Estas tre agrable sidigxi sur la herbon, kaj rigardi la plilongigxantajn
ombrojn, en la dauxro de bela somera vespero. La suno grade mallevigxas
post la montetoj, la nuboj farigxas ("become") bele kolorigitaj, kaj la
tuta pejzagxo pli kaj pli beligxas. Malrapide la krepusko anstatauxas la
helan sunlumon, kaj fine cxie noktigxas. La krepusko estas la rebrilado
de la sunlumo tra la atmosfero, post la mallevigxo de la suno mem, laux
la jena maniero: la radioj suprenbriladas, en la aeron super niaj kapoj,
en la okcidenta parto de la cxielo. De tie ili rebriladas tiamaniere ke
la cxielo lumigxas. Kiam estas iom da nuboj sur la cxielo okcidenta,
la sunradioj briladas rekte kontraux ilin, belege kolorigante tiujn
nubojn. En tropikaj landoj la krepuskigxo okazas tre rapide. Gxi ne
nur komencigxas subite, sed ankaux dauxras tre mallongan tempon. La
noktigxo preskaux tuj sekvas la taglumon, kun rimarkinda subiteco.
Apenaux komencigxas la krepusko, kiam la subiranta suno sxajnas fali
preter la horizonto. Tute male ("quite on the contrary"), en landoj
treege nordaj, krepuskigxas tre frue en la tago, kaj la krepusko dauxras
longan tempon antaux ol la nokto venas. Efektive ("really"), en tiuj
landoj la krepusko tute anstatauxas la nokton, dum ses monatoj de la
jaro. Tie oni havas krepuskon dum la unua duonjaro, kaj la taglumon
dum la sekvinta duonjaro. Krepusko dauxranta tiom da tempo estas tiel
rimarkinda kiel tago de tia sama longeco. Mi dubas cxu tia dividado
de la tempo inter tago kaj malhela nokto estas agrabla, sed oni povas
neniel malhelpi gxin. Cxiu tre norda lando havas la saman travivajxon
("experience"), cxiujare, kaj efektive oni apenaux rimarkas gxin. Pri
cxiu plendanto oni nur diras "Li estas nenial malkontenta."