II.

La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo antaŭ spegulo. Tri

junulinoj ĉirkaŭis ŝin. Unu tenis poteton kun ruĝigilo, la dua

skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj.

La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen

ŝi konservis ĉiujn kutimaĵojn de sia junaĝo, severe sekvis la

modojn de la sepdekaj jaroj[3] kaj vestadis sin same longe, same

zorge, kiel antaŭ sesdek jaroj. Apud fenestro, antaŭ brodstablo,

sidis fraŭlino, ŝia edukatino.

-- Mi vin salutas, grand’maman! -- diris enirinta juna oficiro. --

Bonjour, mademoiselle Lise. Grand’maman, mi havas peton al vi.

-- Kio estas, Paul?

-- Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi

lin vendrede al via balo.

-- Venigu lin simple al la balo kaj tiam ci prezentos lin al mi. Ĉu

ci estis hieraŭ ĉe X.?

-- Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ĝis la kvina matene. Kiom

bela estis sinjorino Jelecki!

-- He, mia kara! Kion belan ci trovas en ŝi? Ĉu tia estis ŝia

avino, la princino Darja Petrovna!... Sed mi supozas, ke ŝi jam tre

maljuniĝis, la princino Darja Petrovna?

-- Kiel -- maljuniĝis? -- rediris distrite Tomski: -- ŝi jam antaŭ

sep jaroj mortis.

La fraŭlino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li

ekmemoris, ke oni kaŝadis antaŭ la maljuna grafino la morton de

ŝiaj samaĝulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis

la novan por ŝi sciigon kun granda indiferenteco.

-- Ŝi mortis! -- ŝi diris: -- kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis

samtempe la oficon de kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni estis

prezentataj al la imperiestrino...

Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.

-- Nu, Paul, -- ŝi diris poste: -- helpu al mi leviĝi el la seĝo.

Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?

La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurtenŝirmilon por fini

sian tualeton. Tomski restis kun la fraŭlino.

-- Kiun vi intencas prezenti al la grafino? -- mallaŭtvoĉe demandis

Lizaveta Ivanovna.

-- Narumov-on. Ĉu vi konas lin?

-- Ne. Ĉu li estas oficiro aŭ civilulo?

-- Oficiro.

-- Inĝeniero?

-- Ne, -- kavaleriano. Kial vi supozis, ke li estas inĝeniero?

La fraŭlino ekridetis kaj respondis nenion.

-- Paul! -- ekkriis la grafino malantaŭ la ŝirmilo: -- sendu al mi

iun novan romanon, sed ne el la modernaj, mi petas.

-- Kion vi volas diri per tio, grand’maman?

-- Tio signifas, romanon, en kiu la heroo ne premsufokas sian patron

aŭ patrinon, kaj en kiu malestas dronintaj kadavroj. Mi terure timas

dronintojn.

-- Tiaspecaj romanoj ne ekzistas nuntempe. Eble vi deziras havi rusan

romanon?

-- Ĉu do ekzistas rusaj romanoj?... Sendu tian, karulo, sendu nepre,

mi tre petas!

-- Pardonu, grand’maman, -- mi devas rapidi... Ĝis revido, Lizaveta

Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?

Kaj Tomski eliris el la tualetejo.

Lizaveta Ivanovna restis sola; ŝi forlasis sian laboron kaj rigardis

tra la fenestro. Baldaŭ ĉe la kontraŭa stratangulo aperis juna

oficiro. Ruĝo kovris ŝian vizaĝon; ŝi denove sin turnis al la

laboro kaj klinis la kapon super la kanvaso. Tiumomente eniris la

grafino, tute vestita.

-- Ordonu, Lizanjo, ke oni jungu kaleŝon, -- ni veturos promeni.

Lizanjo forlasis la brodstablon kaj komencis ordigi sian laboraĵon.

-- Ĉu, mia kara, vi estas surda? -- ekkriis la grafino: -- tuj

jungigu la kaleŝon.

