14. La profesoro de historio.

La morgauxan tagon, la klaso de Karlo ne havis lecionon de greka

lingvo, cxar la profesoro forestis, malsana. Janko, Servetti kaj

Karlo opiniis, ke cxi tiun tagon la sxanco ilin favoras. Sed

restis la profesoro de historio, kiu sendube ion diros. Kiam, je

la dekunua kaj dek minutoj precize li eniris la klason, la tri

kune ektimis kaj tute speciale Karlo. Sed S-ro Jehmann tuj

komencis sian kurson pri la regado de l' imperiestro Trajano kaj

diris nenion pri la forvago de la tri knaboj. Karlo tiom pli

timis la petitan viziton je duono post la kvara.

S-ro Jehman estis tute ne ricxa kaj havis kvar junajn infanojn.

Lia edzino estis bela Italino el Bolonjo. Sxi verkis ofte

artikolojn por italaj revuoj kaj gazetoj. S-ro Jehman

cxiuprintempe veturis Italujon kun sxi, cxe la paska libertempo.

Ambaux estis artistoj. Ili konis en Italujo cxiujn pregxejojn,

templojn kaj palacojn, kie estas majstraj pentrajxoj.

La lastan jaron, kiam ili revenis, S-ino Jehman trinkis glason da

glacia limonado cxe la stacio en Milano. Neniam oni sciis, cxu

tro malvarma, cxu venenita gxi estis. Sed post apenaux unu horo

sxi mortis. Estis terure. S-ro Jehman kvazaux bedauxris, ke li ne

ankaux trinkis limonadon. Sed li havis kvar infanojn. Reveninte

hejmen, li devis klarigi al ili, ke sian patrinon ili neniam

revidos. Nun la avino logxadis tie kaj zorgis pri la infanoj, dum

la patro instruadas. Sed S-ro Jehman perdis sian gxojon; li nun

malmulte parolis, malofte ridetis. Lia vizagxo rapide

maljunigxis. Nur liaj brilaj okuloj montris ankoraux pli da

bonkoreco kaj kompatemo.

Karlo pensis pri cxio cxi, posttagmeze, irante al lia domo. Li

sonorigis cxe la pordo. Servistino lin kondukis al la

laborcxambro de S-ro Jehman.

La profesoro levigxis kaj premante la manon de Karlo: "Davis," li

diris, "mi gxojas vin vidi tie cxi, sidigxu. Vi demandis min

antaux kelkaj tagoj pri la kluboj kaj societoj en Romo cxe la

tempo de Cicero. Jen estas du libroj, en kiuj vi trovos informojn

pri tio; mi krajone notis la interesajn pagxojn. Mi jam alportis

ilin por vi hieraux en la liceon." Karlo estis tre konfuzita.

"Sinjoro," li diris, "mi dankas vin, vi estas tro bona al mi . . .

Hieraux mi remadis sur la rivero dum via leciono. Mi petas vian

pardonon, mi certe estas tre kulpa . . ." -- "Ne plu parolu pri

tio," diris S-ro Jehman, "mi ja rimarkis, ke Janko, Servetti kaj

vi forestis, kaj vidante la belan veteron, mi iom suspektis la

veron. Mi scias, ke forvagado estas tre poezia afero kaj

dolcxajxo por liceanoj. Tamen atentu! Perdinte lecionojn, vi

estos malhelpata en via studado kaj bezonos hejme laboradi pli

longe. Nu, prenu la librojn kaj revenu iam min viziti. Mi cxiam

plezure kunparolos kun vi kaj vin helpos lauxpove." Kortusxite

eliris Karlo kaj ekpensis, ke li neniam vidis pli bonan manieron

puni lernanton.

1. Cxu Karlo havis -- de greka -- la morgauxan tagon? _Ne, cxar

la -- estis malsana._ -- 2. S-ro Jehman diris ion al la -- ? _Ne,

li diris -- ?_ 3. -- da infanoj havis la profesoro? _-- havis --_

4. Kie -- lia edzino? _Sxi mortis -- Milano._ 5. -- donis la --

al Karlo? _Du librojn._ 6. Cxu la profesoro -- Karlon? _--, li

-- punis --._

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 22 / 28 题