18. Alico.

Cxiusomere Karlo veturis hejmen por pasigi kelkajn semajnojn kun

siaj gepatroj kaj Heleno. Post sia dua jaro en Bruselo, kiam li

revenis hejmen, li trovis sian fratinon fiancxino de juna

advokato en la urbo. Lia estonta bofrato estis tre bone konata

pro sia delikata elokventeco kaj ankaux pro sia afablega

karaktero, kiu havigis al li multajn amikojn. Tiu fiancxigxo

kauxzis multe da invitoj de kaj al la familio Davis.

Tiun someron Karlo vidis kaj revidis multajn personojn en la

urbo. La fiancxo de Heleno iam venis peti Karlon, ke li akompanu

sian fratinon kun li por viziti amikon de lia patro, kiu jxus

revenis el Hindujo. Estis profesoro Palam, de la Kalkuta

Universitato. Li kun sia familio revenis el Kalkuta por pasigi en

la urbo du jarojn da libertempo, kiujn li postulis por sia sano.

Dum la juna advokato paroladis pri la talento de la profesoro,

homo tiel interesa, tiel klera, k.t.p., Karlo sentis malnovan

fajron rebruligxantan en sia koro.

Pri la junulino ekvidita en la pregxejo li repensis. Pri la

perdita pilko en la parko li rememoris, ankaux pri la promenadoj

cxirkaux la mistera domo. "Mi plezure vin akompanos tien," li

diris.

La tagon, kiam, kune kun la gefiancxoj, li iris al la domo de

profesoro Palam, Karlo estis neordinare ekscitita. Heleno tre

miris pri tio.

La profesoro kun sia edzino akceptis ilin cxarme kaj prezentis al

Karlo sian filinon. La junulino estis plej bela kaj dolcxa, nun

kredeble dudek aux dudek-unujara.

"Sinjoro Karlo Davis," diris la profesoro, "mia filino Alico."

Kvankam tre konfuzita, Karlo farigxis kuragxa. -- "La grandan

plezuron renkonti vin, frauxlino, mi jam havis antaux kvin jaroj

en la Nacia Parko, kie vi perdis pilkon."

Sxi cxarme ridetis iom rugxigxante: "Ho, jes, sinjoro, mi

memoras, sxi diris, vi estis tiel afabla!"

Plej agrablan vesperon pasigis Karlo cxe la hejmo de profesoro

Palam. Tien li ofte revenis. Oni petis, ke li legu versajxojn

siajn. Ecx kanton li verkis, kiun lernis frauxlino Alico por

kanti laux ario sxatata de sxi.

Ofte frauxlino Palam estis invitita de frauxlino Davis; kaj Karlo

pro tio estis al sia fratino duoble pli afabla ol antauxe. Okazis

iam, ke Karlo iris kun Alico remadi sur la rivero. Li luis boaton

kaj ambaux trankvile remis gxis la arbareto de salikoj. Kiam por

vespermangxo ili revenis hejmen, gefiancxoj ili estis.

La konsenton de gesinjoroj Palam, Karlo facile akiris, same kiel

la aprobon de siaj gepatroj. Li estis la plej felicxa junulo en

la mondo.

_Faru demandojn por la jenaj respondoj._

1. -- ? Jes, cxiusomere. 2. -- ? Kun siaj gepatroj kaj Heleno.

3. -- ? Kun juna advokato en la urbo. 4. -- ? Jes, li havis

multajn amikojn. 5. -- ? Cxar li havis afablan karakteron. 6. -- ?

Li estis profesoro en la Kalkuta Universitato. 7. -- ? Li revenis

por sia sano. 8. -- ? Li diris al Karlo, ke la profesoro estas

tre klera. 9. -- ? Jes, li estis akceptata tre afable. 10. -- ?

Sxi estis cxirkauxe dudekjara. 11. -- ? Gxi estis verkita de

Karlo. 12. -- ? Jes, li estis tre felicxa.

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 26 / 28 题