20. En Italujo.

Cxar Karlo estis nun tre okupata kuracisto, li ne povis resti

longe for de la urbo. Pro tio la edzigxovojagxo estis ne tre

longa. Aliflanke Alico forte deziris baldaux komenci sian edzinan

vivadon en la nova hejmeto. Sed sxi ankaux deziris viziti

Italujon, kies nur unu havenon sxi konis.

La junaj geedzoj traveturis Svislandon, haltante en la bela urbo

Lucerno kaj celante Milanon per la Gotharda fervojo. La tuta

pejzagxo de tiu vojo inter la montoj tre forte impresis ilin per

sia grandioza beleco.

Alveninte Luganon, ili estis tiel cxarmitaj de la lago, ke ili

denove haltis kelkajn tagojn kaj ankaux vizitis Komon kaj la

cxirkauxan regionon. Akvoj bluaj, bluegaj, en kiuj fandigxas oraj

sunradioj, krutaj montoj silente gardstarantaj cxirkauxe, blankaj

domoj, gxardenoj kun vinbero kreskanta sur arboj kaj muroj: tio

estas la lando de l' poezia trankvileco, kie Plinus revante

promenadis antaux dumil jaroj.

En Milano ili pasigis tutan matenon en la turoj kaj sur la

tegmento de l' grandega cxefpregxejo, kiu blanke brilegis kvazaux

giganta juvelo sub la hela cxielo.

En Venezio ili longe promenadis en la palaco de l' dukoj,

admirante la grandajn majstroverkojn de l' pentristoj el la

venezia skolo. En nigra gondolo ili dolcxe glitadis sur la

kanaloj inter la marmoraj palacoj kaj sub la arkaj pontoj. Ili

sxipveturis al la insulo Lido por vidi la maron Adriatikan.

Antaux la ora cxefpregxejo de Sankta Marko ili disjxetis

grenerojn al la kolomboj sur la Granda Placo. Vespere, sur la

Granda Kanalo, inter la kolorpaperaj lanternoj ili sekvadis en

gondolo koncertboaton, el kiu kantistoj kun gitaroj aux

mandolinoj sonigis tra la nokto melodian arion.

En Bolonjo ili vizitis la malnovajn pregxejojn por admiri la

pentrajxojn. En Romo ili vidis la Forumon, kiun cxirkauxas tiom

da gloraj ruinajxoj kaj plenigas tiom da eternaj memorajxoj.

En Napolio ili vagadis cxe l' marbordo kaj vidis nepriskribeblajn

subirojn de la suno. La vaporsxipego, en kiu vojagxis gesinjoroj

Palam por reiri al Kalkuta, estis haltonta cxe Napolio. Gxian

alvenon ili atendis, por ilin adiauxi. Poste ili revenis hejmen

haltante ankoraux en Nice kaj Marseille.

Tre gxoje ili komencis sian novan kunvivadon hejme, kaj Karlo

felicxkore miris, kiel bele realigxis lia knaba revo.

_Rakontu skribe la supran cxapitron._ 1. -- ? Li estis kuracisto.

2. -- ? Ne, gxi ne estis tre longa. 3. -- ? Sxi deziris viziti

Italujon. 4. -- ? Jes, tiu lando estas tre bela. 5. -- ? Ili

haltis en Lucerno. 6. -- ? Jes, tiu urbo estas cxe la bordo de

lago. 7. -- ? Ili restis en Lugano dum kelkaj tagoj. 8. -- ? La

restoracio en la stacidomoj estas nomata bufedo. 9. -- ? Estas la

lokomotivo, kiu trenas la vagonaron. 10. -- ? Jes, dum la vintro

la svisaj montoj estas tute kovrataj de negxo. 11. -- ? Jes,

Venezio estas tre malnova urbo. 12. -- ? Sur la kanaloj oni

veturas per gondoloj. 13. -- ? Jes, tiuj sxipetoj estas tre

graciaj. 14. -- ? La sono de la violono estas pli bela, ol tiu de

la gitaro. 15. -- ? La vaporsxipo estis haltonta cxe Napolio.

16. -- ? Jes, Karlo farigxis konata kaj bone sukcesis.

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 28 / 28 题