19. Kuracisto.

Ankoraux du jarojn studadis Karlo en la malsanulejoj de Bruselo,

sed li revenadis hejmen por Kristnasko, por Pasko, por la someraj

monatoj kaj ankoraux ecx pli ofte. La edzinigxo de lia fratino

Heleno estis unu el tiuj bonaj kauxzoj por libertempo.

Cxe tiu festo li la unuan fojon montrigxis oficiale kun sia

fiancxino Alico Palam. Estis tre gxojiga tago.

Cxe la fino de sia lasta studjaro, Karlo prezentis cxe la

Universitato sian tezon pri "la influo de l' imagemo en la

muskolaj malsanoj". Sukcesinte kun honoro, li definitive revenis

al sia hejma urbo.

Konsilate de sia patro, li luis cxambraron sur la unua etagxo de

komforta domo tute proksime je la vendoplaco. Alico lin helpis

por arangxadi la cxambraron kaj iliaj patrinoj sin okupis pri

acxeto de mebloj, tapisxoj, kurtenoj, k.t.p.

Karlo deziris havi kelkajn artajn bildojn en sia hejmo. Alico

donacis al li grandan kopion de la itala pentrajxo, antaux kiu

ili ambaux haltis samtempe en la muzeo, kiam ili estis geknaboj.

Per la amikoj kaj la konatuloj de ambaux familioj Davis kaj

Palam, Karlo ekakiris kelkajn klientojn. Sian tezon de doktoro de

medicino li vendigis en la librobutikoj de la urbo kaj per tio

plikonigis sian nomon, kvankam la tezo ne pli vendigxis, ol lia

poemlibro. Pro lia granda kvieteco kaj certeco, Karlo tre rapide

plimultigis sian klientaron. Li efektivigis kelkajn mirindajn

resanigojn de nervaj personoj, kaj li cxiam pli kaj pli

interesigxis je tiu psikologia parto de l' kuracarto.

Li interesigxis je publika higieno kaj faris kelkajn paroladojn

pri hejmozorgado, pri ordo en cxiutaga vivado, pri reguleco en

mangxado kaj dormado, pri efikoj de alkoholdrinkado, k.t.p.

Post ses monatoj li estis preskaux la plej sxatata kuracisto en

la urbo kaj jam estis plu nenia kauxzo por prokrasti lian

edzigxon kun Alico Palam. Ambaux gejunuloj konsentis por ne havi

bruan feston. Ili opiniis, ke oni ne edzigxas por la publiko.

Laux ilia deziro la festo estis tute familia kaj intima, kaj

kredeble pro tio speciale cxarma. Sinjorino Palam havis tamen

doloran momenton da plorado pensante, ke sxi de nun ne plu havos

kun si sian amatan filinon. Sed la felicxo de Alico sxin

konsolis. Sxi sukcesis iom forgesi tiun suferigan penson, ke ofte

ies felicxo kauxzas la malfelicxon de alia, kaj kio alportas

rideton sur la lipojn de unu, ofte naskas larmojn en la okuloj de

alia.

Post la edzigxa ceremonio, la felicxaj geedzoj foriris por fari

la kutiman vojagxon.

1. Cxu Karlo kelkafoje revenis hejmen? -- 2. Kiun tezon li

prezentis? -- 3. Sur kiu etagxo li luis cxambraron? -- 4. Kiu

helpis Karlon? -- 5. Kiuj objektoj trovigxas gxenerale en salono

kaj en mangxocxambro? -- 6. Kion donis Alico al sia fiancxo? --

7. Kies tezo ne multe vendigxis? -- 8. Cxu vi legis la tezon de

S-ro Doktoro Corret pri la utileco de internacia lingvo por

medicino? -- 9. Kio estas en la kapo? -- 10. Per kio oni vidas?

-- 11. Nomu la diversajn partojn de la homa korpo. -- 12. Kiu

mano estas gxenerale pli lerta? -- 13. Kiel oni nomas viron, kiu

ne povas vidi? -- 14. Kiel skribas la blinduloj?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 27 / 28 题