PRI LA GRAVITADO.

1. Ofte oni parolas pri la pezeco de diversaj objektoj. Tia pezeco estas

kauxzata de la forto kiun oni nomas la gravitado. Pro tiu forto ne nur

objektoj sur la tero, sed ankaux la tero mem, havas konatan pezecon,

kiun la kleruloj jam antaux longe kalkulis. La suno kaj la luno simile

havas pezecon, cxar ili ambaux, same kiel la tero, movigxas laux tiu

sama gravitado kiu efektive regas cxiujn el la cxielaj korpoj. Se la

gravitado cxesus ekzisti, la riveroj ne plu fluus antauxen en siaj

fluejoj ("beds"). Ne fluante de altaj gxis malaltaj lokoj, la akvo

disfluus, aux restus tie, kie ajn gxi okaze estus. Neniom da pluvo

falus; kontrauxe, la malsekajxo en la aero ankoraux restus tie, en la

formo de densaj mallumaj cxiamaj nuboj. Cxiuj vivaj estajxoj ("beings"),

cxiuj konstruajxoj, efektive cxio, baldaux disflugus de la rapide

turnigxanta mondo. Cxiuj cxi ("all these") nun devas resti sur la tero,

tial ke la gravitado restigas ilin cxi tie. Se la gravitado ne plu

ekzistus, nenio restus plu sur la tero. La aero mem ne plu cxirkauxus

nin, sed gxi ankaux forlasus la mondon, tuj maldensigxinte ("having

become rarefied"). La fama angla filozofo Newton estis la unua, kiu

studadis la kialon ("reason") de la falado de objektoj. Li komencis,

laux la rakonto, per okaza ekrigardo al falantaj pomoj en sia propra

pomarbejo. Antaux tri jarcentoj, li eltrovis ke estas tia forto kia la

gravitado, kaj difinis la naturajn legxojn laux kiuj la gravitado sin

montras. Cxi tiu forto, kiu restigas cxion sur la tero, estas tamen

la kauxzo de nia lacigxado, kiam ni marsxas aux kuras, cxar gxi faras

nin pezaj, kaj tial ni ofte deziras halti kaj ripozi. Estas ankaux la

malfacileco en la superado de tiu sama forto, kiu faras tiel malfacila

la konstruadon de utilaj aersxipoj.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 417 / 573 题