17. Studento kaj poeto.

Cxe l' fino de siaj gimnaziaj jaroj, Karlo bone sukcesis sian

lastan ekzamenon. Lia patro decidis, ke li forveturu studadi en

Heidelberg. Tie li pasigis unu jaron; sed malgraux la gajeco de

l' studentoj kaj la beleco de l' urbeto, Karlo ne havis tre

gxojan vivadon. Li pli kaj pli farigxis revema. Dum la aliaj

drinkadis bieron kaj petoladis tra la stratoj, Karlo trankvile

sidadis en sia cxambro.

Li havis bonan braksegxon, kaj, en la malvarmaj vesperoj, li tie

sidis cxe la fajro, pripensante aux legante. Li ofte verkis

versajxojn. Ankaux li skribis longajn leterojn al sia amiko

Janko, kiu estis en Bruselo, studanta legxosciencon. Karlo

auxskultis en Heidelberg kelkajn kursojn pri natura scienco,

biologio kaj psikologio. Li decidis, ke proksiman jaron li

komencos studadi medicinon. Por tio li ankaux veturis Bruselon,

kiam estis finita lia jaro en Heidelberg.

En Bruselo, pli gaja estis por li la vivado. Tie li renkontis

sian amikon Jankon kaj ankaux alian kunliceanon Laminde, kiu jxus

venis el Anglujo kaj studadis literaturon. La influo de Janko

estis tre bona al Karlo, cxar tiu amiko estis cxiam energia kaj

gaja. Li kondukadis Karlon al la jugxejoj, al politikaj kunvenoj,

al sociaj kaj sciencaj paroladoj. Kiel antauxe, li multe lernigis

al sia revema amiko.

Laminde estis nericxa junulo. Li devis perlabori por vivadi kaj

studadi. Li donis lecionojn, li ecx faris paroladojn pri la angla

literaturo, li verkadis por gazetoj. Dank' al li, Janko kaj Karlo

kelkafoje ricevis senpagajn teatrobiletojn, havigitajn de la

redakcio de jxurnalo, por kiu Laminde ofte skribis artikolojn.

Kiel Janko, Laminde multe kuragxigis Karlon per sia vigleco.

Kvankam li studadis medicinon, Karlo cxiam pli interesigxis je la

literaturo kaj arto. Ambaux liaj amikoj tre incitis lin, ke li

publikigu kelkajn el la poemoj, kiujn li verkis. Sed Karlo dum

longa tempo estis tro timema. Fine li elektis tridek el ili kaj

eldonis elegantan volumeton kun modernarta kovrilo kaj longe

sercxita titolo: "_Oraj Flugiloj_". La unua versajxo estis la

jena:

Lasta flugo.

Vi kien flugas, papilio, Vi kial flugas en malvarmo

Tremante kaj rapide? Tra flora la tombejo?

Jam mortis rozo kaj lilio, Sur cxiu loko pluva larmo

Kaj venas frost' perfide. Nun restas en herbejo.

Flugiloj viaj kvazaux lampo Silentas cxiuj en la nestoj,

Briletas en nebulo: Kaj svenis bonodoroj;

Vi kion sercxas tra la kampo, Plu ne batalos vi kun vespoj

Perdita somerulo? Pri la floretaj koroj.

Dezertaj estas la gxardenoj Jen restas nur en kampo vasta

Kaj vana l' amo via. Velkinta krizantemo,

Skeletoj sxajnas la vervenoj Sur kiu via kiso lasta

Sub lauxbo senfolia. Mortigos vin en tremo.

1. Al kiu urbo veturis Karlo? -- 2. Kiom da monatoj li restis

tie? -- 3. Nomu la tagojn de la semajno kaj la monatojn de la

jaro. -- 4. Al kiu ofte skribis Karlo? -- 5. Kion li studis

speciale? -- 6. Nomu kelkajn sciencojn kaj artojn. -- 7. Cxu

Karlo sxatis skribi poeziojn? -- 8. Donu kelkajn vortojn

rimantajn kun "vento". -- 9. Cxu vi preferas prozon aux versojn?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 25 / 28 题