LA NESTO SUR LA TENDO.

Unufoje iu regxo estis farinta militon kontraux la homoj de lando cxe la

bordo de pitoreska rivero. La soldatoj ne venis tien per vaporsxipoj,

sed estis konstruintaj ponton trans la rivero, por la veturiloj

("vehicles"). Estis necese resti kelkan tempon apud urbo kiun la regxo

volis ekataki, kaj li havis grandan tendaron ("encampment") antaux tiu

urbo. Unu tagon en la dauxro ("course") de la milito, iuj el la soldatoj

pasis preter la tendo de la regxo, laux la sxtona vojeto laux kiu ili

cxiutage marsxis por gardi la tendaron. Unu el cxi tiuj ekrimarkis ke

hirundo estas konstruinta sian neston sur la regxa tendo. Sur la nesto,

kiu estis bone konstruita el koto, sidis trankvile la hirundo. Dum la

soldatoj svingis la brakojn kaj ekridis unu post la alia, pri la kuragxa

birdo, la regxo auxdis ies vocxon. Li elvenis el sia tendo por eltrovi

kial la parolantoj faras tiom da bruo, kaj kial ili tiel ekkriis kaj

ekridis. Kiam la viroj montris al li la birdon, li diris kun bonhumora

rideto, "Tiu hirundo estos mia gasto. Cxiuj el la militistoj certe

zorgos de nun pri la hirundo kaj la hirundidoj." Tial la nesto restis

netusxata en la dauxro de cxiu batalo. Kelkaj kugloj pasis preter gxi,

sed la trankvileco de la birdo dauxris same kiel antauxe. Fine la regxo

venkis, per kruelega batalo. Tuj la venkintoj forportis la tendojn, kune

kun multaj militkaptitoj ("prisoners of war"). Nur la tendon de la regxo

oni lasis tie, cxar la regxo diris ke gxi nun apartenas al la hirundo.

Gxi jam estis malnova kaj eluzita, tra kiu la pluvo eniris per multe da

truoj. Sed gxi ankoraux staris, gxis iu tago somera kiam la hirundidoj

povis jam bone flugi. Tiam la vento subite renversis gxin, kaj gxi

ekfalis, kaj kusxis, amaso da cxifonoj, inter multe da kugloj, homaj

ostoj, kaj la ceteraj malgajaj postsignoj ("traces") de ies venko sur la

batalejo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 346 / 573 题