LA GLAVO DE DAMOKLO.

Antaux pli multe ol dumil jaroj vivis en Sirakuzo, sur la insulo

Sikelio, tre kruela tirano. Li diris al si "Mi estu cxiopova

("all-powerful")!" Tial li faris multe da militadoj, kaj venkis ne nur

barbarajn popolojn, sed ankaux multajn urbojn en Italujo kaj norda

Afriko. Detruinte cxion sen kompato, li ordonis "La logxantoj estu

vendataj por sklavoj!" Li deziris fari por si, el la venkitaj kaj

sklavigitaj popoloj, unu grandan imperion. Sed la urboj cxie, ecx en

Grekujo, ne kasxis al li sian grandan malamon al tia tirano. Tial li

cxiam timis pri sia vivo, timante ke iu subite mortigos lin. Unufoje

Damoklo, amiko de la tirano, diris al li, "Se mi estus tiel ricxa

kaj pova kiel via regxa mosxto, mi estus treege felicxa!" La tirano

respondis, "Venu al festo cxe mi, se tio placxas al vi, kaj eltrovu cxu

mi devus esti felicxa aux ne." "Mi venos tre volonte," ekkriis Damoklo,

"kaj mi dankas vian mosxton pro tia afableco!" La tirano gxentile

respondis "Ho, estas nenio (="you are welcome")! Nur ne forgesu la

deciditan horon!" Je la gxusta horo Damoklo iris al la festo, kie oni

donis al li segxon flanke de la tirano mem. "Mangxu kaj trinku kiom ajn

vi volas," konsilis la tirano, "kaj poste ni parolos pri la felicxeco."

Damoklo tuj konsentis al tia propono, kaj agis laux la permeso tiel

afable donita al li. Mangxante bonegan mangxajxon, kaj trinkante dolcxan

vinon, li tute ne enuis cxe la festo. Baldaux la tirano diris "Rigardu

supren, kaj vidu gxuste kian felicxecon mi havas!" Supren rigardinte,

Damoklo ekvidis akran glavon, antauxe kasxitan al li de kurteno.

Subtenate de unu sola haro, la glavo sxajnis kvazaux tuj falonta sur la

kapon de Damoklo. "La dioj min helpu!" li ekkriis, forsaltinte de la

tablo. Pro la jxus dirita stranga rakonto, oni ankoraux nun nomas la

atendadon por io timeginda, kio sxajnas cxiam okazonta sed efektive ne

okazas, "la glavo de Damoklo."

A Complete Grammar of Esperanto · 第 446 / 573 题