-- Jes! -- respondis nelaŭte la fraŭlino kaj ekkuris en la

antaŭĉambron.

Eniris servisto kaj prezentis la librojn, senditajn de la princo

Pavel Aleksandroviĉ[4].

-- Bone! Oni danku, -- diris la grafino. -- Lizanjo, Lizanjo, kien do

vi kuras?!...

-- Min vesti.

-- Vi havas ankoraŭ tempon. Sidiĝu tie ĉi. Malfermu la unuan

volumon, legu laŭte...

La fraŭlino prenis la libron kaj tralegis kelke da linioj.

-- Pli laŭte! Kio estas al vi? Ĉu vi perdis la voĉon?... Atendu...

Alŝovu al mi piedbenketon... pli proksime... nu!...

Lizaveta Ivanovna tralegis ankoraŭ du paĝojn. La grafino ekoscedis.

-- Forĵetu la libron, -- ŝi diris: -- kia sensencaĵo! Resendu ĝin

al princo Pavel kaj diru, ke oni danku... Kaj la kaleŝo?

-- La kaleŝo estas preta, -- respondis Lizaveta Ivanovna, rigardinte

en la straton.

-- Kial do vi ne estas vestita? -- rediris la grafino: -- mi ĉiam

devas vin atendi. Tio estas netolerebla!...

Lizanjo forkuris en sian ĉambron. Apenaŭ forpasis du minutoj, la

grafino eksonorigis per ĉiuj fortoj. Tri servistinoj alkuris tra unu

pordo kaj lakeo tra alia.

-- Estas ja neeble venigi vin, kiam bezone! -- diris al ili la

grafino. -- Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.

Lizaveta Ivanovna eniris en ĉapelo kaj mantelo.

-- Fine, mia kara!... Kia belvestiĝo! Pro kio?... kiun vi volas

ĉarmi?... Kia estas la vetero? videble ventas.

-- Ne, via grafina moŝto! Estas tre milde, -- respondis la lakeo.

-- Vi ĉiam parolas trafe-maltrafe! Malfermu la fenestran pordeton.

Jen ĝi estas, -- malvarmega vento!... Maljungu la kaleŝon! Lizanjo,

ni ne veturos: estis tute senbezone vin belvesti.

„Jen kia estas mia vivo!“ -- ekmeditis Lizaveta Ivanovna.

Efektive, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa estulino. „Fremda

pano estas maldolĉa,“ diris Dante, „kaj malfacilaj estas la ŝtupoj

de fremda perono.“ Sed kiu kapablas pli forte senti la maldolĉon de

dependeco ol malriĉa edukatino de altranga maljunulino? La grafino

N., certe, ne havis malbonan koron, tamen ŝi estis kaprica, kiel

dorlotita mondumulino, avara kaj enprofundiĝinta en malvarman

egoismon, kiel ĉiuj gemaljunuloj, ŝatantaj sian tempon kaj

fremdaj al la nuna. Ŝi daŭrigis partopreni ĉiujn vantaĵojn

de la grandmondo; ŝi vizitadis balojn, kie ŝi sidis en angulo,

kun ruĝigilo sur la vangoj kaj vestita laŭ antikva modo, kiel

naŭzaspekta, sed neevitebla ornamaĵo de la balsalonego. La venantaj

gastoj aliradis ŝin kun profundaj salutoj, kvazaŭ plenumante iun

riton, kaj poste neniu sin okupis pri ŝi. Ĉe si mem ŝi akceptadis

la tutan urbon, observante plej severan etiketon kaj rekonante

nenies vizaĝojn. Ŝia multenombra geservistaro, grasiĝinta kaj

griziĝinta en ŝia antaŭĉambro kaj servistejo, agadis laŭ sia

plaĉo, senhonte priŝtelante la mortpretan maljunulinon. Lizaveta

Ivanovna estis hejma martirino. Ŝi verŝadis la teon kaj aŭskultis

riproĉojn pro superflue uzita sukero; ŝi laŭtlegis romanojn -- kaj

estis kulpa pri ĉiuj mankoj de la aŭtoro; ŝi akompanis la grafinon

dum ŝiaj promenadoj kaj estis responda pri la vetero kaj pri

stratpavimo. Al ŝi estis fiksita ia salajro, kiun oni neniam pagis

al ŝi plene; tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita kiel ĉiuj,

