6. La ideoj de Karlo.

Karlo estis tre pensema kaj jam havis precizajn ideojn pri multe

da aferoj. Dum la aliaj infanoj malfacile komprenis geografion,

li tre bone prezentis al si la formon de la mondo: Post la montoj

estas maroj, teroj kaj denove montoj gxis la du ekstremajxoj de

la mondo. Tie sendube estas muro aux barilo, kiel sur ia ponto,

por malhelpi, ke la personoj falu en abismon.

Karlo tre deziris iri iam al unu el tiuj ekstremajxoj de la

mondo. Certe estus strange vidi nenion plu antauxen: nur la bluan

cxielon supre, kaj sub gxi . . . nenion. Li tre miris kien falus

iu homo, kiu estus forsaltinta de l' ekstremajxo de l' mondo. Se

li posedus la aeroplanon de la ricxa sinjoro, kiun konas lia

patro, li provus flugi malsupren sub la mondon kaj reveni supren

cxe la alia flanko. Li miris kiel estas la subajxo de la mondo.

Karlo demandis sian patron pri tio. S-ro Davis estis tre amuzata

de la ideoj de Karlo kaj klarigis al li, ke la mondo estas

kvazaux grandega orangxo, rondiranta cxirkaux la suno, kiu estas

ankaux tre granda globo. Cxiuj steloj kaj la luno estas ankaux

globoj. La patreto klarigis al Karlo, ke la homoj vivas sur la

tuta terglobo. Sed Karlo ne povis kredi tion kaj pensis, ke certe

lia patro eraras. Kiel la homoj povus stari sub la tero?

Tiu demando lin multe priokupis, kaj li sxajnis pripensadi dum la

tuta tagmangxo post la respondo de sia patro. Lia patrineto

promesis ke, kiam li scios bone legi, sxi acxetos por li

ilustritan libron pri tiuj aferoj.

Karlo havis grandan admiron al cxiuj metiistoj, al cxiuj

manlaboristoj. Kun sia patrino li jam vizitis la paniston kaj

vidis lin bakanta la panojn. Li vidis la sxufariston enpikanta

najlojn en la sxuojn per martelo. Li ecx vidis ie en la urbeto

grandan cxambron, kie multegaj junulinoj fabrikas cxapelojn por

sinjorinoj. Ili arangxis rubandojn kaj plumojn sur la cxapelo.

Pasante apud granda hotelo, ili vidis, tra malaltaj fenestretoj,

grandan kuirejon, kie multaj viroj, kun blankaj antauxtukoj kaj

cxapoj, movis pladojn kaj kaserolojn kun granda bruo. Odoro de

rostajxo alvenis al la nazeto de Karlo.

En la stratoj cxiu sxajnis rapidi: knabo pusxis veturileton

sxargxitan je pakajxoj; maljuna lama viro kriante vendadis

jxurnalojn. S-ino Davis klarigis al sia filo, ke cxiuj homoj

laboras por gajni monon kaj acxeti siajn vestojn kaj nutrajxojn

kaj tiujn de sia familio.

Ankaux tio multe pensigis Karlon. "Kion faras patreto?" li

demandis. La patrineto kondukis lin al la oficejo de sia edzo;

kaj li vidis sian patron skribanta sur granda librego cxe alta

tablo. Karlo opiniis, ke lia patro havas tre enuigan profesion

kaj li decidis, ke li mem preferos farigxi kuiristo en hotelo aux

veturigisto.

1. Kiel Karlo prezentis al si la formon de la mondo? -- 2. Cxu li

bone komprenis la geografion? -- 3. Kion li studos en la lernejo,

krom la geografio? -- 4. Kio estas aeroplano? -- 5. Kiu fabrikas

la panon? -- 6. Kaj la kukojn? -- 7. Kion oni povas acxeti cxe la

spicisto? -- 8. Kiom kostas unu funto da pano? -- 9. Kion oni

metas sur la cxapelojn por sinjorinoj? -- 10. Kiu profesio plej

placxis al Karlo?

Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto · 第 14 / 28 题