Tre felicxa estis Karlo, cxar li havis veran amikon. Lia nomo
estis Janko. Li estis tre altkreska kun nigraj haroj kaj brunaj
okuloj. Nur ses monatojn pli agxa ol Karlo li estis, tamen cxiuj
respektis lin en la klaso pro lia kuragxo. Efektive nenion li
timis kaj li estis plej lojala kaj malkasxema knabo.
Iam la profesoro de geografio, vidante, ke li oscedas
cxiumomente, lin demandis: "Janko, cxu vi enuas tie cxi?" --
"Jes, Sinjoro, tre multe," li respondis. Forpelita li estis, sed
nur por unu horo.
Janko bonege desegnis kaj ankaux pentris. Li havis plej mirindan
talenton por prezenti tute precize ies fizionomion per kelkaj
krajonaj strekoj, kaj li desegnis en sia kajero la vizagxon de
cxiuj siaj amikoj. Ke preskaux cxiuj profesoroj sxatis Jankon,
estis facile rimarkebla, kvankam ili ofte sxajnis lin timi.
Karlo lin samtempe amis kaj respektis. Li cxiam klopodis esti
apud li kaj lin sekvadi. Li tre bedauxris, ke li ne povas sidi en
la klaso apud Janko, kvankam Man estis afabla najbaro. Karlo tre
ofte alvenis hejmen malfrue post la fino de la posttagmezaj
lecionoj. Kiam lia patrino demandis lin: "Nu, Karlo mia, kion vi
faris tiel longe?" -- "Mi akompanis Jankon," estis lia cxiama
respondo.
Janko sciis tiom da aferoj! Li estis vera scienculo, kaj Karlo
opiniis, ke li jam instruis lin multe pli ol la lecionoj en la
liceo. Tamen Karlo cxiam sentis sin nesciulo apud li, sed Janko
neniam mokis lin pri eraro aux nescio. Karlo opiniis, ke tio
estas pruvo de senfina delikateco en la karaktero de lia amiko.
Estis vera honoro tiel esti protektata de Janko, kaj fiere Karlo
gxuis gxin. Al Janko li diris cxiujn sekretojn siajn kaj petis
konsilojn en cxiu embarasanta okazo. Kiam Karlo faris al li
demandon pri malfacila afero, li kelkafoje diris: "Mi respondos
al vi morgaux." La morgauxan tagon, sen ia forgeso, li alportis
plenan informon pri la afero.
Lia patro estis presisto kaj havis grandegan librejon. Kelkafoje
Janko pruntis librojn al Karlo kaj ecx al aliaj knaboj, sed sur
la unuan pagxon li cxiam metis antauxe per kauxcxuka stampilo
sian nomon kaj la jenajn versojn de fama poeto:
"De pruntita libro jen la nepra sorto:
Ofte gxi perdigxas, cxiam difektigxas."
Pro sia kontrauxema karaktero, la knaboj preskaux cxiam redonis
la librojn en suficxe bona stato.
En somero, dum la libertempo, Janko kaj Karlo faris multajn
ekskursojn, cxu piede, cxu biciklete, kaj cxiam pligrandigxis
ilia amikeco.
_Anstatauxi la streketojn per tauxgaj vortoj._
1. Cxu Karlo -- felicxa? _Jes, li estis -- cxar li havis veran
--._ 2. -- Kiu estis la -- de -- amiko? _Lia -- estis Janko._
3. -- Cxu li estis multe -- agxa ol Karlo? _Ne, li nur -- ses --
pli agxa._ 4. Kion demandis la -- de geografio? _-- demandis:
Janko, -- vi enuas -- cxi?_ -- 5. Cxu Karlo estis -- de Janko?
_Ne, -- ne -- najbaro de --._ -- 6. Cxu Janko -- sciis? _Jes,
Janko estis -- scienculo._ -- 7. Kion -- Karlo al Janko? _Li
diris siajn --._ 8. Cxu Janko cxiam tuj -- la demandojn? _Ne, --
li respondis la morgauxan --._ -- 9. Kion faris la -- de Janko?
_Li estis --._ 10. Kiu viro -- la presarton? _Gutenberg elpensis
la --._ 11.-- publika biblioteko -- via urbo? _Jes, en -- urbo
estas unu -- biblioteko._