Cxiudimancxe la familio Davis iris al la cxefpregxejo, matene je
duono post la deka. Gxi estis tre malnova katedra pregxejo,
ekkonstruita en la centjaro de la imperiestro Karlo Granda.
Dum la orgeno eksonis lauxtege, cxe la komenco de l' diservo,
Karlo sidigxinte apud siaj gepatroj okule sercxadis iun sur la
benkoj antaux si. Li estis maltrankvila gxis li rekonis blondan
hararon kun blua rubando, kiu cxiudimancxe aperis tie. Lumigata
de sunradio falinta tra la koloraj vitrajxoj, la blonda hararo
brilis kvazaux oro inter la nigrigxintaj kolonoj de l' antikva
templo. Tiu vidajxo trankviligis la animon de Karlo, kaj post la
pregxoj li ne movis plu siajn okulojn dum la tuta predikado de l'
pastro. Post la diservo Karlo kutime zorgis por vidi la junulinon
elirantan; kaj cxiufoje li konvinkigxis, ke sxi havas belege
bluajn okulojn.
Iam promenante tra l' artmuzeo kun amiko, li vidis sxin admire
starantan antaux pentrajxo de itala majstro. Li kompreneble
haltis antaux la sama. Sxi tre rugxigxis; sed de tiu tempo,
cxiudimancxe ili ofte ekrigardis unu la alian elirante el la
cxefpregxejo. Sxi gxenerale estis sola kun sia patrino, sed
kelkafoje ili salutis kaj alparolis alian sinjorinon, kiu eliris
el pregxejo kun kvar gefiloj. Karlo iam auxdis sxin diri al ili:
"Vi do venos ludi en la Nacian Parkon hodiaux posttagmeze, cxu
ne?"
Post iom da pripensado Karlo decidis, ke li ankaux iros al la
parko posttagmeze. Tie li havis mirindan sxancon, cxar promenante
apud la ludkampo, li dufoje havis okazon redoni al sxi pilkon
falintan sur la vojon aux perditan sub arboj. Sxia rideto kaj
danko lin strange konfuzis. La postan dimancxon, li sekvis sxin
de malproksime por vidi, kie sxi logxas. Gxi estis ekster la urbo
sur strato bordita de arboj kaj gxardenoj. Sxi eniris en
kastelforman dometon kun belega florgxardeno plena je rozoj.
Karlo jam ofte rimarkis tiun domon antauxe, sed sxajnis al li, ke
gxis nun gxi cxiam estis fermita; kaj li kredis, ke gxi estas
neluita. Kredeble _sxia_ familio jxus luis aux acxetis la domon.
De tiam Karlo ofte vagadis cxirkaux tiu loko, esperante sxin
sxance ekvidi. Unu vesperon li vidis sxin promeni kun sxia patro
en la gxardeno. Alian fojon li auxdis sxin kanti tra malfermita
fenestro. Tio lin felicxigis por multaj tagoj. Jam lia fratino
kaj liaj kolegoj cxe la gimnazio multe miris pri lia ofta
revemeco.
Unu tagon li trovis sxian domon tute fermita: Teruran baton li
ricevis en la koro. Reveninte la morgauxan tagon li same vidis.
_Sxi_ eble forveturis kun la tuta familio. Sed kien? En la
gxardeno kelkaj nigraj birdoj pepante interbataletis. Karlo jam
kredis, ke lia tuta vivo estas ruinigita.
Li decidis diri al Janko sian sekreton kaj peti lian helpon.
_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Kion faris la familio
Davis dimancxe? -- 2. Cxu la katedra pregxejo estis nova? --
3. Kiun renkontis Karlo en la muzeo? -- 4. Kion diris la
frauxlino iun tagon? -- 5. Kion faris Karlo? -- 6. Kie logxis la
frauxlino? -- 7. Nomu kelkajn florojn kaj diru, kiun vi preferas?
-- 8. Kiuj birdoj estis en la gxardeno?