9. Ekzameno.

La matenon de la ekzamena tago Karlo alvenis tre frue en la

korton de la liceo. Li portis belan ledan sakon, tute novan, kiun

lia patro jxus donacis al li. En gxi estis papero kaj skribilaro

kun inkujo, plumoj kaj krajonoj en blua skatolo. En la korto

estis jam kelkaj knaboj, sed neniu konata de Karlo. Cxiumomente

alvenis kelkaj aliaj. Fine Karlo ekvidis kamaradon, kiu cxeestis

du jarojn kun li la lernejon de S-inoj Linar. Lia nomo estis

Henriko Belnett.

Karlo tuj iris saluti Belnett kun granda gxojo, ke li fine trovis

iun konaton. Belnett jam de unu jaro estis lernanto cxe la liceo.

Sed li malsukcesis la jarfinan ekzamenon kaj devis gxin reprovi

nun.

Karlo rimarkis, ke la plimulto el la knaboj havas sian cxapon

flanke aux malantauxe sur la kapo. Kredante, ke tio estas kvazaux

oficiala kutimo, Karlo atendis momenton, kiam neniu lin rigardas,

kaj rapide maldekstren pusxis sian cxapon. Sed tio ne longe

utilis cxar la sonorilo tuj eksonoris, kaj cxiuj knaboj ekiris al

la sxtuparo super la kolonoj. Sekvante unu la alian kvazaux

sxafoj, ili supreniris. Supre ili trovis profesoron kun longaj

lipharoj, kiu ordonis, ke ili malsupreniru kaj eniru la trian

pordon cxe la maldekstra konstruajxo.

Apud la malfermita pordo trovigxis la direktoro parolanta kun tre

altkreska profesoro. Tiu cxi senpense saltigadis la sxlosilon de

la klaso super sia mano kaj gxin cxiufoje rekaptis. Malantaux

Karlo eniris malgrasa kaj pala knabeto kun bone kombitaj haroj.

Li sxajnis tre bonmaniera kaj ankaux timema. Jam en la korto li

forprenis sian cxapelon por peti sciigon de Belnett, kies lauxta

ekridego forflugigis lin kvazaux timigatan birdeton.

Kiam cxiuj estis en la klaso, la malgrasa knabeto venis sidigxi

apud Karlon. La granda profesoro envenis kaj energie fermis la

pordon. Karlo opiniis, ke li estas certe bona kaj afabla viro,

cxar li havas tiel brilajn okulojn kaj tiel belan nigran barbon.

-- Mi diktos nun la ekzamenajn demandojn, li diris; vi havos unu

skribverkajxon, kiu utilos samtempe kiel ortografia, historia kaj

geografia ekzameno. Skribu: Kion vi scias pri Afriko? Vi devas

skribi almenaux tri pagxojn kaj ne pli ol kvar. Nun la dua

demando estas problemo; skribu: Iu Sinjoro A auxtomobile veturas

kun rapideco de dudek-sep mejloj en unu horo, kaj alia

auxtomobilisto B veturas sur la sama strato kun rapideco de

kvardek-unu mejloj en unu horo; kiam la dua renkontos la unuan,

supozite ke S-ro A forveturis de la urbo je la nauxa kaj duono

matene kaj S-ro B forveturis de la sama loko je la deka matene?

Poste komencis la silenta laborado. De tempo al tempo iu brue

ektusis. La granda profesoro promenadis tra la cxambro. Cxiufoje

kiam li apudpasis, la pala knabeto flanke de Karlo ektremis kaj

haltis en sia skribado.

1. Kiun renkontis Karlo cxe la ekzameno? -- 2. Kial Belnett devis

provi la ekzamenon? -- 3. Kion rimarkis Karlo? -- 4. Kion faris

la profesoro, kiu parolis kun la direktoro? -- 5. Kion diktis la

profesoro? -- 6. Cxu la problemo estis tre malfacila? -- 7. Cxu

vi jam vidis kuradon de auxtomobiloj?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 17 / 28 题