16. Cxagrenoj.

Post kelkaj tagoj Janko povis doni al sia amiko la sekvantajn

informojn pri la mistera domo: gxi apartenas al profesoro de la

Kalkuta Universitato. De dudek jaroj li vivadas en Hindujo kun

sia familio; kaj nur trifoje li jam revenis pasigi kelkajn

monatojn en la urbo. La junulino estas sendube lia filino, cxar

oni scias, ke li havas nur unu infanon. Tiuj sciigoj ne estis

tute gxojigaj por Karlo.

Reveninte hejmen unu tagon, li trovis sian fratinon ploranta: la

avo mortis. Gesinjoroj Davis jam foriris al lia domo kun onklo

Jako, kiu venis ilin sciigi. Karlo tuj remetis sian cxapelon,

kuris al tramveturilo kaj baldaux alvenis en la avan domon.

Suprenirinte la sxtuparon, li kvazaux ne plu povis spiri. Cxiaj

ideoj kaj sentoj miksigxis en lia cerbo. Li miris, cxu li bone

komprenis, kion Heleno diris. Cxu vere li neniam plu vidos la

bonan avon, tiel bonkoran? Lia patro malfermis la pordon kaj

premante sian filon al sia brusto, lin kisis multfoje. Karlo

ekploris. Lia patrino kondukis lin al la cxambro de l' mortinto.

Tie sur lito kusxis la avo, kun vizagxo tute blanka. Li sxajnis

dormanta. Estis nenia rideto sur liaj lipoj, sed tamen aspekto

kvieta kaj fida. Longe restadis Karlo apud la korpo de sia avo.

Li repensis pri la tempo, kiam li auxskultis rakontojn sur liaj

genuoj; pri la gajaj vesperoj kun li pasigitaj; pri liaj sxercoj

kaj vojagxaj aventuroj; pri lia bonkoreco al cxiuj.

Iam al Karlo la avo diris: En cxiu homo estas angxelo kaj diablo.

Tre ofte unu el ambaux estas multe pli potenca, ol la alia. Ecx

kiam gxi estas la diablo cxiam sercxu la angxelon. Forgesu la

difektojn de l' aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Cxiam parolu

al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuragxigos

multajn homojn kaj vin mem felicxigos. Vi plifortigos la bonajn

ecojn kaj ekdetruos la malbonajn. La avo tiel bone sciis trovi la

bonajn ecojn de cxiu!

La tagon de l' funebro la domo de l' avo estis plena de floraj

bukedoj kaj kronoj donacitaj de amikoj de la familio. Vizitantoj

alvenadis cxiumomente, redirantaj cxiam la samajn kutimajn

frazojn. Kiel cxio cxi estis dolora, teda, dum Karlo volus esti

sola, trankvila kun siaj gepatroj!

Post la diservo en la pregxejo, cxiuj iris al la tombejo,

sekvante la funebran cxerkoveturilon. La tombejo estis malseka

pro jxusa pluvo. Cxiuj kunvenis cxirkaux senherba loko. Estis

granda fosajxo en la tero kaj planko ambauxflanke. Oni glitigis

la cxerkon malsupren kaj gxin tuj rekovris per tero. La pastro

ekpregxis, sed Karlo pripensis malgxoje. En liaj oreloj ankoraux

sonis la bruo de la tero falanta sur la cxerkon. Tien oni metis

lian karan avon.

Jam la personoj disigxis por reiri hejmen. Pasante inter la aliaj

tomboj, Karlo malgxoje ekpensis pri cxiuj, kiuj jam kusxas tie

sub la tero.

1. Cxu Janko povis -- al sia -- informojn? _Jes, -- povis, post

kelkaj --._ 2. -- mortis en la -- de Karlo? _Lia --._ 3. Kie --

la avo? _-- -- lito._ 4. -- oni kondukis la -- ? _Al la tombejo._

5. Per -- oni rekovris la -- ? _Oni rekovris -- per tero._ 6. --

kio pensis Karlo? _-- pensis pri la --, kiuj jam kusxas sub

la --._

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 24 / 28 题