La plej antikva respubliko en Euxropo kusxas en la norda parto de la
bela itala lando, inter la maro kaj la rivero, proksime de la montoj.
Gxia nomo estas San Marino, kaj gxi estas respubliko de antaux mil
kvarcent jaroj. Kvankam la cxirkauxaj landoj kaj nacioj apartenis en
antikva tempo al la tiamaj regxoj, San Marino jam estis libera. Gxiaj
aferoj estas ankoraux administrataj tiel, kiel la anoj (145) volas,
ne kiel unu aux alia regxo aux tirano deziras. Dufoje en la jaro la
anoj elektas personojn, kiuj administros la gravajn aferojn de la
respubliko dum la sekvontaj ses monatoj. Kvardek ses el tiuj personoj
reprezentas la anojn, kaj unu alia estas regxo tiun duonon da jaro.
Per tia metodo, la anoj estas bone reprezentataj, kaj la aferoj estas
administrataj kiel eble plej sagxe. La tuta respubliko enhavas nur
dudek du kvadratajn mejlojn da tero. En la respubliko kaj la tiea (171)
urbo kiu havas la saman nomon, ne estas tiom da personoj kiom en multaj
italaj urboj. Tamen cxi tiu respubliko estas pli granda ol multaj
antikvaj grekaj respublikoj. La grekaj respublikoj estis bonekonataj,
kaj enhavis multe da kleruloj inter siaj anoj. Sed en la nuna tempo la
grekoj havas regxon. Oni ne trovas tre klerajn personojn en San Marino,
tamen la laboristoj estas energiaj, kaj laboras kiel eble plej multe.
La rikoltistoj plej ofte havas bonajn rikoltojn, kaj la plimulto da
personoj estas treege kontenta kaj felicxa. Oni ne pensas pri komerco
aux eksterlandaj (167, a) aferoj kaj ne volas vojagxi malproksimen de la
bone amata hejmo. Oni preferas gaje amuzi sin cxehejme (167, a), en la
libertempo inter la rikoltoj, kaj la vivo tute ne sxajnas malfacila aux
teda.