7. La songxo de Karlo.

Post la interparolado kun sia patro pri la formo de l' tero,

Karlo pripensis ankoraux tre ofte dum la tago. Strangan songxon

li havis la sekvintan nokton. Li songxis, ke S-ro de Lavel, la

ricxa amiko de lia patro, lin invitis por kunvojagxado en sia

aeroplano.

Ili acxetis grandan keston da biskvitoj kaj metinte gxin sur la

aeroplanon, ili sidigxis kaj ekflugis for. Ili devis transiri

altajn montojn. La aeroplano flugadis tre rapide kaj trapasis

grizajn nubojn. Estis malseke kaj malvarme. Karlo sin premis

kontraux sia gvidanto, dum ili pasis super akraj montpintoj kaj

teruraj rokoj.

S-ro de Lavel montris al Karlo, kiel la ebenajxo subite finigxas

en la malproksimo. Tie estas la ekstremajxo de la mondo, kiun li

tiel deziris vidi. La aeroplano baldaux alterigxis. Marsxinte

kelkajn pasxojn, Karlo sin trovis cxe la limo de la mondo. Estis

granda kajo kun fera barilo inter limsxtonoj. Tenante la manon de

S-ro de Lavel, Karlo klinigxis por rigardi malsupren: nenio, nur

bluo . . . senfine.

Ambaux mangxis kelkajn biskvitojn tute malmoligitajn de la

malvarmo. "Nu," diris S-ro de Lavel post momento, "ni nun veturos

malsupren sur nia flugmasxino, cxu ne?" Karlo ektimis iom sed

nenion diris. Ili forflugis. La aeroplano transpasis super la

barilo kaj flugadis tute rekte for de l' tero.

Post kelkaj minutoj, kiam ili estis jam tre malproksimaj de la

tero, S-ro de Lavel sxangxis la direkton de la masxino. Gxi

komencis oblikvan flugadon malsupren. Ili reproksimigxis al la

tero, kaj tiam gxian subajxon ili vidis.

Pli kaj pli mallumigxis, dum la aeroplano rapidege flugadis kurbe

por restadi proksime de l' tero. Stranga afero: la cxielo estis

malsupre kaj flanke, sed supre kaj cxe la alia flanko estis la

bruna tero.

La aeroplano estis malsuprenirinta tre rapide kaj povis nun

flugadi preskaux horizontale. Ili ekvidis strangajn arbojn kun

longa torda trunko rampanta. Baldaux domojn ili ekvidis, verajn

domojn pendantajn sub la tero. Ili estis tre multaj kaj sxajnis

esti lignaj dometoj diverskolore pentritaj. Cxiam pli kaj pli ili

alproksimigxis. Karlo rimarkis, ke la dometoj havas pintan

tegmenton kaj sxajnas pendi je la tero per granda fera ringo

ligita al la trunkoj kaj brancxegoj de la rampantaj arboj.

Inter la domoj estis pontoj, sur kiuj aperis multaj homoj sxajne

blanke vestitaj.

Klininte sin por pli bone vidi, Karlo perdis sian ekvilibron kaj

falis en la abismon . . .

Li sentis la malvarman aeron siblantan je liaj oreloj, dum li

senfine faladis en la profundegajxo.

-- "Nu, karuleto, estas malfrue, vi devas ellitigxi!"

Lia patrino lin vekis. Karlo frotis siajn okulojn: "Patrineto,"

li diris oscedante, "mi vidis homojn sub la alia flanko de l'

mondo."

1. Kiu invitis Karlon por vojagxi en aeroplano? -- 2. Kion

montris S-ro de Lavel al Karlo? -- 3. Cxu Karlo iom timis? --

4. Kion faris la aeroplano? -- 5. Kiujn domojn ekvidis Karlo? --

6. Cxu ilia tegmento estis ronda? -- 7. Kio estis inter la domoj?

-- 8. Kion faris Karlo por pli bone vidi? -- 9. Kio okazis? --

10. Kiu vekis lin? -- 11. Rakontu songxon, kiun vi faris.

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 15 / 28 题