LA MONAHXOJ KAJ LA AZENO.

Iam du monahxoj reiris tra la arbaro al la monahxejo, dum grade

krepuskigxis. Ambaux portis pezajn sakojn da terpomoj, kaj baldaux

lacigxis, sed ne sciis kion fari. Okaze ili ekvidis azenon ligitan

al arbo, kaj unu monahxo, haltinte, diris petole al la alia "Se vi

anstatauxos la beston, mi havos portanton por miaj propraj sakoj, kaj

ankaux por la viaj." Lia kunulo respondis "Nu, se la azeno portos miajn

sakojn, mi mem gxoje restos en gxia loko." Jxus dirite, tuj farite ("no

sooner said than done"). Malliginte la ligajxojn kiuj tenis la azenon,

ili jxetis la sakojn trans la dorson de la utila besto. Unu monahxo tuj

forkondukis la azenon, dum ambaux viroj lauxte ridis. Post tio, la dua

monahxo sin ligis per la sama sxnurego kiu antauxe tenis la azenon.

Kiam revenis la kamparano, kies azeno estis jxus sxtelita, li ekhaltis,

multe mirigite, vidante homon tie ligita. La monahxo anoncis al li,

"Cxar mi estis tro mangxema, Dio faris azenon el mi, antaux du jaroj. Mi

jxus rericevis mian propran formon." Tuj la kredema kamparano invitis

la petolan monahxon al sia hejmo. La monahxo restis tiun nokton cxe la

kamparano, kaj la sekvintan tagon li foriris, beninte la kamparanon, sed

kasxe ridante pri la afero. Tiam la kamparano iris vendejon, por acxeti

alian azenon. Li ekvidis sian propran azenon, kiun la unua monahxo estis

sendinta tien, post sia reveno al la monahxejo. La malsagxa kamparano,

klinigxinte al la besto, diris "Ho, bona monahxo, mi vidas ke duan fojon

vi jam estis tro mangxema!" La muta besto forte svingis la orelojn kaj

skuis la kapon, pro la varma elspirajxo apud sia orelo. Tio sxajne

estis respondo al la jxus diritaj vortoj, tial la malsagxa kamparano

ree acxetis sian propran azenon. Cxiam poste li nek turmentis nek ecx

laborigis gxin, kredante la azenon la sankta monahxo mem.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 408 / 573 题