10. Liceano.

Karlo sukcesis la ekzamenon kaj estis akceptita kiel lernanto cxe

la liceo. Matene la lecionoj komencigxis je la 8-a kaj dauxris

gxis la dekdua, kun dek minutoj da intertempo cxiuhore inter la

lecionoj. Tagmeze Karlo devis rapidi hejmen por ne alveni malfrue

por la tagmangxo. Post la deserto li tuj devis reiri, cxar jam je

la unua kaj duono komencigxis posttagmeze la lecionoj.

Post kelkaj semajnoj da lernado en la liceo, Karlo jam sciis

multe: Li ne kisis plu sian fratinon. Li ne plu marsxis sur la

trotuaroj, sed flanke de ili, cxefe se restis pluvakvo. Li tenis

siajn manojn en la posxoj kaj eltiris ilin kelkafoje por doni

pugnobatojn facile kaj rapide. Li sciis vortojn, kiujn lia

fratino ne komprenas. Li havis ofte truojn je siaj sxtrumpoj kaj

ankaux kelkafoje je siaj pantalonoj. Li diris ofte: "Mia amiko

Janko vidis tion", aux "mia amiko Delesar diris tion cxi", aux

"mia amiko Vuanzo faras nur mallertajxojn". Li havis la manojn

tute nigraj en la fino de la tago. Li ofte estis desegninta

vizagxetojn sur siaj ungoj. Li sciis paroli pri politiko; li

diris "tiu malsprita ministro", aux "dangxera hundo, tiu

deputato!"

Karlo nun havis cxe la liceo multajn amikojn, aux pli bone

multajn kamaradojn, cxar li ne estimis cxiujn egale. Estis

Belnett, kiu multe parolis, kaj Pietro, kiu lin cxiam auxskultis.

Estis Rigar, tre dika, kiun oni nomis "kukurbo"; cxe la banejo,

li ne bezonis nagxi: tute senmove li restadis sur la akvo, kiel

peco da ligno. Estis Pauxlo kaj Davido Rois, du fratoj, kiuj

cxiam tre bone laboris kaj dum la lecionoj neniam parolis aux

bruis.

Estis "Kokido", la malgrasa knabeto, cxiam tre zorge vestita kaj

gxentila, sed cxiam pala kaj timema; Rigar diris pri li: "Mi ne

volus lin tusxi, cxar mi timus lin disrompi." Estis Kahn, filo de

ricxa bankisto. Estis Donel, kiu cxiam acxetis bombonojn kaj

sukerajxojn. Estis Laminde, kiu tre bone deklamis; Servetti, kiu

admirinde imitis cxiujn bestoblekojn; Cenar, tre malavara;

Holder, cxiam pensema kaj silenta; Vuanzo, cxiam ridanta; Robert,

fiera kaj kolerema; Peter, filo de panisto, cxiam kun rugxa

kravato; Man, kiu fabrikis fajfilojn.

Estis Pergo, kiu cxiam iris paroli kun la profesoroj post la

lecionoj. Estis Delasar, kiu pretendis esti kuzo de l' Prezidanto

de la Franca Respubliko. Estis Tomaso, kun grandaj flikajxoj cxe

la genuo sur siaj pantalonoj, kaj Gardiol, kiu tre bele ludis

violonon kaj ricevis premion cxe la muzika lernejo. Estis ankaux

Stanen, cxiam malbonodoranta; Belti kaj Travis, kiuj ambaux

logxis ekster la urbo. Estis Rogxers, kies patro havis

auxtomobilon. Allen estis Irlandano kaj Zerapumis estis Greko.

Estis ankoraux kelkaj aliaj plue.

Sed _la_ amiko de Karlo, la vera, la fidela, la plej bona, la

plej lerta, estis Janko, kiu estis . . . Janko.

_Rakontu skribe la supran cxapitron._ -- 1. Cxu Karlo sukcesis

por la ekzameno? -- 2. Je kioma horo komencigxis la lecionoj? --

3. Cxu Karlo havis multe da tempo por la tagmangxo? -- 4. Kion li

faris post kelkaj semajnoj? -- 5. Kiu estis la alnomo de Rigar?

-- 6. Cxu Holder estis parolema? -- 7. Kie logxis Belti? --

8. Kiu estis la plej fidela amiko de Karlo?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 18 / 28 题