11. Latina leciono.

La profesoro de latina lingvo estis klariganta la duan

deklinacion de la substantivoj. Li havis longan barbon, kiu iam

estis tute blanka sed kiu flavigxis iom post iom. Liaj bluaj

okuloj montris bonkorecon.

-- _Lupus_, _lupi_, li diris per sia lauxta kantema vocxo,

_discipulus_, _discipuli_, jen du substantivoj de la dua

deklinacio, la lupo kaj la lernanto. Ili finigxas nominative per

_-us_, dum la substantivoj de la unua . . . Rigar! vi dormas, cxu

ne? starigxu! Kiel finigxas la substantivoj de la unua

deklinacio?

Rigar starigxis silente kaj ekrigardis la profesoron.

-- Vi skribu tion cxi kvindekfoje por morgaux: _nauta_, _nautae_;

_insula_, _insulae_, en cxiuj kazoj!

Rigar residigxis gratante sian orelon.

-- _Discipulus_, _discipuli_, _discipulum_ . . . kante klarigis

la instruanto. Karlo pripensadis dormeme. Estis tiel varme. Je

kio utilas la lernado de la latina lingvo? li pensis. Neniu gxin

parolas nun, lia patro diris. Tamen pri gxi estis io mistera, io

antikva, kiu placxis al Karlo. En la latina lingvo estas cxiuj

malnovaj surskribajxoj, sur la muroj kaj en la pregxejoj. La

sinjorinoj ne komprenas la latinan lingvon, nek multaj aliaj

personoj. La pregxoj kaj la meso en la katolikaj pregxejoj estas

latine dirataj.

Dum Karlo pripensis, lia najbaro Man pacience laboradis. Per sia

posxtrancxilo li jam engravuris sur la benko sian tutan

antauxnomon kaj nun komencis grandan M. Sed bedauxrinde lia

trancxileto estis tro delikata kaj subite gxi brue rompigxis.

La profesoro malrapide alpasxis.

-- "Man, knabo mia, mi devos vin severe puni. Kion vi skribis?

Vian nomon? Malsprita amuzajxo! Morgaux vi ne scios ion pri la

dua deklinacio. Tiuj benkoj estas en terura stato, cxiuj estas

gravuritaj; vi ne havas iom da respekto al la licea meblaro." Li

ekpromenis tra la klaso. "Stanen, ankaux vi skribis vian nomon

kaj gxin per makuloj cxirkauxis! Delasar, vi desegnis tiun cxi

vizagxon, cxu ne?"

Sur cxiuj benkoj estis efektive desegnajxoj kaj gravurajxoj

diversaj. Estis tre antikva kutimo de la liceanaj, engravuri sian

nomon por lasi memorajxon al la posteuloj.

"Mi opinias, ke mi devas vin cxiujn puni," diris la profesoro,

dauxrigante sian promenadon inter la benkoj. "Kvankam tiuj

tabuloj estas tre malnovaj, vi estas tamen cxiuj kulpaj, tre

kulpaj. Nur bubetoj kaj malsagxuloj tiel amuzigxas anstataux . . ."

Subite li haltis paligxante antaux la benko de Gardiol . . . Dum

longa momento li silentis. Lia vizagxo estis blanka. Liaj okuloj

sxajnis ligitaj al la tabulo de tiu benko. Neniu en la klaso

kuragxis movigxi aux ecx spiri.

"Knaboj, li ekdiris per mallauxta kaj tremanta vocxo, tie estas

gravurita la subskribo de . . . mia patro."

De tiu tago, Karlo havis grandan amon al la profesoro de latina

lingvo.

1. Kion diris la profesoro de latina lingvo? -- 2. Cxu Rigar

auxskultis? -- 3. Cxu vi parolas angle? -- 4. Kiom de tempo vi

lernis Esperanton? -- 5. Kion faris Man? -- 6. Cxu la profesoro

lin gratulis? -- 7. Cxu la lernantoj sidis sur segxoj? -- 8. Kion

ekvidis la profesoro sur unu tablo? -- 9. El kiuj lignoj oni

faras tablojn? -- 10. Nomu la kolorojn, kiujn vi konas.

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 19 / 28 题