Kiam Karlo estis dekdujara, liaj gepatroj opiniis, ke li suficxe
longe restis en infana lernejo. Estis tempo meti lin en liceon.
(_Liceo_ estis, en la tempo de nia rakonto, la nomo de la
oficialaj lernejoj, kie la knaboj lernadas gxis ili farigxas
studentoj). Estis unu liceo en la urbo. Bedauxrinde gxi estis
malproksime kaj Karlo devos marsxadi dudek minutojn por tien iri
de sia hejmo. Lia patrino proponis, ke oni acxetu por Karlo
biletaron por la tramvojo, sed S-ro Davis tute ne permesis tion.
Li opiniis, ke marsxado estas tre bona kaj saniga ekzercado.
Por esti akceptata en la liceon, estis necese ke Karlo sukcesu je
ekzameno antauxe. La ekzameno estis nek longa, nek malfacila.
Tamen S-ro Davis volis certigxi, ke lia filo sukcesos; por tio li
venigis hejmen junan instruiston, kiu en kelkaj semajnoj
pliprogresigis Karlon en la kono de aritmetiko kaj ortografio, ol
Sinjorinoj Linar en kelkaj jaroj.
Unu semajnon antaux la ekzameno, S-ro Davis kondukis sian filon
al la liceestro por lin enskribigi. La estro estis tre malalta
viro kun grizaj haroj, griza barbeto kaj rondaj, brunaj okuloj
post oraj okulvitroj.
-- Sinjoro direktoro, diris S-ro Davis, kiam la servisto lin
enirigis kun lia filo en la direktejon, kiel vi estas? Mi gxojas
vin revidi, kaj alkondukas al vi mian knabeton Karlon, kiu estos
espereble bona lernanto en la liceo.
La direktoro rigardis Karlon tra siaj grandaj okulvitroj kaj
malfermis largxan libregon.
-- Davis, Karlo . . . kiu estas via alia antauxnomo, junuleto?
-- Teodoro, Sinjoro direktoro, respondis Sinjoro Davis vidante,
ke lia filo distrate ne auxdis la demandon. Efektive Karlo estis
distrata: li jxus vidis musxon, kiu dronis en la kupran inkujon
kaj li atente observis gxiajn penojn por forflugi.
-- Via agxo? demandis la direktoro.
S-ro Davis pincxis la brakon de Karlo: "Kiom jara vi estas,
Karlo?"
Karlo ektremis kaj seriozigxante, lia vizagxo tute rugxigxis:
"Dekdujara, sinjoro," li diris timeme.
-- "Vi venu lundon," diris la direktoro, "je la 8-a matene kun
inko, plumo, krajono, kaj blanka papero por la ekzameno. Via
filo, Sinjoro Davis, sxajnas bona kaj inteligenta knabeto. Bonan
tagon . . . atentu la sxtupon post la dua pordo maldekstre."
Elirante el la skribocxambro de l' direktoro, S-ro Davis montris
al sia filo la internan korton de la liceo. Meze de la du novaj
konstruajxoj staris la malnova parto de la lernejo, kun duobla
sxtuparo super kolonoj kaj arkajxoj.
-- Tien venadis multaj generacioj antaux mi kaj vi, diris al
Karlo lia patreto. Via avo kaj niaj praavoj tie lernadis, kiam
ili estis knaboj.
1. Kiun agxon havis Karlo, kiam li ekiris al liceo? -- 2. Cxu la
liceo estis proksime de lia hejmo? -- 3. Cxu Karlo estis multe
lerninta cxe S-inoj Linar? -- 4. Kion diris la patro al la
direktoro? -- 5. Pri kio okupigxis Karlo, kiam oni demandis lin?
-- 6. Kion li devis alporti por la ekzameno? -- 7. Kion montris
S-ro Davis al sia filo? -- 8. Cxu la lernejo estis tute nova? --
9. Cxu vi jam provis ekzamenon?