis, ke ŝi estis morta.

Tri Noveloj(#63105) · 第 11 / 21 题