tio estas, kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis plej mizeran

rolon. Ĉiuj konis ŝin, kaj neniu ŝin rimarkis; dum baloj ŝi

dancis nur, kiam mankis kontraŭdancantoj; la sinjorinoj prenis ŝin

je la brako ĉiufoje, kiam ili bezonis iri en tualetejon por ordigi

ion ajn en sia vestaĵo. Ŝi estis fiera, akre sentis sian situacion

kaj atente rigardis ĉirkaŭ si, malpacience atendante liberigonton;

sed la junaj homoj, prikalkulemaj kaj vante ambiciaj, ne indigis ŝin

je sia atento, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centfoje pli aminda

ol la arogantaj kaj malvarmsangaj dotulinoj, kiujn ili amindumadis.

Kiomfoje, forlasinte nerimarkite la enuigan kaj luksan salonon, ŝi

foriradis plori en sia malriĉa ĉambreto, kie staris papertapetita

ŝirmilo, komodo, speguleto kaj ligna lito, kaj kie mallume brulis

seba kandelo en kupra kandelingo.

Foje -- tio okazis du tagojn post la vespero, priskribita en la

komenco de nia rakonto, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu

ni haltis, -- foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud fenestro ĉe

brodstablo, senintence ekrigardis en la straton kaj ekvidis junan

inĝenieroficiron, starantan senmove kaj direktintan la okulojn al

ŝia fenestro. Ŝi mallevis la kapon kaj daŭrigis sian laboradon;

post kvin minutoj ŝi ree ekrigardis, -- la juna oficiro staris

samloke. Ne havante la kutimon koketi kun preterpasantaj oficiroj,

ŝi ne plu rigardis tra la fenestro kaj dum ĉirkaŭ du horoj

brodis, ne levante la kapon. Venis la tempo de tagmanĝo. Ŝi

leviĝis, komencis ordigi la brodstablon kaj, senintence rigardinte

en la straton, denove ekvidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi iom

stranga. Post la tagmanĝo ŝi proksimiĝis al la fenestro kun iom

maltrankvila sento, sed la oficiro forestis, kaj ŝi forgesis pri li...

Post kelke da tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi

denove ekvidis lin. Li staris ĉe la perono mem, kaŝinte la vizaĝon

per la kastorfela kolumo de sia mantelo; liaj nigraj okuloj brilis el

sub la trikorna ĉapelo. Lizaveta Ivanovna ektimis, ne sciante kion,

kaj eksidis en la kaleŝon kun neklarigebla korpremo.

Reveninte hejmen, ŝi proksimiĝis al la fenestro, -- la oficiro

staris samloke, fikse ŝin rigardante; ŝi foriris, turmentata de

scivolo kaj emociita de sento tute nova por ŝi.

De tiam forpasis ne eĉ unu tago sen tio, ke la juna homo, je

difinita horo, aperis sub la fenestroj de ilia domo. Inter li kaj ŝi

fariĝis neinterkonsentitaj interrilatoj. Sidante sur sia kutima loko

kaj laborante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon, rigardis

lin en ĉiu plua tago pli kaj pli longe. La juna homo, laŭŝajne,

estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis, per la akra rigardo de juneco,

ke rapida ruĝo kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj

rigardoj renkontiĝadis. Post unu semajno ŝi ekridetis al li...

Kiam Tomski petis la permeson prezenti al la grafino sian amikon,

la koro de la junulino ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas

ne inĝeniero, sed rajdgvardiano, ŝi ekbedaŭris, ke per sia

maldiskreta demando ŝi malkovris sian sekreton al la ventanima

Tomski.

