13. Sur la rivero.

La jaroj rapide forpasis kaj Karlo jxus enigxis la gimnazion, kiu

estas la pli alta parto de la liceo. Preskaux la samajn

kamaradojn li havis kiel en la unuaj jaroj. Malmultaj forlasis la

lernejon kaj nur unu novulo envenis en la klason de Karlo. Janko

cxiam estis lia fidela amiko kaj lin nun ofte hejmen venigis por

diskutadi kaj esplori librojn. Jam de unu jaro Man ne plu sidis

apud Karlo, sed estis anstatauxita unue de Laminde, due de

Servetti kaj fine de Janko mem.

Iun matenon en somero, estis tiel varme en la klaso, ke preskaux

cxiuj ekdormis. Janko diris al Karlo: "Estas neeble restadi tie

cxi, cxu ni foriru? -- Kien? -- Ien ajn. Sur la riveron,

ekzemple, ni povus lui boaton." Karlo kompreneble entuziasmigxis

je la ideo, kvankam li timis iomete.

Inter du lecionoj, kiam cxiuj aliaj iris momenton babiladi aux

kuradi en la korto, ambaux rapide trapasis la pordegon kun

Servetti, kaj tuj aliris la angulon de la plej proksima strato.

Neniu estis vidinta ilin. Sxajnis strange al Karlo promenadi en

la urbo matene. De tiom longe li tion ne faris estante cxiam en

la liceo je tiu tempo.

Ili iris al la bordo de l' rivero. Ili baldaux alvenis al

boatejo. Janko elektis mallargxan boaton kaj sidigxinte, ili

ekremis norden. Servetti opiniis, ke estus pli amuze remi komence

kontraux la fluo de l' rivero kaj reveni poste tute ne remante.

Lia propono estis tuj akceptata. La vetero estis belega: sur

ambaux bordoj de l' rivero la kampoj kaj arbaretoj estis tre

verdaj kaj tute dezertaj. Nur la birdojn oni auxdis kaj la

regulan bruadon de la remiloj.

Baldaux ili pasis tra loko, kie grandaj salikoj klinitaj super la

rivero banis siajn brancxetojn en la akvo. La knaboj malrapidigis

sian remadon. Estis dolcxa silento. Ili pensis pri siaj

kompatindaj kamaradoj, nun lernantaj grekajn verbojn en la klaso.

Karlo estus dezirinta reveni por la lasta leciono je la dekunua,

cxar li tre amis la profesoron de historio. (Tiu estis la

altkreska viro kun bela nigra barbo, kiu diktis la ekzamenajn

demandojn, kiam knabeto Karlo la unuan fojon sidis sur benko de

la liceo). Eltirinte sian posxhorlogxon, Karlo ekvidis, ke estas

jam tro malfrue.

Ili forlasis la remadon, kaj la boato malrapide kaj dolcxe suden

iris portate de la riverfluo. Ili ekkantis, kaj ilia vocxo gxoje

sonis inter la arboj. Jam la domoj de la urbo ekaperis inter la

brancxoj kaj baldaux ili realvenis al la boatejo.

Cxiuj rapidis hejmen, ekpensante pri tio, kio okazos, kiam ili

reiros la liceon posttagmeze. Cxe angulo de strato Karlo

renkontis . . . la profesoron de historio. Li forprenis sian

cxapelon. La profesoro haltante nur diris: "Bonan tagon, Davis;

vi venu al mia domo morgaux je la kvara kaj duono; mi havas ion

por diri al vi." Kaj li forpasis.

1. Kio estas la gimnazio? -- 2. Kiujn kamaradojn havis Karlo? --

3. Kion diris Janko al Karlo iun matenon? -- 4. Cxu Karlo

akceptis la proponon? -- 5. Kion faris la tri junuloj? -- 6. Cxu

la pluvo falis? -- 7. Kion eltiris Karlo el sia posxo? --

8. Kioma horo estas nun? -- 9. Cxu vi scias remi kaj nagxi? --

10. Kion diris la profesoro al Karlo?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 21 / 28 题