* * * * *

Hermano estis filo de rusiĝinta germano, kiu postlasis al li

malgrandan kapitalon. Firme konvinkita pri neceso firmigi sian

sendependecon, Hermano ne tuŝadis eĉ la procentojn, vivis sole per

sia salajro, permesis al si nenian elspezigan kapricon. Cetere, li

estis kaŝema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj havis malofte okazon

mokridi lian troan ŝparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj flaman

imagkapablon; tamen lia solida karaktero savis lin kontraŭ kutimaj

eraroj de juneco. Jen ekzemplo: estante fundanime pasia kartludanto,

li neniam prenis kartojn en la manojn, ĉar li konjektis, ke lia

monhavo ne permesas al li (kiel li diradis) „riski la neceson por

akiri superfluon“, -- tamen li pasigis tutajn noktojn apud kartludaj

tabloj kaj kun febra kortremo sekvis la diversajn peripetiojn de la

ludado.

La anekdoto pri la tri kartoj forte impresis lian imagon kaj dum

la tuta nokto ne forlasis lian kapon. „Ho, se la maljuna grafino,

-- li meditis la morgaŭan vesperon, vagante tra la peterburgaj

stratoj, -- malkaŝus al mi sian sekreton kaj konigus al mi la tri

certajn kartojn! Kial ne ekprovi sian bonŝancon?... Min prezenti

al ŝi, atingi ŝian favoron... eĉ fariĝi ŝia amanto... Sed ĉi

ĉio postulas longan tempon, kaj ŝi estas okdeksepjara: ŝi povas

morti post unu semajno, post du tagoj!... Kaj la anekdoto mem, --

ĉu estas eble ĝin fidi?... Ne!... Kalkulemo, moderemo kaj laboremo

-- jen estas miaj tri certaj kartoj, jen kio triobligos, sepobligos

mian kapitalon kaj donos al mi animkvieton kaj sendependecon!“

Rezonante tiamaniere, li ektroviĝis en unu el la ĉefaj stratoj de

Peterburgo, antaŭ domo de antikva arĥitekturo. La strato estis

plenplena je veturiloj; kovritaj kaleŝoj unu post alia rulis al la

lumigita perono. El la kaleŝoj ĉiuminute montriĝis jen gracia

piedeto de juna belulino, jen sprontintanta boto, jen silka ŝtrumpo

kaj diplomata ŝuo. Peltoj kaj manteloj sinsekve aperadis antaŭ

gravaspekta pordisto. Hermano haltis.

-- Kies domo ĝi estas? -- li demandis apudan policanon.

-- De la grafino N., -- respondis la policano.

Hermano ektremis. La mirinda anekdoto reaperis antaŭ lia imago.

Li komencis paŝadi apud la domo, pensante pri ĝia mastrino kaj

pri ŝia mirakla kapablo. Nur malfrue li revenis al sia modesta

hejmanguleto; dumlonge li ne povis ekdormi, kaj post kiam la dormo

fine lin ekposedis, li sonĝis pri kartoj, kovrita per verda

tuko tablo, amasoj da bankbiletoj kaj ormoneroj; li ludis karton

post karto, gajnis senintermanke, alŝovadis al si la oron kaj

enpoŝigadis la biletojn. Vekiĝinte jam malfrue, li eksopiris pri

perdo de siaj fantaziaj riĉaĵoj, denove iris vagadi tra la urbo

kaj denove ektroviĝis antaŭ la domo de grafino N. Ŝajnis, kvazaŭ

iu nekonata forto lin altirus tien. Li haltis kaj ekis rigardi la

fenestrojn. En unu el ili li ekvidis nigraharan kapeton, klinitan,

verŝajne, super libro aŭ manlaboro. La kapeto leviĝis. Hermano

ekvidis freŝan vizaĝon kaj nigrajn okulojn. Tiu ĉi minuto decidis

pri lia destino.

Tri Noveloj(#63105) · 第 10 / 21 题